Re: sxangxoj

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Dec 9, 2008, 4:55:34 PM12/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
On 7 Dez., 16:31, "ro-esp" <ro-...@dds.nl> wrote:
"Marcos Cramer":
>> > Certe Andreas pravas, kiam li diras ke certajn ŝanĝojn al Esperanto
>> > povas fari nur la Akademio.
Ronaldo:
>> mi malkonsentas
Andreas:
> Kompreneble vi rajtas malkonsenti. Sed vi devas akcepti, ke
> Esperanto estas lingvo kun legho, kaj nur kiam la uzantoj de
> Esperanto obeas tiun leghon, Esperanto restos Esperanto.

Legxo..obeo...pffrt. Lingvo estas demokrata, konsensa afero. Sed tio
flanken.

Kion mi celas estas ke por necesaj
novaj vortoj oni nepre NE atendu agojn far la Akademio, cxar gxi nek
estas tiom avangarda ke gxi aktive sercxas tiujn, nek estas (law mia
modesta opinio) tiom awtoritata ke plimulto de la esp-istoj obeos gxiajn
"ordonojn" (precipe se tiuj estas malbone bazitaj/klarigitaj)

Por havi sxangxojn oni faru law kion ci diris:
> Alia (morale certe malbona, tamen eble efika) alir-maniero estus
> instigi amasojn da esperantistoj tre ofte efektivigi tiajn proponojn,
> sendepende de eventuala bezono je oficiala aprobo. Tiam la Akademio
> eble ja vidos bezonon je iu oficiala decido kaj aprobos la proponojn,
> char pri la alternativo (bonlingve: auajho) malaprobo la plej multaj
> esperantistoj kredeble fajfus (kaj estus kompromitata ne Esperanto,
>sed la Akademio).

[..]

> Ekzemple en la lastaj jar(dek)oj pri la germana estis kaj estas
> rimarkeble, ke lingvo-preskribaj institucioj au verkoj (ekzemple la
> "Duden" pri la ortografio) iom post iom farighis kaj farighas lingvo-
> priskribaj institucioj au verkoj (ja estas nun oficiala ortografio,
> sed ghi estas simple la rezultato de la disvolvigho). Alivorte: Iamaj
> eraroj farighis nunaj norm(alajh)oj.

Mi ne scias kiom la germana situacio kompareblas kun la nederlanda,
sed cxi tie sxangxis la literumadon iu svaga komitato sen subteno de
la popolo. Foje tiuj sxangxoj nur pligrandigas la konfuzon aw forprenas
distingon. Tiom de la sxangxoj estis tiom stultaj aw mallogikaj, ke kelkaj
alte respektataj gazetoj decidis ne sekvi la novan oficialan literumadon
(law la "verda libreto"), sed sekvi propran, law la "blanka libreto"....

Alia afero estas ke iuj televiduloj misuzas aw konfuzas la genrojn,
aw parolas nederlandajn vortojn en angla sinsekvo :-(

> Eble estas io analoga pri Esperanto.

La uzado den novaj vortoj, se tiuj kontribuas al pli da klareco, law mi
ne estas eraro. Intersxangxo de la signifoj de finajxoj/afiksoj jes estas.
(tiel ja ekestis Ido)
gxis, Ronaldo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages