ekzergo

11 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Dec 6, 2025, 11:08:06 AM12/6/25
to la bona lingvo
Propono:
  • ekzergo → (medala/monera) subskrib(ej)o
La vorto ne estas en la Tekstaro, sed havas paĝon en Vikipedio.

Leo De Cooman

unread,
Dec 6, 2025, 12:34:49 PM12/6/25
to la-bona...@googlegroups.com

La radiko "sub" en subskribejo ŝajnas al mi ne tre ĝusta. Eble "ĉirkaŭskribejo" pli taŭgas, se oni konsideras, ke oni skribas ĉirkaŭ la kapo de la reprezentito.

Amike salutas Leo


Op 6/12/2025 om 17:08 schreef noammohr:
Propono:
  • ekzergo → (medala/monera) subskrib(ej)o
La vorto ne estas en la Tekstaro, sed havas paĝon en Vikipedio.
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/2135f6e4-7724-41b4-ab26-baf51a13b17dn%40googlegroups.com.

Noam Mohr

unread,
Dec 7, 2025, 1:47:17 PM12/7/25
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu subskribo vere devas esti sube? Laŭ PIV kaj ReVo, jes. Sed mi dubas tion.

Nu, preskaŭ ĉiam oni ne povas scii, ĉu priparolata subskribo vere estas sub io. Sed jen trovataj ekzemploj.

Subskribi ĉapon
  • "Ili donacis al ni, la prizorgantoj, non, vjetnaman pajlan ĉapon. Dum la bankedo mi petis ilin skribi siajn subskribojn sur mian non." (Monato)
Subskribi libron (Tekstaro): 
  • "Profesoro Robert Phillipson prelegis pri sia libro kaj subskribis sian libron ĉe la stando post la prelego."
  • "Georges Kersaudy kaj Henri Masson estis subskribantaj siajn librojn kaj povis dialogi kun la partoprenantoj."
  • "La aŭtorino deklamis kelkajn versojn kaj al ĉiuj kunvenintoj donacis sian libreton kun la subskribo."
  • "Claude Piron partoprenis en la prezento de la dua eldono de Vojaĝo en Esperanto-lando en Fortalezo dum la 87-a Universala Kongreso, kaj tie mi subskribis lian ekzempleron de la libro."
Gastlibro (eble tamen sub io?):
  • Cent subskriboj en la gastlibro, konstatis UEA-oficisto la 30-an de novembro, kiam la roterdama oficejo denove invitis al Malferma Tago.
Cifereca subskribo:
  • Nakamoto plibonigis la dizajnon en grava maniero, uzante metodon similan al Hashcash por tempstempligi blokojn sen postulado, ke ili estu subskribitaj de fidata partio. (Vikpedio)
  • Post kreado kaj subskribo, dosiero povas esti aldonita al la blokĉeno, certigante ke ĝi ne povas esti ŝanĝita. Kun ĉifrado kaj privataj ŝlosiloj, ĉi tiuj dosieroj restas alireblaj nur por rajtigitaj individuoj, protektante la privatecon de pacientoj. (Chainup)
  • Helpo de LibreOffice havas sekcion nomitan en la Esperanta enhavo "ciferecaj subskriboj".
En "English-Esperanto Dictionary", 1906, "aprobita de D-o Zamenhof", oni vidas:
  • Attest, subskirbi.
  • Sign, subskribi.
  • Sign-manual, subskribo — aĵo.
  • Signature, subskribo.
  • Subscribe (sign), subskribi.
Ĝenerale, mi konstatas, ke oni ofte uzas la vorton subskribo en la senco de nomskribo eĉ se ne gravas la loko de la skribo.





Leo De Cooman

unread,
Dec 8, 2025, 6:55:43 AM12/8/25
to la-bona...@googlegroups.com

PIV diras (eble malkomplete): subskribo nomo skribita sube de dokumento por pruvi la aŭtorecon aŭ aprobon

En la nederlanda ni  ofte uzas alian vorton por indiki tion, kion aŭtoro ...  skribis  en libron, ... Ni uzas la vorton "tekenen" (en tiu senco; signi). Dokumenton oni plej ofte "ontertekent" (subskribas).

En PIV mi vidas sub "dediĉi"; Dediĉa surskribo. Eble preferindas, ke ni diru "Profesoro Robert Phillipson prelegis pri sia libro kaj suRskribis sian libron ..."

Tiel ni alvenis al la vortoj surskribi kaj surskribo. Laŭ PIV:

surskribi. Formale aŭ oficiale skribi sur io: super la pordo estis surskribite: Administracio.

surskribo. Tio, kio estas skribita sur io: krajonitaj surskriboj; mi petas, ke la aŭtoroj ne presigu sur la novaj eldonoj de siaj verkoj surskribon Z

Eble la nekomprenebla "ekzergo" estu "sur-skrib-ej-o"...

Amike salutas Leo


Op 7/12/2025 om 19:47 schreef Noam Mohr:

Leo De Cooman

unread,
Dec 8, 2025, 7:07:30 AM12/8/25
to la-bona...@googlegroups.com

Intertempe mi trovis en PIV 2020 (!): ekzerg/o

La spaco rezervita sur medaloj, moneroj aŭ similaĵoj, por meti surskribon.
La surskribo mem.

Amike salutas Leo


Op 8/12/2025 om 12:55 schreef 'Leo De Cooman' via la bona lingvo:

noammohr

unread,
Dec 8, 2025, 8:59:24 PM12/8/25
to la bona lingvo
Laŭ mia esploro, ekzergo estas ĉe la subo de la monero. Sed ĝi ofte estas nur dato, do ne subskribo en la senco de nomskribo. 

Eble subskrib(ej)o kaj surskrib(ej)o ambaŭ povas funkcii.

La ĉina ne havas tiun vorton, oni ŝajne diras 'surskriba areo" aŭ "la spaco je la subo" kaj simile.

ro-esp

unread,
Dec 9, 2025, 9:32:26 AM12/9/25
to la bona lingvo


Op maandag 8 december 2025 om 12:55:43 UTC+1 schreef Leo De Cooman:

PIV diras (eble malkomplete): subskribo nomo skribita sube de dokumento por pruvi la aŭtorecon aŭ aprobon


Momenton...kio se ne temas pri klare legebla nomo, sed pri persona "subskribo" , skribita tiel ke malfacilas kopii? En la Nederlanda "handtekening" (mandesegnaĵo), en la Angla "autograph".  ĉu tio estas "subskribo" aú io alia? 
 
                                          gis, Ronaldo N

Leo De Cooman

unread,
Dec 9, 2025, 2:03:17 PM12/9/25
to la-bona...@googlegroups.com

Mi neniam bezonis tiun vorton. Se mi bezonus ĝin, mi verŝajne sukcesus priskribi ĝin per kelkaj vortoj.

Eble specialistoj pri medaloj kaj moneroj bezonas ĝin.

Amike salutas Leo


Op 9/12/2025 om 02:59 schreef noammohr:

noammohr

unread,
Dec 11, 2025, 5:52:14 PM12/11/25
to la bona lingvo
> Momenton...kio se ne temas pri klare legebla nomo, sed pri persona "subskribo" , skribita tiel ke malfacilas kopii? En la Nederlanda "handtekening" (mandesegnaĵo), en la Angla "autograph".  ĉu tio estas "subskribo" aú io alia?

Ŝajne ĝi ne ĉiam estas subskribo (t.e., permana nomskribo). Do eble mia propono ne estas tiel valora.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages