alia vorto de Niko: secesi-o

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 23, 2009, 2:17:17 PM2/23/09
to °listo 'la bona lingvo'
secesi-o --> apart-iĝ-o

kion vi pensas?

renato

Antonio De Salvo

unread,
Feb 23, 2009, 3:07:59 PM2/23/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Renato:

>secesi-o --> apart-iĝ-o
>kion vi pensas?

mi diras: disigxo

Gxis

Antonio

 

 

Renato Corsetti

unread,
Feb 24, 2009, 2:53:11 AM2/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

mi diras: disigxo

tion mi provizore registras.

renato


Pilar Otto

unread,
Feb 24, 2009, 3:51:12 AM2/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> secesi-o --> apart-iĝ-o
>
> kion vi pensas?

Felicxe mi povas raporti, ke antaux malmultaj tagoj ni rigardis tiun vorton
en PIV dum kunveno de la E-klubo de Oslo (la temo estis ekonomiaj fakvortoj,
i.a. "recesio", sed ni deflankigxe rigardis ankaux "secesio"n). PIV
eksplicite mencias la apartigon de la sudaj usonaj sxtatoj, kiu kauxzis la
usonan internan militon 1861-1865. Do iel "secesio" estas ligita al unu
historia okazo, simile kiel "perestrojko". Sed ekzistas ankaux alia signifo
de "secesio", uzata i.a. de polaj E-istoj (mi auxdis gxin dum ekskurso dum
la UK aux la posta Internacia Kongreso de Blindaj E-istoj en Varsovio 1987),
kiu montras al certa(!) skolo de arto, precipe arkitekturo, kiun oni
nacilingve nomas jen "art nouveau", jen "Jugendstil". Mi tradukas, kion la
norvega "fremdvortaro" diras pri "secesjon":

"Divorco, apartigo; grupo de radikalaj artistoj, kiuj apartigis sin de pli
granda unuigxo de artistoj; (en Usono) la apartigo de sxtato (precipe pri la
sudaj sxtatoj) el la Unio. Secesjonist: membro de grupo, kiu apartigxis."

Mi ne subtenas la proponon de Antonio pri "disigxo", cxar tio povas elvoki
ideon de "dis-er-igx-o". Mi supozas, ke tiuj, kiuj "secesias", aktive
apartigas sin, do "apartigo" sxajnas al mi pli trafa.

Sed kiel nomi la artan stilon, kiun la poloj nomas "secesio"?

Otto

Renato Corsetti

unread,
Feb 24, 2009, 4:24:35 AM2/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Mi supozas, ke tiuj, kiuj "secesias", aktive 
apartigas sin, do "apartigo" sxajnas al mi pli trafa.
En ordo por mi, sed ĉu apartigo aŭ apartiĝo?

Sed kiel nomi la artan stilon, kiun la poloj nomas "secesio"?
Mi lanĉas alian mesaĝon pri tio.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Feb 24, 2009, 4:26:29 AM2/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Sed ekzistas ankaux alia signifo 
de "secesio", uzata i.a. de polaj E-istoj (mi auxdis gxin dum ekskurso dum 
la UK aux la posta Internacia Kongreso de Blindaj E-istoj en Varsovio 1987), 
kiu montras al certa(!) skolo de arto, precipe arkitekturo, kiun oni 
nacilingve nomas jen "art nouveau", jen "Jugendstil". Mi tradukas, kion la 
norvega "fremdvortaro" diras pri "secesjon":

"Divorco, apartigo; grupo de radikalaj artistoj, kiuj apartigis sin de pli 
granda unuigxo de artistoj; . . .  Secesjonist: membro de grupo, kiu apartigxis."
Ĉu "nova arto"? Iom tro ĝenerala, eble.

Amike

Renato

Bertilo Wennergren

unread,
Feb 24, 2009, 5:40:41 AM2/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Otto:

Tamen ne nur Polaj Esperantistoj uzas la nomon "secesio"
por tiu artoskolo. Laŭdire ĝi estas la establita termino
en Literatura Foiro, kaj ankaŭ ekzemple Sergio Pokrovskij
atestis, ke li uzas tiun nomon. Ĝi eĉ eniris en Vikipedion:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Secesio_(stilo)

Ŝajnas, ke tian nomon havas tiu stilo en kelkaj orient-Eŭropaj
lingvoj, plejparte Slavaj. Iom pli internacia eble estas la
nomoj similaj al "Art Noveau", sed laŭ mia scio neniu Esperanta
nomo bazita sur tiu formo iam establiĝis. Kaj - kiel skribis Renato -
tiu nomo riskas soni multe tro ĝenerale.

Se la bona lingvo rifuzos la vorton "secesio", elektante '
anstataŭe eble "apartiĝo" aŭ ion similan, tiam tiu vorto
malpli taŭgos kiel nomo de la koncerna artostilo pro la
forma malsimileco al tiuj orient-Eŭropaj terminoj sur kiuj
ĝi baziĝas, kaj al kiuj ĝi tiam prefere almenaŭ iom similu.
Tiam kredeble ia elpensaĵo kiel "artnovo" (nekunmetita!) aŭ
simile estus preferinda. Sed tian nomon nun neniu uzas.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Antonio De Salvo

unread,
Feb 24, 2009, 11:23:08 AM2/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>Mi ne subtenas la proponon de Antonio pri "disigxo", cxar tio povas elvoki ideon de "dis-er-igx-o". Mi supozas, ke tiuj, kiuj "secesias", aktive apartigas sin, do "apartigo" sxajnas al mi pli trafa.

Apartigo egalas al "apartheid" (jes ja, en tiu kazo oni aktive apartigis la homojn!), dum secesio implicas staton, ne agon (pli precize: oni apartigas/ disigas SIN disde io alia, el kio rezultas apartigxo/ disigxo).

Biblio, Ezra 10,11: apartigu vin de la popoloj de la lando;
Biblio, Genezo 38,1: Jehuda apartigxis for de siaj fratoj

Cetere, mi ne komprenas kial oni devus/ povus fari konfuzon kun "diserigxo". Komparu la zamenhofajn proverbojn:

Amo pli kora, disigxo pli dolora
Post alkutimigxo doloras disigxo

kie certe ne eblas miskompreno pri la valoro de "disigxo".

Krome: http://eo.wikipedia.org/wiki/Secesio_(stilo)
La esprimo "secesio" venas de la arta skolo Wiener Sezession (germane "viena secesio"), kiu en 1897 disiĝis de la Wiener Künstlerhaus (viena artista domo). ...

Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Feb 24, 2009, 1:07:55 PM2/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leginte ĉion mi provizorege registris:

secesi·o (en internacia juro) → dis·iĝ·o, apart·iĝ·o
secesi·o (arta stilo de la komenco de la 20-a jarcento) ~ nov·art·o

Bonvolu atenti pri la ~ en la dua linio.

Amike

Renato

ro-esp

unread,
Feb 24, 2009, 2:52:45 PM2/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Se temas pri landoparto, estas la malo de aneksigo cxu ?
kaj kutime la malpli granda parto malaneksigas sin disde la pli granda...

gxis, Ronaldo

--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Feb 24, 2009, 3:37:04 PM2/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
Se temas pri landoparto, estas la malo de aneksigo cxu ?
Efektive. Mal-aneks(ad)aŭ mal-aneks-iĝ-o estus konsidereblaj.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Feb 24, 2009, 4:52:06 PM2/24/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Ronaldo:

>Se temas pri landoparto, estas la malo de aneksigo cxu ?

kaj kutime la malpli granda parto malaneksigas sin disde la pli granda...

 

Renato:

>Efektive. Mal-aneks(ad)aŭ mal-aneks-iĝ-o estus konsidereblaj.

Aneksi estas transitiva, do eventuale aneks(ad)o, ne aneksigo.

 

Ne cxiam pli granda regno aneksas malpli grandan teritorion; ekzemple, siatempe la malgranda Regno de Sardinio (Piemonto) aneksis al si la tutan ceteran Italujon (tiel ke, kurioze, la unua regxo de la nova Regno de Italujo nomigxis Viktoro Emanuelo… la dua, cxar li aplombe dauxrigis la numeradon de familio Savojo).

 

Secesio (apartigxo, disigxo, malaligxo) ne nepre estas la malo de aneksado. Cxe anekso, oni kunigas (ofte perforte, kaj ne cxiam sur egalrajta bazo) du teritoriojn; cxe malanekso, tiuj landopartoj denove farigxas memstaraj; cxe secesio/ apartigxo/ disigxo/ malaligxo, parto el gxis tiam unueca lando farigxas sendependa.

Ekzemple, Elsaco kaj Loreno estis lauxvice aneksitaj kaj malaneksitaj de Francujo kaj Germanujo; Slovenio secesiis/ apartigxis/ disigxis/ malaligxis disde Jugoslavio.

 

Gxis

Antonio

 

 

ro-esp

unread,
Feb 25, 2009, 5:02:24 PM2/25/09
to la-bona...@googlegroups.com

-
From: "Antonio De Salvo"

> Apartigo egalas al "apartheid"

stranga aserto... Apartigo de homoj surbaze de la hawtkoloro (nu, kvanto
de pigmento en la hawto) konsistigas aparthejdon

> dum secesio implicas staton, ne agon

ci celas la inverson, cxu jes?

> La esprimo "secesio" venas de la arta skolo Wiener Sezession

tiukaze ni por la arta skolo nepre uzu terminon entenanta "viena"

gxis, Ronaldo


Antonio De Salvo

unread,
Feb 26, 2009, 3:04:09 AM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
> Apartigo egalas al "apartheid"

Ronaldo:


>stranga aserto... Apartigo de homoj surbaze de la hawtkoloro (nu, kvanto de
pigmento en la hawto) konsistigas aparthejdon

En la angla-esperanta vortaro Benson estas dirite, cxe "apartheid" =
(ras)apartigo

Kelkfoje mi uzas ankaux "(ras)apartismo", por distingi la ideologion disde
la praktikado

Pri "aparthejdo": cxu temas pri propono de nova vorto?
Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Feb 26, 2009, 4:02:35 AM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
tiukaze ni por la arta skolo nepre uzu terminon entenanta "viena"
Ne malbona ideo!

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Feb 26, 2009, 4:35:59 AM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
En la angla(!) oni nomas tiun stilon "Art nouveau". Rilate al Jugendstil kaj Wiener Sezession, mi vidas per la artikolo en Wikipedia, ke temas pri lokaj variaj'oj. Do, neniu el tiuj terminoj tau'gas por la internacia fenomeno - aliflanke, mi ne mem havas pli bonan proponon. Jen sube parto de tiu artikolo, por tiuj, kiuj legas la anglan.
Anna

Art Nouveau ([aʁ nu vo], anglicised /ˈɑːt nuːvəu/) is an international movement[2] and style of art, architecture and applied art—especially the decorative arts—that peaked in popularity at the turn of the 20th century (1890–1905).[3] The name 'Art nouveau' is French for 'new art', it is also known as Jugendstil, German for 'youth style', named after the magazine Jugend, which promoted it. [...]

Art Nouveau's fifteen-year peak was strongly felt throughout Europe—from Glasgow to Moscow to Spain—but its influence was global. Hence, it is known in various guises with frequent localized tendencies.[6] In France, Hector Guimard's metro entrances shaped the landscape of Paris and Emile Gallé was at the center of the school of thought in Nancy. Victor Horta had a decisive impact on architecture in Belgium.[7] Magazines like Jugend helped spread the style in Germany, especially as a graphic artform, while the Vienna Secessionists influenced art and architecture throughout Austria-Hungary. Art Nouveau was also a movement of distinct individuals such as Gustav Klimt, Charles Rennie Mackintosh, Alfons Mucha, René Lalique, Antoni Gaudí and Louis Comfort Tiffany, each of whom interpreted it in their own individual manner.

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: mercoledì 25 febbraio 2009 23.02
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: (arta) secesi-o

Renato Corsetti

unread,
Feb 26, 2009, 5:24:27 AM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
mi ne mem havas pli bonan proponon.
mi estas pensanta nun pri (vien-a) nov-art-o. eventuale (vien-a) arnuvo-o iom ŝajnus ŝerco pri ol vera vorto.

renato


Marcos Cramer

unread,
Feb 26, 2009, 5:29:41 AM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato respondis al Ronaldo:


> > tiukaze ni por la arta skolo nepre uzu terminon entenanta "viena"
>
> Ne malbona ideo!

Kvankam mi ne multe komprenas pri arto, shajnas al mi ke tiu adjektivo "viena" envenis en nian diskuton nur, ĉar ĝi estas uzata ĉe unu viena subgrupo de tiu arta skolo. Ni tamen serĉas esprimon por la tute internacia skolo, ne por la viena subgrupo. Tial tute ne taŭgas la uzo de "viena".

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
Feb 26, 2009, 5:34:37 AM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com

Kaj, laŭ mia kompreno, tio validas ne nur por la viena subgrupo, sed entute por la termino “secesio”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: giovedì 26 febbraio 2009 11.30


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: (arta) secesi-o

 

Renato respondis al Ronaldo:

Marcos Cramer

unread,
Feb 26, 2009, 5:36:47 AM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:

Kaj, laŭ mia kompreno, tio validas ne nur por la viena subgrupo, sed entute por la termino “secesio”.

Tamen la termino "secesio" ja estas uzata en kelkaj lingvoj (ĉefe slavaj) por la tuta internacia skolo, ne nur por la viena subgrupo.

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
Feb 26, 2009, 6:29:11 AM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com

Sed ne en la angla! Mi neniam aŭdis la esprimon. Mi ja ofte aŭdis “Jugendstil”, sed mi vidas nun, ke tio estis nur unu skolo, same kiel la viena grupo.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: giovedì 26 febbraio 2009 11.37
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) Re: (arta) secesi-o

Marcos Cramer

unread,
Feb 26, 2009, 6:55:16 AM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:

Sed ne en la angla!

Ĉu nun la angla devas esti nia normo?

Mi ja ofte aŭdis “Jugendstil”, sed mi vidas nun, ke tio estis nur unu skolo, same kiel la viena grupo.

En la germana lingvo, "Jugendstil" estas la nomo por la tuta internacia skolo, do samsignifas al la angla "Art Nouveau". Eble en la angla "la vorto "Jugendstil" povas foje esti uzata por la germana subskolo de tiu internacia skolo, sed tio ne koncernu nin (estas simila fenomeno kiel tiu, ke anglalingve eblas uzi la hindian vorton por pano, "roti", kun la signifo "sud-azieca pano", dum en la hindia mem ĝi simple signifas "pano", ne "sud-azieca pano").

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
Feb 26, 2009, 7:33:06 AM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Anna skribis:

Sed ne en la angla!

Ĉu nun la angla devas esti nia normo?

 

Ne, kompreneble ne! Kaj same ne la slavaj lingvoj!

Anna

Renato Corsetti

unread,
Feb 26, 2009, 7:36:36 AM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
En la germana lingvo, "Jugendstil" estas la nomo por la tuta internacia skolo, do samsignifas al la angla "Art Nouveau".
Interesa afero estas, ke en la itala oni uzas alterne ambaŭ esprimoj, kaj mi ne scias, ĉu ekzistas vere itala vorto por tiu art-formo.

Mi ĉiam pli emas al "arnuvo-o".

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Feb 26, 2009, 8:26:24 AM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna Lowenstein skribis:

> Kaj, laŭ mia kompreno, tio validas ne nur por la viena subgrupo, sed entute por la termino “secesio”.

Se mi ĝuste interpretas la diversajn Vikipediajn artikolojn,
origine "secesio" efektive estis nomo nur de tiu viena subgrupo.
Sed tamen almenaŭ en la Pola lingvo, la nomo "secesja" nun uziĝas
ĝenerale por la tuta stilo, ne nur por la Viena subgrupo, kiu
donis tiun nomon. La koncerna Pola Vikipedia artikolo enhavas traktadon
de la tuta kampo inkluzive de ekzemple la Hispanaj variantoj
(notindas Gaudí, mia favorato!). Ŝajnas, ke tiuj, kiuj uzas
"secesio" en Esperanto kiel nomon de artoskolo, transprenis tiun
pli vastan uzon de la termino.

Antonio De Salvo

unread,
Feb 26, 2009, 1:31:47 PM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Multaj nomoj estas uzataj, laux la diversaj lingvoj, por nomi tiun apartan skolon:

france (kaj pauxse en multaj aliaj lingvoj): art nouveau (= nova arto);

france: Style Fin de siècle (= jarcentfina stilo); Style Guimard; Style 1900; école de Nancy (= Skolo de Nancio);

angle: Modern Style (= moderna stilo);

angle (kaj pauxse ankaux en la itala): Liberty;

itale: Modernismo; Stile Floreale (= florstilo);

nederlande: Nieuwe Kunst (= nova arto);

pole: Styl Młodej Polski (=stilo de Juna Pollando);

germane: Jugendstil (= junagxa stilo) en Germanujo, Sezessionstil (= secesia stilo) en Auxstrujo, pli detale viena secesia stilo);

hispane: Arte Modernista (= modernisma arto); Modernismo.

La esprimo "secesia stilo" estas, versxajne, malpli internacie konata ol "nova arto", "moderna arto" "moderna stilo", "modernismo".
Mi multe hezitus, antaux ol akcepti "secesio"-n en esperanto, cxar tiu esprimo sxajnas al mi tro ligita al difinita skolo, kaj internacie enigma.
Same mi hezitus antaux ol akcepti "florstilo" (troveblan en la itala-esperanta vortaro Minnaja), cxar versxajne ankaux tiu esprimo ne estas internacie konata/ rekonebla.

Gxis
Antonio


Anna Lowenstein

unread,
Feb 26, 2009, 2:31:07 PM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kion vi pensus pri Noveca Artstilo? Au' eventuale "Noveca" Artstilo.

Cetere, mi neniam au'dis "Modern Style" en la angla, kaj mi miskomprenus tiun terminon. "Liberty" estas la nomo de granda magazeno en la centro de Londono, kiu estis tiel ligita al la evoluado de tiu stilo en Britujo kaj vendado de tapetoj, teksaj'oj ktp., ke oni ofte uzis (kaj ankorau' uzas) g'ian nomon por indiki tiun stilon. La magazeno ankorau' ekzistas; g'i havas tre rimarkindan fasadon en imita mezepoka stilo.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: giovedì 26 febbraio 2009 19.32
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: (arta) secesi-o

Pilar Otto

unread,
Feb 26, 2009, 2:46:22 PM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Otto:
>> Mi ne subtenas la proponon de Antonio pri "disigxo", cxar tio povas
>> elvoki ideon de "dis-er-igx-o". Mi supozas, ke tiuj, kiuj
>> "secesias", aktive apartigas sin, do "apartigo" sxajnas al mi pli
>> trafa.
>
> Apartigo egalas al "apartheid"

Mi eble tradukus "apartheid" per "apartismo", cxar estas io ideologia en
gxi.

> (jes ja, en tiu kazo oni aktive
> apartigis la homojn!), dum secesio implicas staton, ne agon (pli
> precize: oni apartigas/ disigas SIN disde io alia, el kio rezultas
> apartigxo/ disigxo).
>
> Biblio, Ezra 10,11: apartigu vin de la popoloj de la lando;
> Biblio, Genezo 38,1: Jehuda apartigxis for de siaj fratoj
>
> Cetere, mi ne komprenas kial oni devus/ povus fari konfuzon kun
> "diserigxo".

Estis nepreciza esprimo de intuicia sento mia. Kaj dum la mesagxoj cxi-liste
estas tiom multaj, ne atendu de mi pli precizajn vortumojn: mi ne povas
permesi al mi tempon pripensi mian esprimadon, mi ja devas legi la
envenintajxojn por ne droni - aux por ne eksigxi - aux pli bone - eksigi
min - el la listo nur pro supersxutado!

> Komparu la zamenhofajn proverbojn:
>
> Amo pli kora, disigxo pli dolora
> Post alkutimigxo doloras disigxo

En tiuj proverboj mi vidas ian "reciprokecon" (denove nepreciza esprimo),
kvazaux ambaux partoj egale respondecas pri la disigxo; transiro en alian
staton ne pro io forte volata, sed pro neevitebla evoluo, kp. la Fundamentan
ekzercon pri tiu, kiu mortis nek pro malsano, nek pro akcidento, nek per
natura morto, sed "... mortigxis". Secesianto vole kaj intence kaj unuflanke
ne -igxas, sed nepre -igas (sin).

> kie certe ne eblas miskompreno pri la valoro de "disigxo".
>
> Krome: http://eo.wikipedia.org/wiki/Secesio_(stilo)
> La esprimo "secesio" venas de la arta skolo Wiener Sezession (germane
> "viena secesio"), kiu en 1897 disiĝis de la Wiener Künstlerhaus
> (viena artista domo). ...

Mi preferus ion pli aktivan, "rompis kun", "eksigis sin el" aux ion tian. Mi
rediras, temas pri aktiva ago, ne iu igxo. Mi konscias, ke oni nun povas
aktive "aligxi" kaj "eksigxi", sed ni pro tio ne rezignu pri la plej klaraj
alternativoj.

Plongxonte,
Otto

Pilar Otto

unread,
Feb 26, 2009, 4:15:27 PM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
La fonto de mia unua levo de la demando.

Marcos:


> En la germana lingvo, "Jugendstil" estas la nomo por la tuta
> internacia skolo, do samsignifas al la angla "Art Nouveau".

Nun mi trovis la raporton, aperintan en la brajla revuo "Esperanta Ligilo",
pri la Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj, Varsovio 1987. La
raporto, almenaux tiu parto, kiu temas pri la kulturaj eroj, estas verkita
de nederlandanino. Pri la tuttaga ekskurso, kies unua celo estis P/lock, sxi
skribis i.a.: "Poste ni povis palpi statuojn faritajn laux la t.n.
"Jugendstil"."

Mi mem partoprenis tiun ekskurson, kaj mi povas jxuri, ke neniam dum la
cxicxeronado oni parolis pri "Jugendstil", nek kun la rezervo "t.n.", nek
sen gxi. La vorto, kiun oni uzadis, estis "secesio". Sed la verkintino de la
raporto evidente trovis tiun vorton stranga, kaj, komprenante, pri kio
temis, sxi elektis uzi la vorton, sub kiu tiu skolo estas konata en la
nederlanda kaj - versxajne laux sxia supozo - sekve estas internacia. Mi
memoras ankaux, ke mi konsultis mian edzinon - kiu estas studinta
arthistorion en Hispanujo - pri tio, kio estas tiu "secesio". Sxi respondis
per la termino "art nouveau", kiu minpensigis pli pri literaturo ol pri
bildaj artoj.

