palatal-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 1, 2009, 2:32:51 PM12/1/09
to °listo 'la bona lingvo'
palatal-o --> palat-ost-o; palat-son-o (laŭ la kunteksto)

kion vi pensas?

renato

José Antonio Vergara

unread,
Dec 1, 2009, 2:45:33 PM12/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
palatal-o --> palat-ost-o; palat-son-o (laŭ la kunteksto)
 
 
mi subtenas tion.
 
Estas multaj etimologie duoblaj paroj kun la pseudosufikso -al, tute malkongruaj al la vortkonstrua sistemo de la lingvo, sed sklave prenitaj kaj daure prenataj el la europaj lingvoj, char en la latinidaj lingvoj oni konstruas adjektivojn per tiu -al (la lasta "globala", dum jam ekzistas "globo").
 
Karolo Pich klopodis sistemigi tion, sed sensukcese, per analogio al la sufikso -ul kiu kreas o-vorton el a-vorto. Mi ne certas, sed Pich pensis -al esti sufikso por adjektivigi o-vorton, sed lia difino estis tro svaga.
 
Mi ja subtenus forigon de la -al-balastajhoj, anstatueblaj au per derivoj kiel la supra ekzemplo provizita de Renato, au per novaj radikoj el neeuropaj lingvoj. 
 
Jose' Antonio Vergara
 
 

José Antonio Vergara

unread,
Dec 1, 2009, 2:49:13 PM12/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
pardonon, la chi-subaj estas tute Esperantaj vortkunmetoj, ne "derivoj" :

Renato Corsetti

unread,
Dec 1, 2009, 4:07:55 PM12/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Jose' Antonio! Mi registris tiun linion.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Dec 1, 2009, 4:47:31 PM12/1/09
to la-bona...@googlegroups.com

2009/12/1 José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>

palatal-o --> palat-ost-o; palat-son-o (laŭ la kunteksto)
 
     Mi ne povas nun serchi miajn notojn tiutemajn.
     En la nuna momento "palat/ost/o" shajnas al mi bona ;  mi ne scias, chu "ost/o palat/a" au
"ost/o de l' palat/o" ne estus egale bona (ni ne forgesu, ke en tiaj okazoj nur la preferindan ni enmetu en nian tabelon).
     Anstatau : "palat/son/o" mi rekomendas : "son/o palat/a", char la sono ne estas de la palato, sed nur karakterizata per proksimigo de la lango al tiu. Krome, oni malpli ofte parolas pri sono palata, ol pri konsonanto, respektive vokalo tia ;  nu, serio "{ konsonant/, vokal/, son/}o palat/a" estas kelkakiale pli bona, ol
serio "palat/{konsonant/,vokal/,son/}o"
. Ofte gravas kontrauigo inter la palato malmola kaj la mola.

 Estas multaj etimologie duoblaj paroj kun la pseudosufikso -al, tute malkongruaj al la vortkonstrua sistemo de la lingvo, sed sklave prenitaj kaj daure prenataj el la europaj lingvoj, char en la latinidaj lingvoj oni konstruas adjektivojn per tiu -al (la lasta "globala", dum jam ekzistas "globo").
 
Karolo Pich klopodis sistemigi tion, sed sensukcese, per analogio al la sufikso -ul kiu kreas o-vorton el a-vorto. Mi ne certas, sed Pich pensis -al esti sufikso por adjektivigi o-vorton, sed lia difino estis tro svaga.
 
Mi ja subtenus forigon de la -al-balastajhoj, anstataueblaj au per derivajhoj kiel la supra ekzemplo provizita de Renato, au per novaj radikoj el neeuropaj lingvoj.
     Tian forigadon ankau mi (Francisko) subtenas, tamen ne senescepte : "banal/a", "egal/a",  "gheneral/a" kaj iom da pliaj devas resti.
     Kiel vi jam scias, mi ne konsentas, ke novajn radikojn oni cherpadu prefere el ne-Europaj lingvoj.


--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Renato Corsetti

unread,
Dec 1, 2009, 4:53:11 PM12/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:


Anstatau : "palat/son/o" mi rekomendas : "son/o palat/a"
Mi ŝanĝis tiusence.

Kiel vi jam scias, mi ne konsentas, ke novajn radikojn oni cherpadu prefere el ne-Europaj lingvoj.
Tion mi ne konstatis ĝis nun, sed nun komprenas. Kial?

Renato


José Antonio Vergara

unread,
Dec 1, 2009, 5:05:32 PM12/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko :
     Tian forigadon ankau mi (Francisko) subtenas, tamen ne senescepte : "banal/a", "egal/a",  "gheneral/a" kaj iom da pliaj devas resti.
 
 
 
kompreneble !
 
mi nur parolis pri tiuj nekonvenaj, ghenaj etimologie duoblaj paroj : universo/universala, kaj multaj aliaj kiun nun mi ne memoras
 
     Kiel vi jam scias, mi ne konsentas, ke novajn radikojn oni cherpadu prefere el ne-Europaj lingvoj.
 
Lau mi necesas igi Esperanton vere tutmondeca, sed tute NE lau iu nova reformisma sekteca frenezajho, sed lau trankvila raciigo de la vortprovizo, kun la nemalhavebla helpo de la heroaj neeuroplingvaj esperantistoj, kiuj malgrau la hontindaj, mizeraj malkongruajhoj tamen restas fidelaj al la beleco de la lingvo kaj ghia ideo.
 
Jose' Antonio
 
 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages