paralimpiko

2 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Mar 1, 2026, 3:35:12 PM (9 hours ago) Mar 1
to la bona lingvo
Ni havas:
  • paralimpiko → kromaj olimpiaj ludoj
En Fejsbuko, iuj plendas:
  • "ĉu "kromaj olimpiaj ludoj" ne sonas iomete malaltige"
  • "Estas sufiĉe multe da tre diversaj "kromaj" ludoj por esti nomitaj laŭ unu vorto, ĉu ne?"
  • ""Paraolimpiko" kaj "kromaj olimpiaj ludoj" ne estas la sama afero. "Paraolimpiko" temas specife pri handikapitaj partoprenantoj. "Kromaj olimpiaj ludoj" estas tre ĝenerala, malklara frazo."
Mi ne trovas diskuton pri la simpligo, sed mi supozas, ke oni elektis "kroma" laŭ la greka signifo de "para" = "apuda".
Ŝajne la historia deveno estas paralimpiko = paraplegia olimpiko.
Nuntempe, kiam ĝi entenas ankaŭ aliajn tipoj de malavantaĝuloj, oni diras, ke paralimpiko = paralela olimpiko.

Sed pri ĉi tiu lasta, Jorge Camacho rimarkis:
  • "paralelajn olimpiajn ludojn organizis Sovetio kiam ĝi ne volis aŭ ne povis partopreni en la malparalelaj"
Multaj lingvoj prenas laŭsone la nomon "paralimpiko", kaj tial eble ni povas fari same. Sed iuj lingvoj preferas formon kun signifo "handikapaj olimpiaj ludoj". (Nu, nia listo malrekomendas "handikapo", sed la alternativoj -- malavantaĝo, nekapablo, difekto, invalideco -- ne facile taŭgas.)

Do mi levas proponojn por viaj vidpunktoj:
  • paralimpiko → paralimipiaj ludoj, paralelaj olimpiaj ludoj, handikapaj olimpiaj ludoj
Kion vi pensas?
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages