flartabako-->snuftabako
Ja tute klaras ke de tiu tabakon oni ne nur uzas la flaron, sed ke oni
snufas la tabakon.
gxis, Ronaldo N
> Mi proponas linion
>
> flartabako-->snuftabako
Certe "flartabako" ne taŭgas. Sed "snufi" estas neoficiala, kaj ni
havas la jenan linion:
snuf·i → en·spir·i, en·naz·i
Laŭ mi devus esti "ennazigi" anstataŭ "ennazi". Por la tabako laŭ mi
sufiĉas "naztabako". Kion opinias la aliaj?
Amike,
Markos
renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org
Vastalto
Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> skribis:
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Vastalto
Inviato: mercoledì 28 marzo 2012 9.30
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) flar-tabak-o
Vastalto
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> Simple mi ne komprenas neceson de la linio.
La problemo kun la esprimo "flartabako" estas, ke oni ne konsumante
tiun tabakon oni ne simple flaras ĝin, sed entiras ĝin en la nazon.
Tio estas tute alia afero, sed ŝajne tiun distingon konfuzis la
persono, kiu elpensis "flartabako".
Ne estas tipa ekzemplo de vorto por SSV, do mi ne kontraŭus tute ne
listigi ĝin. Sed se mi devus paroli pri tio, mi ja nomus ĝin
"naztabako", kaj ne "flartabako" aŭ "snuftabako".
Amike,
Markos
Mi pensas, ke ŝi provis "flartabakon".
Vastalto
Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> skribis:
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Vastalto
Inviato: mercoledì 28 marzo 2012 11.52
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) flar-tabak-o
Ekzemple:
> Ĉu iu jam proponis "spirtabako"? Ĉar fakte oni enspiras ĝin.
La objekto de "enspiri" laŭ mi kutime estas io nesolida, ekzemple aero
aŭ fumo. Oni ja enspiras la fumon de la kutima tabako, do "spirtabako"
povus pensigi ankaŭ pri la kutima tabako.
Ĉi tie temas pri ennazigo de io solida. Se oni ne akceptas la
neoficialan "snufi", tiam laŭ mi nur "ennazigi" taŭgas por tio. Oni do
povus diri "ennazigotabako". Sed laŭ mi sufiĉas la pli konciza
"nazotabako".
Amike,
Markos
Temas pri polvo farita el tabakfolioj. Ĉu ne utilas aldoni tiun radikon?
Ekzemple: "(nazo)-tabak-polvo"
Amike salutas Leo
> Dankon al ĉiuj nefumantoj! Mi aliĝas al ilia kampanjo kaj provizore
> forprenas la linion.
Mi esperas, ke vi por eterne forprenis la linion.
Nia diskutejo jam estas tumultejo de lingvoreformistoj
por kiuj nenion signifas tradicia, bona Esperanto. Ĵusa
ekzemplo estis la diskuto pri "dank' al", kies rezulto estis
tre malbonaŭgura: restas forrekomendo en la SSV-listo.
Kaj nun, ne plaĉas al iuj plilogikigistoj la vorto
"flartabako", plej tradicia (Zamenhofa k.s.) ! Prefere oni
ŝanĝu sian (mis)komprenon pri la vorto "flari" ol la malnovan
bonan vorton. "Flari tabakon" aŭ "enflari tabakon" estis
longe uzataj. La vorton "enflari" eĉ PIV registras kun
la signifo "ennazigi".
"Flartabako" estas plene logika (laŭ la lingva logiko)
nomo por tiu varo.
Se iu volas nomi la pulvoron "naztabako" aŭ eĉ "snuftabako",
tio ja ne estu malpermesita, sed por tio oni ne bezonas nian
rekomendon.
Amike
Amike salutas Leo
> Mi esperas, ke vi por eterne forprenis la linion.
> Dankon al ĉiuj nefumantoj! Mi aliĝas al ilia kampanjo kaj provizore
> forprenas la linion.
>
> Amike
>
> Renato
>
>
> --
>
> /renato corsetti/
> /via del castello, 1 00036 palestrina, italujo/
> /ren...@esperanto.org/
Harri skribis:
> Nia diskutejo jam estas tumultejo de lingvoreformistoj
> por kiuj nenion signifas tradicia, bona Esperanto.
Mi mem ankaŭ foje havas tiun impreson. Min ne tiom ĝenas nia rekomendo
pri "danke al", kiu ŝajne aparte ĝenas Harri-n, sed tamen mi pensas ke
povus esti preferinde, se ni en SSV kaj en niaj diskutoj pri ĝi ĉi tie
pli klare koncentriĝas al tiuj nenecesaj novradikoj aparte kritikitaj
de Piron en La bona lingvo. Per plia koncentriĝo al tiu temo, ni povas
fari pli bonan laboron pri ĝi kaj povas pli harmonie kunlabori kun
homoj, kiuj samopinias kun ni pri ĝi sed eble malsamopinias pri aliaj
detaloj de Esperanto. Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu propono?
Amike,
Markos
> Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu propono?