Studo pri maldikigo de Esperantaj Vortaroj

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 3, 2011, 7:37:22 AM2/3/11
to listo 'klasikaj landonomoj', listo 'la bona teksto', listo 'lbl', listo 'oficialigoj', listo 'redaktantoj', listo 'tea', Youngtae MA
Tiu artikolo de la korea akademiano Ma Youg-tae estas nun legebla rete en:

http://www.bonalingvo.org/index.php/Studo_pri_maldikigo_de_Esperantaj_Vortaroj

Bonvolu informi pri ĝi en viaj medioj.

Amike

Renato

--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Anna Lowenstein

unread,
Feb 3, 2011, 11:16:57 AM2/3/11
to la-bona...@googlegroups.com, Youngtae MA
Kara s-ro Ma Young-tae,

Mi volas gratuli vin pro via tre interesa artikolo, kiun mi ĵus rapide tralegis. Mi estis trafita de via komparo inter Esperanto kaj Globish, precipe pro via informo, ke 75% de ĉiuj disertacioj tra la mondo estas verkitaj en Globish, t.e. per simpligita angla. (Sed supozeble tiu cifero 75% inkluzivas ankaŭ tiujn verkitajn per ordinara angla, ĉu ne?)

Ŝajnas al mi, ke vi nun donis al ni la plej gravan argumenton kontraŭ la konstanta kreskigado de la Esperanta vorprovizo. Kvankam ni esperantistoj preferas ne vidi tion, estas bedaŭrinda fakto, ke la angla (aŭ diversaj simpligitaj variaĵoj de la angla) estas jam vaste uzata tra la mondo, ankaŭ ekzemple por verki universitatajn disertaciojn. Kiel ni povos konvinki homojn lerni Esperanton kiam la angla objektive estas pli utila? La ĉefa avantaĝo, kiun Esperanto povas proponi super la angla, estas ĝia facileco. Tiu facileco troviĝas ne nur en la gramatiko kaj la skribsistemo, sed ankaŭ en la vortprovizo, t.e. en la klasika sistemo de vortfarado per kunmetaĵoj kaj sufiksoj.

Dum Esperanto libere prenadas novajn radikojn el la eŭropaj lingvoj, ignorante ĉiujn iamajn regulojn pri vortfarado, restas neniu kialo por studi ĝin anstataŭ la angla. La konstanta aldono de novaj radikoj subfosas la ĉefan avantaĝon de Esperanto kompare kun aliaj lingvoj.

Kore,
Anna


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 3 febbraio 2011 13.37
A: listo 'klasikaj landonomoj'; listo 'la bona teksto'; listo 'lbl'; listo 'oficialigoj'; listo 'redaktantoj'; listo 'tea'
Cc: 'Youngtae MA'
Oggetto: (la bona lingvo) Studo pri maldikigo de Esperantaj Vortaroj

http://www.bonalingvo.org/index.php/Studo_pri_maldikigo_de_Esperantaj_Vortaroj

Amike

Renato

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages