span-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 11, 2011, 12:08:09 PM6/11/11
to °listo 'lbl'
Bonvolu rigardi en PIV kaj proponi alternativon.

Renato
-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Eduardo Trápani

unread,
Jun 11, 2011, 4:44:19 PM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Bonvolu rigardi en PIV kaj proponi alternativon.

Por la mezurunuo mi sugestas "man-longo".

"longo" en PIV estas "etendo de iu aŭ io mezurata laŭ la plej granda
dimensio."

span-o (mezurunuo) -> man-long-o

Renato Corsetti

unread,
Jun 11, 2011, 4:57:33 PM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:
>ᅵᅵ span-o (mezurunuo) -> man-long-o
Tio ŝajnas al mi bona. Ĉu ni povus kompletigi la linion, ekzemple per

span-oᅵ -> (mezurunuo) man-long-o; (parto de ponto) ark-aĵ-oᅵ ?

Amike

ro-esp

unread,
Jun 11, 2011, 6:33:16 PM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com>
> Date: Jun 11 05:44PM -0300
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/fabe2a25388d687b

>
>> Bonvolu rigardi en PIV kaj proponi alternativon.

mi ne cxehavas gxin cxi tie


>
> Por la mezurunuo mi sugestas "man-longo".

sxajnas akceptebla

> From: Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

>
> span-o -> (parto de ponto) ark-aj^-o ?

arkajxo ne necesas. Eble interbord(a distanc)o, interkolona distanco.

en la nederlanda ni uzas parencan vorton por la distanco inter du
flugilpintoj, de birdo aw aviadilo (spanwijdte - span-largx-o)

gxis, Ronaldo N


Fra Simo

unread,
Jun 11, 2011, 7:13:03 PM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
2011/6/11 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Eduardo:
>   span-o (mezurunuo) -> man-long-o
Tio ŝajnas al mi bona. Ĉu ni povus kompletigi la linion, ekzemple per

span-o  -> (mezurunuo) man-long-o; (parto de ponto) ark-aĵ-o  ?

     Ne temas pri longo de mano, sed pri largho de mano kun disetenditaj fingroj, pli ghuste pri la distanco inter la ekstremajhoj de la unua fingro kaj de la kvina.
-------------------------------------------------------------------------------------
 Christ est ressuscité, alléluia ! --- Il est vraiment ressuscité, alléluia !

Kristo releviĝis, haleluja !  --- Vere li releviĝis, haleluja !

___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Eduardo Trápani

unread,
Jun 11, 2011, 7:50:22 PM6/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
> span-o -> (mezurunuo) man-long-o; (parto de ponto) ark-aĵ-o ?
>
>
> Ne temas pri _longo_ de mano, sed pri _largho_ de mano kun

> disetenditaj fingroj, pli ghuste pri la distanco inter la ekstremajhoj
> de la unua fingro kaj de la kvina.

Jes. Inter la dika kaj la eta (ĉar oni ne scias kiu estas la unua kaj
la kvina, mi pretas veti ke internacie oni kalkulas ilin malsame ;))

Do:

span-o -> (mezurunuo) man-larĝ-o; (parto de ponto) ark-aĵ-o

Dankon!

Iu komentis ion pri arkaĵo, eble oni devos ankoraŭ foje ŝanĝi la linion
(pri arĥitekturaj aferoj mi tre malmulte scias).

Eduardo.

Antonio De Salvo

unread,
Jun 12, 2011, 3:30:30 AM6/12/11
to la-bona...@googlegroups.com

ro-esp:

>arkajxo ne necesas. Eble interbord(a distanc)o, interkolona distanco.

>en la nederlanda ni uzas parencan vorton por la distanco inter du 

flugilpintoj, de birdo aw aviadilo (spanwijdte - span-largx-o)

 

Laux mi, "arkajxo" estas tauxga kaj konciza termino.

Spano (en la itala “arco”, aux “arcata”, aux “campata”, aux “luce”) povas rilati al:

1)  distanco inter du bordoj (se la ponto havas nur unu arkajxon);

2)  distanco inter bordo kaj meza piliero (se la ponto havas du arkajxojn);

3)  distanco inter piliero kaj piliero (se la ponto havas pli ol du arkajxojn).

En la suba bildo, videblas ponto en Verono (Italujo) kun kvin arkajxoj laux la tipoj 2 kaj 3.

 

Koncerne la distancon inter du flugilpintoj, laux PIV tio devus nomigxi “enverguro” (en la itala gxi estas “apertura alare”, lauxvorte “flugila malfermiteco”)

Gxis

Antonio

 

 

image002.png

Renato Corsetti

unread,
Jun 12, 2011, 6:23:07 AM6/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
ᅵ

Laux mi, "arkajxo" estas tauxga. . .


Dankon al Antonio kaj al ĉiuj antaŭaj intervenintoj. Mi nun provizore registris:

spanᅵo → (mezur-unuo) manᅵlarĝᅵo; (parto de ponto) arkᅵaĵᅵo

Eduardo Trápani

unread,
Jun 12, 2011, 10:45:40 AM6/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
> En la suba bildo, videblas ponto en Verono (Italujo) kun kvin arkajxoj
> laux la tipoj 2 kaj 3.

Ĉu vi povus aldoni la ligilojn anstataŭ enmeti la tutan bildon? Por
tiuj kiuj ne ĉiam estas bone konektitaj (kiel mi) la ŝargado povas daŭri
longe ... Kaj ligilo same bone utilos por tiuj kiuj ja volas kontroli
la koncernan aferon.

Antonio De Salvo

unread,
Jun 12, 2011, 5:32:04 PM6/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
En ordo, mi tiel faros estonte.
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Eduardo Trápani
Inviato: domenica 12 giugno 2011 16:46
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: span-o

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Leo De Cooman

unread,
Jun 13, 2011, 10:17:19 AM6/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 12/06/2011 12:23, Renato Corsetti skribis:

span·o → (mezur-unuo) man·larĝ·o; (parto de ponto) ark·aĵ·o

Pri la dua fortraduko: mi pensas, ke ĝi ne ĝustas. Laŭ PIV temas pri la distanco inter la apogpunktoj de ponto, volbo, trabo, ..., sed ne pri la konstruaĵo mem, kiu estas subtenata je tiu distanco. La nederlanda vorto por ĝi (laŭ Petro De Smedt) estas "spanwijdte".

Mi proponas:
   span·o → (kruda mezur-unuo) man·larĝ·o; (parolante pri konstruaĵo) apog·distanc·o

Amike salutas Leo

Eduardo Trápani

unread,
Jun 13, 2011, 10:37:56 AM6/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Mi proponas:
> span·o → /(kruda mezur-unuo)/ man·larĝ·o; /(parolante pri konstruaĵo)/

Mi ne aldonus "kruda". Ne estas nia tasko taksi mezurunuojn. Ekzemple
"kilogramo" ne estas tre science difinita ...

Pri la konstruaĵo eble: arklarĝo? arkamplekso?

En vortaro alilingva mi trovas jenan difinon: spano=parto de ponto aŭ arkaĵo
inter du vertikalaj subtenoj.

span·o → /(mezur-unuo)/ man·larĝ·o; /(parolante pri konstruaĵo)/ ark·aĵ·larĝ·o

Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Jun 13, 2011, 10:43:23 AM6/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

>ᅵ ᅵ spanᅵo → (kruda mezur-unuo) manᅵlarĝᅵo; (parolante pri konstruaĵo) apogᅵdistancᅵo

por mi taŭgas. kion diras la aliaj, kiuj bonŝance ne lernis inĝenier-arton?

amike

renato

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Jun 13, 2011, 10:44:16 AM6/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne scias sufiĉe pri la esperanta uzo de la radiko span-, sed en la angla tiu radiko (vorto) estas ekvivalenta al nia "larĝo", ne nur pri mano, sed prri multaj aliaj mezuroj, ekz. pri: 
flugiloj, brakoj (kun la brakoj etenditaj flanken kaj horizontale, la distanco inter la pinto de la mezfingroj de ambaŭ manoj), rivero (de bordo al bordo), ktp.

Franklin Montenegro

2011/6/13 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>

--

Renato Corsetti

unread,
Jun 13, 2011, 11:10:36 AM6/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Franklin:

>ᅵ Mi ne scias sufiĉe pri la esperanta uzo de la radiko span-, sed en la angla tiu radiko (vorto) estas ekvivalenta al nia "larĝo", ne nur pri mano, sed pri multaj aliaj mezuroj

Ĉu iu povas kontroli iel ĉu ankaŭ en Esperanto "spano" povas havi tiun pli ĝeneralan signifon?

Eduardo Trápani

unread,
Jun 13, 2011, 11:33:28 AM6/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
> > Mi ne scias sufiĉe pri la esperanta uzo de la radiko span-, sed en la angla
> tiu radiko (vorto) estas ekvivalenta al nia "larĝo", ne nur pri mano, sed pri
> multaj aliaj mezuroj
>
> Ĉu iu povas kontroli iel ĉu ankaŭ en Esperanto "spano" povas havi tiun pli
> ĝeneralan signifon?

Mi kontrolis Vikipedion, Tekstaron, Komputekon, PIV kaj Revo (span, spano,
spanon, spana, spanan, spane, spanas/is/os/us). Tiu alia ĝenerala signifo en la
esperanta ne aperas ie ajn krom en jenaj du frazoj de Vikipedio:

"La plej granda spano de flugiloj" (Titolo: Rekordoj de mamuloj)

"Preskaŭ 200 poemoj de 55 poetoj spanas 9 jarcentojn de nacia poezio" (Titolo:
Antologio)

Laŭ mi ne indas konsideri tiun alian ĝeneralan sencon. Se oni ĝin tamen volas
tion fari mi sugestas "amplekso" kiel tradukon.

Amike, Eduardo.

PD: Oni uzas la vorton en aliaj frazoj, sed mi ilin ne komprenas:

"Ekzemple premita spano malpli emas kolapsi ..." (Titolo: Lignoteksturo)
"La geologia subaĵo, rompa tereno kaj granda spano de la supermaraj altecoj ..."
(Titolo: Malgranda Fatro)

Leo De Cooman

unread,
Jun 13, 2011, 2:19:25 PM6/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 13/06/2011 16:37, Eduardo Trápani skribis:

> Pri la konstruaĵo eble: arklarĝo? arkamplekso?

Trabon mi ne nomus arko. Cetere ne temas pri larĝo.

Amike salutas Leo

Eduardo Trápani

unread,
Jun 13, 2011, 2:33:59 PM6/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
>> Pri la konstruaĵo eble: arklarĝo? arkamplekso?
>
> Trabon mi ne nomus arko.

Ankaŭ mi ne. Kiel vi alvenis al trabo???

> Cetere ne temas pri larĝo.

Ne. Vi pravas. Eble amplekso taŭgas tamen?

Leo De Cooman

unread,
Jun 13, 2011, 3:01:58 PM6/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 13/06/2011 17:10, Renato Corsetti skribis:

>
> Ĉu iu povas kontroli iel ĉu ankaŭ en Esperanto "spano" povas havi tiun
> pli ĝeneralan signifon?

En Konstru-forumo 10 oni priparolis la vorton en la ĉi-suba teksto:

Nova temo 17 – spano, spanejo. Tradukante eseon de la ĉeĥa verkisto Jan
Balabán, mi bezonis tra-
duki la vorton trakt (en la germana ankaŭ Trakt, angle bay). Post longa
hezitado mi uzis la nomon spanejo,
kiu estas derivaĵo de la jam uzata spano (PIV 2: distanco inter du
apogpunktoj de volbo, plafono aŭ inter du
pilieroj de pontarko k.s.). Spanejo estas libera spaco en unu etaĝo de
domo kun laŭlonga porta (apoga) si-
stemo, kies horizontalaj dimensioj estas spano kaj fronta longo de la
domo. Vian ĉu aprobon, ĉu alian solvon
mi petas sendi al mi baldaŭ. La eseo aperos en la aŭgusta La Ondo de
Esperanto.

Laŭ mia kompreno, se domo longas ekz. 15 m kaj larĝas ekz. 5 m, oni
evidente metas 5m (aŭ iom pli) longajn trabojn sur la du murojn por
subteni la etaĝan plankon. Ĉi-kaze la spano estus 5m. Kio estas spanejo,
mi ne scias.

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Jun 13, 2011, 4:00:15 PM6/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 13/06/2011 20:33, Eduardo Trápani skribis:

>>
>> Trabon mi ne nomus arko.
>
> Ankaŭ mi ne. Kiel vi alvenis al trabo???

Laŭ la priskribo de "spano" en PIV estas la distanco inter du
apogpunktoj de ..., plafono, .... Nu, plafono konsistas interalie el
traboj, portataj ekzemple de muroj.
Mi ankaŭ ponvintus skribi ke plafonon mi ne nomus arko, ĉu ne?


>> Cetere ne temas pri larĝo.

> Ne. Vi pravas. Eble amplekso taŭgas tamen?

Eble jes, sed mi preferus la vorton "distanco", kiam temas pri lineara
dimensio.


Amike salutas Leo

Eduardo Trápani

unread,
Jun 13, 2011, 4:02:49 PM6/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
>>> Trabon mi ne nomus arko.
>>
>> Ankaŭ mi ne. Kiel vi alvenis al trabo???
>
> Laŭ la priskribo de "spano" en PIV estas la distanco inter du apogpunktoj de
> ..., plafono, .... Nu, plafono konsistas interalie el traboj, portataj ekzemple
> de muroj.
> Mi ankaŭ ponvintus skribi ke plafonon mi ne nomus arko, ĉu ne?

Jes, multajn aferojn vi estus povinta skribi per tia rezonado ...

> >> Cetere ne temas pri larĝo.
>
> > Ne. Vi pravas. Eble amplekso taŭgas tamen?
>
> Eble jes, sed mi preferus la vorton "distanco", kiam temas pri lineara dimensio.

Bonege! Bonvolu skribi la tutan proponon tiel ke ni povos iri al la venonta SSV!

Dankon, Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Jun 13, 2011, 4:49:24 PM6/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

>ᅵ En Konstru-forumo 10 oni priparolis la vorton

kaj ankaŭ Eduardo trovis figurajn uzojn.

Mi ŝanĝis la linion al

spanᅵo → (baza mezur-unuo) manᅵlarĝᅵo; (parolante pri konstruaĵo) apogᅵdistancᅵo; (ĝenerale) larĝᅵo, ampleksᅵo

Kion vi pensas?

Leo De Cooman

unread,
Jun 13, 2011, 5:42:45 PM6/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 13/06/2011 22:02, Eduardo Trápani skribis:
Bonege!  Bonvolu skribi la tutan proponon tiel ke ni povos iri al la venonta SSV!

Tion mi jam estis farinta. Jen ĝi:
   span·o → (mezur-unuo) man·larĝ·o; (parolante pri konstruaĵo) apog·distanc·o

Mi ĵus vidis, ke Renato submetis ĝin al "voĉdonado" aldoninte ankaŭ pli ĝeneralan signifon.


Amike salutas Leo

Luis Ignacio Raudón Uribe

unread,
Jun 13, 2011, 8:15:53 PM6/13/11
to la bona lingvo
Mi kunakordas Leo, t.e. manlargho kaj apogdistanco. Kankam tio aldonos
nenion al la diskuto, nur kiel scienca kuriozajho, mi diros, ke en la
Hispana, tiujn vortoj estas "cuarta" =kvarono(eble de alia pli granda
mezurunuo) parolante pri mezurunuo kaj "claro" = helajho (t.e., kiom
da lumo povas trapasi la arkon)
Amike, Luis Raudón

On 13 jun, 16:42, Leo De Cooman <Leo.De.Coo...@pandora.be> wrote:
> Je 13/06/2011 22:02, Eduardo Trápani skribis:
>
> > Bonege!  Bonvolu skribi la tutan proponon tiel ke ni povos iri al la
> > venonta SSV!
>
> Tion mi jam estis farinta. Jen ĝi:
>     span·o → /(mezur-unuo)/ man·larĝ·o; /(parolante pri konstruaĵo)/

Fra Simo

unread,
Jun 14, 2011, 7:51:47 AM6/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
    La vorto "ark/ajh/o" estas tre bona Esperanta vorto, sed ghi respondas al la PIV-lingva "volb/o", ne al la PIV-lingva "span/o" :

ark'        arc | arch, bow | Bogen | дуга | łuk.
         
         ark'aĵ'    voûte | vault | Gewölbe | сводъ | sklepiente.

    Min mirigas, ke ghi aperas chi tie.

2011/6/12 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Antonio:

 

Laux mi, "arkajxo" estas tauxga. . .


Dankon al Antonio kaj al ĉiuj antaŭaj intervenintoj. Mi nun provizore registris:

span·o → (mezur-unuo) man·larĝ·o; (parto de ponto) ark·aĵ·o

Renato Corsetti

unread,
Jun 14, 2011, 8:19:54 AM6/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

La vorto "ark/ajh/o" estas tre bona Esperanta vorto, sed. . .
Min mirigas, ke ghi aperas chi tie.

Nun ĝi malaperis el tiu linio, sed ne miru, ĉar inter du apogpuktoj en ponta arkaĵo estas ĝuste arkaĵo.

Eduardo Trápani

unread,
Jun 14, 2011, 9:37:20 AM6/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
> span·o → /(baza mezur-unuo)/ man·larĝ·o; /(parolante pri konstruaĵo)/
> apog·distanc·o; /(ĝenerale)/ larĝ·o, ampleks·o
>
> Kion vi pensas?

Neniu vortaro aŭ rimarkinda uzado pravigas la "ĝeneralan" signifon (kiu tamen
estus tre utila el kunmetema vidpunkto). Mi nur trovis du ekzemplojn de tia
uzado en la tuta Vikipedio kaj neniun en Tekstaro, Revo, PIV, ... Ĉu indas
aldoni tiel maloftegan kaj fuŝan uzadon? Mi preferus ne fari tion, neniu certas
ke niaj listoj ĉiam estos legitaj maldekstre dekstren.

span·o → /(baza mezur-unuo)/ man·larĝ·o; /(parolante pri konstruaĵo)/
apog·distanc·o;

Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Jun 14, 2011, 12:26:51 PM6/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:
> ᅵNeniu vortaro aŭ rimarkinda uzado pravigas la "ĝeneralan" signifon (kiu tamen estus tre utila el kunmetema vidpunkto).ᅵ Mi nur trovis du ekzemplojn de tia uzado en la tuta Vikipedio kaj neniun en Tekstaro, Revo, PIV, ...ᅵ Ĉu indas aldoni tiel maloftegan kaj fuŝan uzadon?ᅵ Mi preferus ne fari tion, neniu certas ke niaj listoj ĉiam estos legitaj maldekstre dekstren.

Mi pretas forigi ĝin se neniu protestas.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages