kara vilhelmo, mi prenis iom da tagoj por rigardi ĉiujn viajn rimarkojn.
laŭ mi, se ni volas fari la libron nun ekzistas la jenaj eblecoj:
A - vi presas la libron, kiel ĝi estas nun en la retejo kaj poste vi proponas la unuopajn ŝanĝojn en la listo kaj ni diskutos pri ili unuope
B - vi ŝanĝas la tekston laŭ via plej bona imago kaj post la apero de la libro mi komparos ĝin kun la retejo kaj diskutigos pri la unuopaj malsamaĵoj.
por mi ambaŭ solvoj taŭgas, ĉar mi vidis ke viaj proponoj estas ĝenerale akcepteblaj [kvankam mi ne komprenis la problemojn ĉe la nur flave markitaj vortoj].
certe ni bezonus monatojn por diskuti pri viaj proponoj kaj intertempe Nom proponos alaijn vortojn, ktp. do, decidu vi. mi aprobas ĉion, kion vi faraos jam nun.
amike
renato