Do jen ekzemplo de tio, ke unu fenomeno ricevas malsamajn nomojn laux la
regionoj. Ni pensu pri la posx-telefono, kiu en la angla estas jen "mobile
phone", jen "cell phone", en la "germana" estas "Handy", en la franca
"portable", en la itala "telefonino" ktp.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Feb 26, 2009, 4:31:03 PM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Antonio, pro la impona kolekto.

Nun la lini
o estas

secesi·o (en internacia juro) → dis·iĝ·o, apart·iĝ·o; (arta stilo de la komenco de la 20-a jarcento) ~ nov·art·o

Bonvolu proponi konkretajn ŝanĝojn aŭ aldonojn de novaj formoj.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Feb 26, 2009, 4:33:38 PM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com, ° listo 'lbl - redaktantoj'
Otto:
dum la mesagxoj cxi-liste 
estas tiom multaj, ne atendu de mi pli precizajn vortumojn: mi ne povas 
permesi al mi tempon pripensi mian esprimadon, mi ja devas legi la 
envenintajxojn por ne droni - aux por ne eksigxi - aux pli bone - eksigi 
min - el la listo nur pro supersxutado!
Efektive ni havas ondojn da mesaĝoj en difinitaj periodoj. Mi konsilas al la plej oftaj skribantoj utiligi la duan liston <la-bona-lingvo...@googlegroups.com> por la plej malgravaj mesaĝoj.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Feb 27, 2009, 2:41:40 AM2/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
jen ekzemplo de tio, ke unu fenomeno ricevas malsamajn nomojn laux la 
regionoj. Ni pensu pri la posx-telefono, kiu en la angla estas jen "mobile 
phone", jen "cell phone", en la "germana" estas "Handy", en la franca 
"portable", en la itala "telefonino" ktp.

Precize, kaj eble en tiu situacio en Esperanto oni devas elekti la malplej malbonan aŭ krei ion novan kiel "poŝ-telefono".

En la okazo de "art nouveau" nov(ec)a arto povus funkcii apud secesio, kiu resendu al ĝi.

Mi volonte metus ankaŭ la liston de nacilingvaj terminoj senditaj de Antonio en la klarigoj pri la vorto.

Antonio, ĉu vi volas resendi ĝin kun aldonetoj?

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Feb 27, 2009, 12:29:12 PM2/27/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato:


>En la okazo de "art nouveau" nov(ec)a arto povus funkcii apud secesio, kiu resendu al ĝi.
>Mi volonte metus ankaŭ la liston de nacilingvaj terminoj senditaj de Antonio en la klarigoj pri la vorto.
>Antonio, ĉu vi volas resendi ĝin kun aldonetoj?

Mi resendas la liston, kiun mi ellaboris siatempe laux Vikipedio (kiajn aldonetojn vi celas? lauxvole, oni povus aldoni pliajn lingvojn).

Gxis

Antonio

 

france (kaj pauxse en multaj aliaj lingvoj): art nouveau (= nova arto);

 

france: Style Fin de siècle (= jarcentfina stilo); Style Guimard; Style 1900; école de Nancy (= Skolo de Nancio);

 

angle: Modern Style (= moderna stilo);

 

angle (kaj pauxse ankaux en la itala): Liberty;

 

itale: Modernismo; Stile Floreale (= florstilo); Fin de siècle (= jarcentfina stilo); Stile Liberty;

Renato Corsetti

unread,
Feb 27, 2009, 2:19:43 PM2/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Mi resendas la liston, kiun mi ellaboris siatempe laux Vikipedio (kiajn aldonetojn vi celas? lauxvole, oni povus aldoni pliajn lingvojn).

Mi mem enmetis enkondukan linion. Vidu je http://www.bonalingvo.it/index.php/Ssv_plio_14

Certe, pro justeco, estus bone aldoni ankaŭ kelkaj orientaj lingvoj, en kiuj oni diras "secesija" aŭ simile.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Feb 27, 2009, 4:15:32 PM2/27/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato:


>Certe, pro justeco, estus bone aldoni ankaŭ kelkaj orientaj lingvoj, en kiuj oni diras "secesija" aŭ simile.

Aldone al la jam liveritaj komentoj.

Se mi bone komprenis el la konsultado de Vikipedio, la diversaj landoj alprenis apartan esprimon en rilato ne kun propra lingvo, sed kun la kultura/ arta medio de kiu ili estis plej forte influataj.

 

Tial, en la landoj de la iama auxstra-hungara imperio oni referencis al la viena skolo:

Cxehxe: Secese

Kroate: Secesija

Hungare: Szecesszió

Pole: Secesja

Slovake: Secesia

 

kurioze, ankaux Serbe: Сецесија (Secesija)

 

En la landoj sub germana influo, oni referencis al Jugendstil:

Latve: Jūgendstils

 

En la landoj sub franca influo, oni transprenis senpere la francan esprimon:

Bulgare: Ар нуво (ar nuvo)

Rumane: Art Nouveau

Turke: Art Nouveau

 

kurioze, ankaux Slovene: Art Nouveau

 

En landoj kun pluraj influoj, oni referencis al pluraj kulturoj:

Norvege: Jugendstil (nynorsk); Art nouveau (bokmal)

Suome: Art nouveau; Jugend; jugendtyyli

 

En Ruslando kaj rus-influataj landoj, oni referencis al la koncepto pri moderneco:

Ruse: Модерн (Modern)

Ukrajne: Модерн (Modern)
beloruse: Мадэ́рн (Madern)

 

Kurioze, ankaux portugale: Modernidade

 

Tiru mem la konkludojn.

Gxis

Antonio

 

Renato Corsetti

unread,
Feb 27, 2009, 5:34:50 PM2/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Antonjo! (Pro via granda laboro en ĉi tiu listo ankaŭ vi rajtas havi esperantigitan nomon)!

Mi aldonis ĉion al la antaŭa klarigo, tiel ke nun ni povas malfermi nian universitaton pri "nova arto".

Amike

Renato


Grosjean Mireille

unread,
Feb 28, 2009, 2:56:24 AM2/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
"Noveca" artstilo tre plachas al mi. Mirejo

2009/2/26 Anna Lowenstein <anna.lo...@virgilio.it>

Kion vi pensus pri Noveca Artstilo? Au' eventuale "Noveca" Artstilo.

Cetere, mi neniam au'dis "Modern Style" en la angla, kaj mi miskomprenus tiun terminon. "Liberty" estas la nomo de granda magazeno en la centro de Londono, kiu estis tiel ligita al la evoluado de tiu stilo en Britujo kaj vendado de tapetoj, teksaj'oj ktp., ke oni ofte uzis (kaj ankorau' uzas) g'ian nomon por indiki tiun stilon. La magazeno ankorau' ekzistas; g'i havas tre rimarkindan fasadon en imita mezepoka stilo.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: giovedì 26 febbraio 2009 19.32
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: (arta) secesi-o


Mireeyu (en japana lingvo)
mirejo.blogspot.com
skajpe: mirejo1
fr: A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
eo: TRA LA MONDO PER ESPERANTO
jp: SEKAIGO DE SEKAIJU
Esperanto (エスペラント) = SEKAIGO (世界語)

Pilar Otto

unread,
Feb 28, 2009, 9:50:30 AM2/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ne tro fidu al Vikipedio. La vortoj, kiujn Antonio cxerpis el gxi, eble
konformas kun vortaraj informoj kaj kun uzo en iuj fakaj medioj, sed apenaux
spegulas la uzon de la cxiutaga lingvo. Jam antaux pluraj tagoj Anna
atestis, ke unu el la indikitaj anglaj vortoj estas tute nekonata al sxi.
Same Bertilo informis pri la vasta uzo de "secesja" en la pola, tute
malkonforme kun la indiko en la unua listo de Antonio. Komparu ankaux la
uzon de "Jugendstil" en Esperanto plume de nederlandanino (pri kio mi
raportis), kio supozigas, ke en la nederlanda "jugendstil" estas pli
cxiutaga ol la traduko, kiun Antonio donis ("vrije kunst" aux io simila, mi
ne gxenos min per re-sercxo).

Antonio:


> En landoj kun pluraj influoj, oni referencis al pluraj kulturoj:
>
> Norvege: Jugendstil (nynorsk); Art nouveau (bokmal)

Tio, respektoplene parolante, estas sensencajxo. La diferenco inter nynorsk
kaj bokmål ne estas, ke nynorsk estas pli germaneca kaj bokmål pli franceca!
Tute male, gxuste en nynorsk oni klopodadis eviti vortojn germandevenajn,
ekzemple komencigxantajn per an- aux be-. En la rete atingeblaj vortaroj pri
bokmål kaj nynorsk ambaux vortoj trovigxas, kaj kun samaj klarigoj en ambaux
vortaroj (traduko sekvas):

Bokmålsordboka
TILSLAGSORD
ARTIKKEL FRA BOKMÅLSORDBOKA (offisiell rettskriving)
jugendstil
jugendstil
(utt jogent-; etter det ty. kunsttidsskriftet
Die Jugend
, startet 1896, eg 'ungdommen') (opprinnelig engelsk) stilretning i
arkitektur og
dekorativ kunst rundt 1900, som er karakterisert ved en ornamentikk av
bølgende linjer
og stiliserte planteformer, jf
*art nouveau
Nynorskordboka
TILSLAGSORD
ARTIKKEL FRÅ NYNORSKORDBOKA (offisiell rettskriving)
jugendstil
jugendstil
(utt jo>gent-; etter det tyske kunsttidsskriftet
Die Jugend
, skipa 1896, eigl 'ungdommen') (opph engelsk) stilretning i arkitektur og
dekorativ
kunst sist på 1800-talet, med mjuke, bølgjande linjer og stiliserte
plantemotiv,
jf
*art nouveau

Post indiko de la prononco (laux norvega ortografio) ambaux vortaroj diras:
(... laux la germana art-revuo Die Jugend, fondita 1896, proprasence 'la
junularo') (origine angla) stildirekto en arkitekturo kaj ornama arto
[bokmål]
cxirkaux 1900, karakterizata per ornamajxaro de ondantaj linioj kaj
stilizitaj planto-formoj,
[nynorsk]
fine de la 19a jarcento, kun molaj, ondantaj linioj kaj stilizitaj
planto-motivoj,
[ambaux]
komp. *art nouveau

Sub "art nouveau" ambaux vortaroj informas, ke gxi estas franca stildirekto
respondanta al la germana "Jugendstil".

Mi povas aserti, ke la gxenerale uzata vorto en ambaux norvegaj lingvoformoj
estas "jugendstil". Post la incendio (fajrego) de la norvega urbo Ålesund en
1904 oni rekonstruis la urbon laux ... jugendstil.

> Kurioze, ankaux portugale: Modernidade

Cxu tiel kurioze? Cxu vi ne menciis "modernismo" inter la hispanaj tradukoj?
Oni uzas "modernismo" pri partoj de Barcelono, eble tiuj kvartaloj, sur
kiujn influis la arkitekto Antoni Gaudí. Sed kiel mi antauxe atestis, la
stildirekton gxenerale oni hispane nomas "art nouveau". La vorto
"Modernismo" (kun majuskla M) eble unue pensigas hispanlingvanon pri tiu
literatura skolo, kies plej elstara figuro estas la nikaragva poeto Rubén
Darío.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Feb 28, 2009, 12:01:42 PM2/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Ne tro fidu al Vikipedio. La vortoj, kiujn Antonio cxerpis el gxi, eble 
konformas kun vortaraj informoj kaj kun uzo en iuj fakaj medioj, sed apenaux 
spegulas la uzon de la cxiutaga lingvo.
Bone! laŭgrad emi ŝanĝos ilin, kiam venas pli fidindaj informoj.

Mi povas aserti, ke la gxenerale uzata vorto en ambaux norvegaj lingvoformoj 
estas "jugendstil".
En ordo. tion mi jam korektis en
http://www.bonalingvo.it/index.php/Ssv_plio_14

Infomroj pri aliaj lingvoj estos bonvenaj.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Feb 28, 2009, 2:04:33 PM2/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Pilar Otto:

>Ne tro fidu al Vikipedio. La vortoj, kiujn Antonio cxerpis el gxi, eble konformas kun vortaraj informoj kaj kun uzo en iuj fakaj medioj, sed apenaux spegulas la uzon de la cxiutaga lingvo.

Pri tio mi plene konscias (ankaux rilate Italujon, la plej komunuza termino estas "stile liberty"), sed mi ne havas aliajn rimedojn por kolekti informojn. Tre bone, ke parolantoj de la unuopaj lingvoj konigas sian konkretan sperton.

Koncerne min, mi povas diri, ke nur okaze de cxi tiu diskuto mi auxdis unuafoje terminojn kiajn "secesio" kaj "jugendstil".
Amike
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Feb 28, 2009, 3:21:23 PM2/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
(. . . rilate Italujon, la plej komunuza termino estas "stile liberty")
Mi portas ĝin al la komenco de la linio pri la italaj terminoj.

Koncerne min, mi povas diri, ke nur okaze de cxi tiu diskuto mi auxdis unuafoje terminojn kiajn "secesio" kaj "jugendstil".
Mi nur antaŭ nelonga tempo eksciis pri secesio pro diskuto pri la termino en alia listo.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages