Do eĉ en la prononco inter la sonoj kaj la literoj ne estas matematika
rilato "bijection" (kiel nomi en Esperanto, tiun rilaton de la teorio
de la aroj?)
Lau mi "bijekcio", "enjekcio" kaj "surjekcio" estas utilaj novradikoj, por kiuj ne eblas trovi koncizajn sufiche logikajn kunmetajhojn (la kunmetajhoj el la Komputada Leksikono estas tute nelogikaj).
Ili ne devas esti lauvorte logikaj. Ili nur devas elvoki la ideon, kaj
chiuj komprenos, ke temas pri faka uzo.
> Mi g'ojus scii pri kio temas. El REVO mi konkludis ke bijekcio estas "rilato
> unu al unu", sed vers'ajne mi ne komprenis.
Enjheto/enjekcio estas funkcio kiu rilatigas chiun aferon al aparta
valoro. T.e, ghi ne rilatigas du malsamajn aferojn al la sama valoro.
Tial oni diras, ke ghi estas "unu al unu". Alivorte, ghi estas
renversebla.
Surjheto/surjekcio estas funkcio kiu rilatigas ion al chiu afero.
T.e., por chiu afero, eblas trovi ion, kiu rilatas al ghi per la
funkcio.
Bijekcio, eble dujheto au ambaujheto, estas funkcio, kiu estas kaj
enjheto kaj surjheto. T.e., ghi atingas chiun aferon po unu fojon per
io. Se ekzistas ambaujheto inter du aroj, ili estas kvante samgrandaj.
--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Got sente?
"bijekcio", "enjekcio" kaj "surjekcio"
Enjheto/enjekcio estas funkcio
Surjheto/surjekcio estas funkcio
Bijekcio, eble dujheto au ambaujheto, estas funkcio
Supozu, ke estas du grupoj (aroj) da esperantistoj, komencantoj kaj
spertuloj, kaj la spertuloj adoptas komencantojn por helpi al ili
lerni la lingvon. Por ke ni parolu pri funkcioj de spertuloj al
komencantoj, supozu, ke neniam spertulo adoptas pli ol unu
komencanton.
Se neniu komencanto estas adoptita de pli ol unu spertulo, kaj eble
iuj komencantoj restas neadoptitaj, tio estas enjekcio, funkcio unu al
unu (de spertuloj al komencantoj).
Se ĉiu komencanto estas adoptita de iu (neniu restas sen spertulo),
sed povas esti, ke iuj komencantoj estas adoptitaj de pluraj
spertuloj, tio estas surjekcio.
Se ĉiu komencanto estas adoptita de ekzakte unu spertulon (neniam nul,
neniam pli), tio estas bijekcio, kaj kompreneble devas esti sama
kvanto da komencantoj kaj spertuloj.
> C'u vi
> proponas difinitajn liniojn de la speco:
>
> enjekcio = enjxeto?
Mi ĵus kontrolis en ReVo kaj ĝi diras:
enjekcio --> disĵeto
surjekcio --> surĵeto
bijekcio --> dissurĵeto
Mi konsentas kun ĝi, ke la metaforo ĉe 'disĵeto' estas multe pli bona
ol ĉe 'enĵeto', do la suprajn liniojn mi metus.
> Kion signifas, cetere, "Got sente?" en via subskribo?
Temas pri ŝerco, kiu postulas iom da klarigo. "Sente" estas japana
vorto, kiu signifas pli malpli 'unue ludanta' (laŭ la klarigo, kiun mi
legis). En la ludo goo (kaj sendube ankaŭ en aliaj ludoj), sente
signifas la kapablon movi kie ajn oni volas sur la tabulo, sen devi
respondi al la antaŭa movo de la kunludanto, kaj tio estas grava
strategia avantaĝo. En Usono antaŭ multaj jaroj (eble ankoraŭ, mi ne
scias) estis reklamkampanjo por lakto, kun la devizo 'Got milk?'. Tio
fariĝis ŝablono por diversaj ŝercaj devizoj por io serĉata aŭ
dezirata.
Dankon pro la klarigo?
enjekcio --> disjxeto
surjekcio --> surjxeto
bijekcio --> dissurjxeto
Sed se ni volus enmeti ankorau' pli klarajn samsignifaj'ojn, c'u ni rajtus cerbumi pri io de la speco unu-al-unu/unu-al-pluraj, ktp?
Ghi estas same nelogika en la angla au la hebrea, kaj sendube en
multaj aliaj lingvoj, kie oni kutime diras ion kiel 'la funkcio estas
sura', entute sen mencii la latinan fakvorton. Mi ne supozas, ke oni
chesos diri tiel, ech se la norma nomo por la afero estus 'surjekcio'.
Fakte, en la hebrea, oni apenau uzas la latinajhojn. Eble iuj uzas
ilin, sed mi chiam audis, ke oni nomas ilin 'funkcia al'
(sur-funkcio), 'funkcia hhad-hhad-erkit' (unu-al-unu-funkcio), kaj
'funckia hhad-hhad-erkit ve`al' (unu-al-unu- kaj sur-funkcio). Do tiu
faka uzo de 'sur' vivas kaj viglas, kaj ne estas shtonigitajho en la
latina fontvorto.
Diri, ke enjekcio estas 'disa' estas io nova en Esperanto, sed certe
estas pli tauga, ol diri ke ghi estas 'ena', kaj kompletigas la
vortfaran terenon chi-kampe.
Precipe, 'enjekcio', 'surjekcio', kaj 'bijekcio' estas el la tipo de
novradikoj plej malplachaj al mi, t.e., ili havas videblan kaj logikan
vortfontan ligon, sed ne estas kunmetitaj en Esperanto, estas aparte
lernendaj, kaj ne eblas plu disvolvigi ilin per la vortfaraj principoj
de la lingvo.
enjekci-o = dis-jxet-o, unu-al-unu-funkci-o
surjekci-o = sur-jxet-o, chi-o-n-cel-ant-a funkci-o, sur-a funkci-o
bijekci-o = dis-sur-jxet-o, chi-o-n-cel-ant-a unu-al-unu-funkci-o, funkci-o unu-al-unu kaj sur-a