Re: (la bona lingvo) R: shorto

0 views
Skip to first unread message

anna.lo...@virgilio.it

unread,
Dec 19, 2010, 5:05:28 AM12/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ankau al mi la formo "femur-pantalono" shajnas nenecesa komplikajho.
Estas vere, ke "pantoloneto" foje povus rilati al malgranda plenlonga
pantalono, sed mi opinias, ke ne necesas tiom harfendi. Finfine, ankau
la vorto "rideto" povus esti miskomprenata. Do, mi vochdonas por
"pantaloneto".
Anna

----Original Message----
From:
antonio...@tiscali.it
Date: 19-Dec-2010 02:26
To: <la-bona-
lin...@googlegroups.com>
Subj: (la bona lingvo) R: shorto

“shorto”
(angle shorts) povas havi diversajn longojn: 1) mallonga pantaloneto
(proksimume ghis ¼ de femuro); 2) duonlonga pantaloneto (proksimume
ghis ½ de femuro; 3) ghisgenua pantaloneto (lau la tuta femuro). Do,
“femurpantaloneto” taugas nur por chi tiu lasta tipo.

Ekzistas ankau
subgenua pantaloneto, sed mi dubas, chu tiu povas nomighi “shorto”.

Entute, mi lasus la gheneralan terminon “pantaloneto”.

Ghis

Antonio

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona-
lin...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: domenica
19 dicembre 2010 0.46
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la
bona lingvo) shorto

Ni momtente havas la jenan linion:

ŝort·o →
pantalon·et·o

Mi persone diras por tiu speco de pantalono
"femurpantolono". Tio laŭ mi estas pli preciza: "Pantaloneto" ankaŭ
povus esti iu alia malgranda pantalono, ekzemple infana pantalono, kiu
tamen kovras ankaŭ la tutajn krurojn ĝis la piedoj.

"Femuro" estas
Fundamenta vorto por la parto de la kruro supre de la genuo, do precize
por tiu parto, kiun 'ŝortoj' kutime kovras. Tial laŭ mi
"femurpantalono" tute taŭgas. Aldone, mi povas diri ke mi uzas tiun
vorton en familia lingvouzo jam de pli ol jaro, kaj ĝi tre bone
funkcias en praktiko.

Do laŭ mi la linio estu jene:

ŝort·o →
femur·pantalon·o, pantalon·et·o

Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la
listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.
php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi
tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.
php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Dec 19, 2010, 6:10:27 AM12/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al ĉiuj kontribuintoj pri "ŝorto". Almenaŭ en Eŭropo la klimato ne premesas trankvile paroli pri ŝortoj kaj someraj vestoj.

Mi legis ĉiujn kontribuojn, sed eble ni ankoraŭ ne estas pretaj por decido. Provizore mi pensas pri ŝanĝo de la linio al:

ŝort•o → mal-long-a pantalon-o, pantalon•et•o, femur•pantalon•o

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Dec 19, 2010, 4:57:06 PM12/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:


> “shorto” (angle shorts) povas havi diversajn longojn: 1) mallonga pantaloneto
> (proksimume ghis ¼ de femuro); 2) duonlonga pantaloneto (proksimume ghis
> ½ de femuro; 3) ghisgenua pantaloneto (lau la tuta femuro). Do,
> “femurpantaloneto” taugas nur por chi tiu lasta tipo.

Kial "femurpantalono" taŭgas nur por la lasta speco. Mi mem regule uzas ĝin por la specoj 2 kaj 3 (inter kiuj ĉiuokaze ne estas klara limo, same kiel inter 1 kaj 2), kaj ankaŭ uzus ĝin por pantalonoj de la speco 1.

Renato proponis:

ŝort•o → mal-long-a pantalon-o,  pantalon•et•o,  femur•pantalon•o

Ŝajnas al mi, ke neniu pledis por la formo "mallonga pantalono". Ĝi ŝajnas al mi iom peza, kaj mi do certe ne volus havi ĝin en la unua pozicio.

Pro la ĝisnunaj komentoj, mi verŝajne devas rezigni pri la ideo, ke "femurpantalono" iĝu la unua alternativo, kvankam mi daŭre pledas por tio, ke ni menciu ĝin almenaŭ en pli posta pozicio. Do jen mia nuna propono (kiel kompromis-propono al tiuj, kiuj daŭre preferas "pantaloneto"):

ŝort·o →  pantalon·et·o,  femur·pantalon·o

aŭ eble

ŝort·o →  pantalon·et·o,  femur·pantalon·o, mal·long·a pantalon·o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 19, 2010, 5:07:41 PM12/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>ᅵᅵ ŝortᅵo →ᅵ pantalonᅵetᅵo, ᅵfemurᅵpantalonᅵo

Tion mi registris. Fakte "mallonga pantalono" ne estis petita de iu. Mi mem venis al la penso, ke eble tio povas solvi la problemo pri la signifo de "pantaloneto".
Ni forgesu pri ĝi.

Amike

Renato



-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Antonio De Salvo

unread,
Dec 19, 2010, 6:21:07 PM12/19/10
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>Fakte "mallonga pantalono" ne estis petita de iu. Mi mem venis al la penso, ke eble tio povas solvi la problemo pri la signifo de "pantaloneto".
>Ni forgesu pri ĝi.

Kial forgesi? Verdire, gxi estus precize la gxusta vorto.

Antaux sesdeko da jaroj, la itala Radio (Radio Roma) elsendis poparte rakonton, tradukitan de Luigi kaj Carolina Minnaja, en kiu ludis la tiam jun(eg)aj Nicola kaj Carlo Minnaja; nu, en gxi oni parolis gxuste pri “mallonga pantalono”, do temas pri esprimo efektive uzata en la cxiutaga vivo (familio Minnaja interparolis nur en esperanto, la du filoj estas denaskaj esperantistoj).

Gxis

Antonio

 

 

renato corsetti

unread,
Dec 20, 2010, 11:32:07 AM12/20/10
to la-bona...@googlegroups.com

Antonio:

 

|   Kial forgesi? Verdire, gxi estus precize la gxusta vorto.

 

Dankon, mi remetis ĝin.

 

Amike

 

Renato

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages