> From: "Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com>
> Date: Feb 26 12:24AM -0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/4590f17b91b23338
>
>> 1 Tiu ardlampo(?) havas rendimenton de 20%:gxi konsumas 60 wattojn da
> elektro kaj havas performancon de 12 wattoj da lumo
>> Cxu vi estas en ordo? Mi ja klarigis ke (se ni parolas pri tiu signifo
>> de la angla vorto) NE temas pri sinonimo de rendimento.
>
> Eble mi estas en ordo sed mi ne komprenas la malsamon, bonvolu ne koleri.
>
> La mesaĝo iĝis longa, sed mi ĉefe ŝatus scii:
>
> Se vi tradukus ĝin al la angla, kiel vi elesperantigus "rendimento" kaj
> "performanco" en via frazo? Ĉu estus du malsamaj vortoj?
jes, nepre malsamaj, eble "efficiency" kaj "output"
> Ĉu tiu frazo estas originale verkita,
jes, kaj mi dubis cxu uzi "ardlampo"
> Mi reskribus ĝin ĉi tiel: "Ĝi havas rendimento de
> 20%, ĝi konsumas 60 wattojn da elektro kaj _eligas_ (aŭ generas aŭ io
> tia) 12 wattojn da lumo".
Jes, sed la fadeno estis pri la angla vorto "performanco" kaj mi
simple bezonis manieron demandi cxu mi bone divenis pri kiu signifo
temis.
> Bonvolu kontroli tion ĉi[1], temas pri eŭropa leĝo, oficiale tradukita
> (la lingvon vi elektas ĉe la dekstra supra angulo).
>
> angle: Energy efficiency: energy _performance_ of buildings
> hispane: Eficiencia energética: _rendimiento_ energético de los edificios
> itale: Efficienza energetica: _rendimento_ energetico nell'edilizia
sxajnas al mi ke tradukistoj havas alian vortstokon ol fizikistoj, kaj
ke la angla simple ne havas vorton kun la signifo "rendiment".
Cetere mi kredas ke esp-o ne havas vortojn por la angla
"perform(ance)"/nederlanda "presteren/optreden".
Tiu fenomeno kiun vi priskribis pri konstruajxoj ne rilatas al
rendimento law la strikta senco, cxar la ideala energi-efikeco indikas
situacion en kiu la elradiata energio estas nul wattoj, aw ecx malpli.
La rendimento tiel estus 0 elcent, aw ecx negativa.
Cxu ankoraw sekveblas?
gxis, Ronaldo N
Do, "performanco" tie estas laŭ mi malĝusta. Oni povus uzi ĉu
"lumpovon", "eligpovon".
Do la tuta frazo estus ekzemple (mi kopias kiel eble plej multe, ĉar ni
ne pridiskutas stilajn aferojn):
"ardlampo havas rendimenton de 20%, ĝi konsumas 60 wattojn da elektro
kaj havas eligpovon de 12 wattoj"
Vi eble volos ankaŭ uzi "efikeco" ie. Mi do konsideras ke tiu frazo ne
postulas apartan problemon pri la ssv de "performanco" kiu devus resti
sama (sen la "plenum" parto).
> Jes, sed la fadeno estis pri la angla vorto "performanco" kaj mi simple
> bezonis manieron demandi cxu mi bone divenis pri kiu signifo temis.
Jen kio okazis, mi pensis ke vi jam estis trovinta tiun uzadon kaj pere
de ĝi volis pravigi bezonon por alia propono en nia linio. Ke via frazo
iel celis montri ke nia linio ne estis sufiĉe vasta.
> Cetere mi kredas ke esp-o ne havas vortojn por la angla
> "perform(ance)"/nederlanda "presteren/optreden".
Mi ne scias ... mi daŭre pensas ke la esperanta havas por tio
"rendimento" (same kiel la hispana). Similan konkludon oni trovas en
komputeko[1], kie ili havas performance/rendimento/presteren en la sama
linio.
[1] http://komputeko.net/index_eo.php?vorto=performance
> Tiu fenomeno kiun vi priskribis pri konstruajxoj ne rilatas al
> rendimento law la strikta senco,
Mi priskribis *du* fenomenojn (kaj klarigis ke la dua estis la plej
rilatita) por montri ĝuste tion, ke la traduko restis sama,
performance/rendiment en du malsamaj temoj. Ĉu ankaŭ la dua ligilo, tiu
de la lumpilkoj, ne taŭgas?
> Cxu ankoraw sekveblas?
Jes :), kaj dankon pro la respondo. Por resti ene de la temo de la
listo, ĉu nia linio pri performanco ankoraŭ ne estas kontentiga? Ĉu vi
ŝatus aldoni/forigi ion?
Amike, Eduardo.
>> >> 1 Tiu ardlampo(?) havas rendimenton de 20%:gxi konsumas 60 wattojn da
>> >> elektro kaj havas performancon de 12 wattoj da lumo
>
> Tio estas: de 100 unuecoj de energio taûgigxas 20 unuecojn
> (rendimento). Jen lampo radias 12 watojn(performanco).
>
> Performanco kaj rendimento estas malsamaj konceptoj, tamen ili estas
> ligitaj. En cxi tiu kazo.
jes
> Utila potenco (performanco)
Cxe radiosendiloj oni parolas pri "povumo". Cetere law mia scio oni ne
diras "potenco" por la elektra fenomeno kiun oni esprimas en [W], kaj
mi ne trovis en la vortaro kion oni jes diras.
> From: "Anna Lowenstein" <anna.lo...@esperanto.org>
> angle: Energy efficiency: energy _performance_ of buildings
> hispane: Eficiencia energética: _rendimiento_ energético de los edificios
> itale: Efficienza energetica: _rendimento_ energetico nell'edilizia
>
> Ŝajnas al mi, ke en ĉi tiu kunteksto, la vortoj "efficiency" kaj
> "performance" praktike havas la saman signifon. La diferenco estas
> nura nuanco.
Mi bedawras ke vi ne jam komprenis
> "Performance" estas neŭtra: temas pri la efikeco, sed sen
> antaŭsupozo, ĉu estos aŭ estu pozitiva rezulto.
Ne, mi diris ke gxi indikas povon. Ekzemple performanco de awtomobilo:
gxi iras gxis 250 kilometrojn hore, aw de 0 gxis cent en 10 sekundoj.
Tiuj indikoj nenion diras pri (fuel)efikeco
> "Efficiency" same estas efikeco, sed kun pozitiva nuanco: temas pri
> tio, kion oni deziras atingi. Preciza traduko estus io de la speco
> "neperdo" aŭ "nemalŝparado".
Efikeco estas pli largxa nocio. Se iu efike estras firmaon aw
sportteamon, ne eblas paroli pri rendimento, cxar la afero ne
kalkuleblas.
> From: "Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com>
>>> Se vi tradukus ĝin al la angla, kiel vi elesperantigus "rendimento" kaj
>>> "performanco" en via frazo? Ĉu estus du malsamaj vortoj?
>> jes, nepre malsamaj, eble "efficiency" kaj "output"
> Do, "performanco" tie estas laŭ mi malĝusta. Oni povus uzi ĉu
> "lumpovon", "eligpovon".
Mi dubas cxu tiuj estus korekte interpretataj
> Do la tuta frazo estus ekzemple (mi kopias kiel eble plej multe, ĉar ni
> ne pridiskutas stilajn aferojn):
>
>> ardlampo havas rendimenton de 20%, ĝi konsumas 60 wattojn da elektro
>> kaj havas eligpovon de 12 wattoj
>
> Vi eble volos ankaŭ uzi "efikeco" ie.
Mi kredas ke ne
>> Jes, sed la fadeno estis pri la angla vorto "performanco" kaj mi simple
>> bezonis manieron demandi cxu mi bone divenis pri kiu signifo temis.
>
> Jen kio okazis, mi pensis ke vi jam estis trovinta tiun uzadon kaj pere
> de ĝi volis pravigi bezonon por alia propono en nia linio. Ke via frazo
> iel celis montri ke nia linio ne estis sufiĉe vasta.
Se mi bone memoras, la linio efektive estis tro malvasta - se konkludi
el la silento de niaj anglaj samlistanoj ke tiu signifo estas reala
>> Cetere mi kredas ke esp-o ne havas vortojn por la angla
>> "perform(ance)"/nederlanda "presteren/optreden".
>
> Mi ne scias ... mi daŭre pensas ke la esperanta havas por tio
> "rendimento" (same kiel la hispana).
Vi misinterpretis. Mi celas la signifojn kiu rilatas al teatra
danctrupo, al sportistoj, al universitatstudentoj kiuj devas akiri
poentojn por rajti plustudi ktp
>> Tiu fenomeno kiun vi priskribis pri konstruajxoj ne rilatas al
>> rendimento law la strikta senco,
>
> Mi priskribis *du* fenomenojn (kaj klarigis ke la dua estis la plej
> rilatita) por montri ĝuste tion, ke la traduko restis sama,
> performance/rendiment en du malsamaj temoj.
Kiel mi diris, al la angla mankas vorton kia "rendimento"
>> Cxu ankoraw sekveblas?
>
> Jes :), kaj dankon pro la respondo. Por resti ene de la temo de la
> listo, ĉu nia linio pri performanco ankoraŭ ne estas kontentiga? Ĉu vi
> ŝatus aldoni/forigi ion?
Kiel mi diris, necesas almenaw du linioj
gxis, Ronaldo N
Nu, eble do la ekzemplo pri la ardlampo kaj wattoj iomete misgvidis min ;).
>> Jes :), kaj dankon pro la respondo. Por resti ene de la temo de la
>> listo, ĉu nia linio pri performanco ankoraŭ ne estas kontentiga? Ĉu vi
>> ŝatus aldoni/forigi ion?
>
> Kiel mi diris, necesas almenaw du linioj
Bone. Mi pensas ke ankaŭ Renato iel menciis tion, pro tio ke la vorto havas
multajn signifojn. Bonvolu proponi do aldonan linion.
La fadeno iĝis longa, se vi jam proponis ion eble indus reproponi ĝin, kaj eĉ
ŝanĝi la temlinion al io kiel "performanco (en ... senco)", kaj atendi la
reagojn de la aliaj listanoj.
Eduardo.
>ᅵᅵ Mi pensas ke ankaŭ Renato iel menciis tion, pro tio ke la vorto havas multajn signifojn.ᅵ Bonvolu proponi do aldonan linion.
-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
1 NL prestatie, DE leistung
2 NL optreden,uitvoering, DE auftritt, EN gig, show
bonan nokton, Ronaldo N