karol-o

9 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 28, 2012, 3:16:29 AM12/28/12
to °listo 'lbl'
Pro la nuna kristnaska tempo mi pli kaj pli ofte vidas la vorton "karolo", foje "kristnaska karolo".

Ĉu
karol-o --> krist-nask-a kant-o ?

Amike

renato

--

~~~

renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Dec 28, 2012, 5:59:13 AM12/28/12
to la-bona...@googlegroups.com

NPIV transprenis nur unu el la du signifoj de la angla « carol », de la franca « carole » kaj de la itala « carola », (cxiuj el la kunmeto de du grekaj vortoj, respondaj al « koruso » kaj  « muzikludo »), kiuj signifas :

1)      (religieca) gxojkanto, himno;

2)      Danco.

 

En la (malnov)itala, « carola » estis uzata precipe en la dua senco; ekzemple, en la “Dia komedio” de Dante: a che rispuoser tutte le carole (Dante): al tio ĉiuj dancoj ĝojrespondis (Peterlongo). En la nuntempa itala, la vorto ne plu estas uzata.

 

Se oni volas limigxi al la NPIV-a senco, tiam karolo = (religieca) gxojkanto, himno. Ne nepre (kaj ne  nur) “Kristnaska” (Christmas carol = Kristnaska karolo).

Gxis

Antonio

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 28 dicembre 2012 09:16
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) karol-o

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Anna Lowenstein

unread,
Dec 28, 2012, 7:56:42 AM12/28/12
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ĉiam tradukas la anglan vorton “carol” per “kristnaska himno”. La angla vorto kutime rilatas nur al religiaj kantoj, kaj tial mi ne konsiderus ke “Jingle bells” estas “carol”, ĉar ĝi ne havas religian enhavon. Tamen verŝajne por la celoj de La Bona Lingvo estus saĝe aldoni ankaŭ la esprimon “kristnaska kanto”.

 

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: venerdì 28 dicembre 2012 11.59
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: karol-o

Renato Corsetti

unread,
Dec 28, 2012, 4:27:14 PM12/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

  “carol” . . . “kristnaska himno”.

Antonio:


   karolo = (religieca) gxojkanto, himno. Ne nepre (kaj ne  nur) “Kristnaska” (Christmas carol = Kristnaska karolo).


Nun ŝajnas ke la malsamaj komprenoj estas pri "kristnaska" kaj "religia ĝenerale". Kiel komprenas la anglan vorton "carol" neangloj kaj neitaloj?

Amike

Renato

Nguyen Xuan Thu

unread,
Dec 28, 2012, 6:12:17 PM12/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
angla-vjetnama vortaro diras:  carol = bài hát mừng (thường vào dịp Nô-en) = festokanto (ofte okaze de Kristnasko)
Amike,
Thu

2012/12/29 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

ro-esp

unread,
Dec 28, 2012, 9:47:06 PM12/28/12
to la-bona...@googlegroups.com


Op vrijdag 28 december 2012 11:59:13 UTC+1 schreef Antonio De Salvo het volgende:

Se oni volas limigxi al la NPIV-a senco, tiam karolo = (religieca) gxojkanto, himno. Ne nepre (kaj ne  nur) “Kristnaska” (Christmas carol = Kristnaska karolo).

Mi subtenas tion, des pli cxar mi ne agnoskas rilaton inter la naskigxo de Jesuo kaj la 25-a de decembro :-)

                     gxis, Ronaldo N

mar...@melburno.org.au

unread,
Dec 30, 2012, 2:45:37 AM12/30/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:

La angla "carol" estas kanto por memorigi la naski'gon de Jezuo
Kristo; ne gravas 'cu la dato estas historie 'gusta. 'Car sendube
aliaj religioj havas similajn memorkantojn, mi nomus 'ciujn " religia
'gojkanto", inkluzive de "Jinggle Bells. Sed se ili referencas
speciale al la kristana kristnasko, mi uzus "kristnaskokanto" por
ili.
Salutojn, Marcel.

Renato Corsetti

unread,
Dec 30, 2012, 6:34:14 AM12/30/12
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Marcel!

Mi estas laŭgrade konvinkiĝanta ke "carol" en la menso de neanglalingvanoj (neniu en la mondo aŭdis pri la mezepoka uzo de la itala "carola") estas kunligata kun Kristnasko.

Mi vidis plurajn uzojn en la reto okaze de ĉi tiu Kristnasko.

amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages