Karaj,
Mia periodo de sekretario de Tutmondeca Esperanto,
tri jaroj, estas finita.
Tio estas senpezigo por mi.
Trarigardante la klopodojn, kiujn mi faris por
funkciigi kaj vigligi la asocion, mi povas
konkludi, ke mi tute malsufichis.
- preparado kaj trifoja shangho de
statutoj
- klopodado instigi homojn pri pagado de
kotizo
- invitado al mia kunestrarano plenumi - en
maniero, kiu lau mi estas la nura respondeca - la regulojn de la
statuto
- akra diskutado inter Renato Corsetti, Marcos
Cramer kaj mi en majo 2012 pri la rilato inter la agadlisto "la bona vortaro"
kaj la centra listo "Tutmondeca Esperanto", kiu enhave daure turnighis chirkau
la de mi forte sentata bezono doni spacon al diskutado ankau
surbaze de aliaj principoj ol la "facileco de Esperanto", precipe de la rajto
apliki la 15an regulon de la Fundamenta Gramatiko kaj de la (jura) signifo de
decidoj kaj rekomendoj de la Akademio de Esperanto.
Mi bedauras diri, ke Renato ne donas la impreson
lau liaj mesaghoj ankorau kredi en la utilo de faka asocio.
Tiam evidente ankau sekretario ne povas
funkcii.
La fakto, ke Renato devas doni multege da
tempo al multaj aliaj taskoj, kiujn li ofte brile plenumas, vershajne ludas
gravan rolon al tio.
Ankau la postenperiodo de Renato nun finighis. Li
petis en antaua mesagho pri ankau kandidato por prezidanteco,
sed mi pensas, ke neniu anoncos sin, certe ne, se li ne klare diros ke li eksighos kaj ne plu estos
kandidato.
Tio estas mia opinio pri la pasinta periodo. Mi iel
esperas ke aliaj jughos alie, pli pozitive, pri ghi kaj ke vere estos
kandidatoj,
kiuj interesighos pri sistemeca influado al la
evoluo de Esperanto, sed ne lau la fanatika kaj unuflanka metodo, kiun aplikas
la-bona...@googlegroups.com.
Renato kaj mi kune pagos la kostojn de la kunveno
en Hanojo, kiu estis praktike sensignifa,
pro la maloportuna horo en la programo de la
kongreso kaj pro manko je strukturo en la prezidado.
Servoprete,
Johan Derks