iskiat-o

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 15, 2009, 12:00:52 PM11/15/09
to °listo 'la bona lingvo'
Mi ne scias, ĉu mi suferas pli pro iskia doloro aŭ pro PIV kiu presentas multjan radikojn en ĉi tiu kampo.

Mi proponus:

iskiat-o --> iski-a nerv-o
iskiatalgi-o --> iski-a nerv-o-dolor-o
iskiatik-o --> iski-a nervo, iski-a nerv-o-dolor-o (laŭ la kunteskto)

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Nov 16, 2009, 5:33:00 PM11/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/11/15 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Mi ne scias, ĉu mi suferas pli pro iskia doloro aŭ pro PIV kiu presentas multjan radikojn en ĉi tiu kampo.

Mi proponus:

iskiat-o --> iski-a nerv-o
iskiatalgi-o --> iski-a nerv-o-dolor-o
     La doloro ne estas de la iskio, sed de la nervo. Utilus korekti al : "→ iski·a·nerv·a dolor·o" au al : "→ dolor·o iski·a·nerv·a". Mi preferus la duan, sed necesas pri tio (nome pri postmeto au antaumeto de la terminofara adjektivo) unueco tra la tuta tabelo. Oni povus pledi por "iski·o·nerv·a" ;  mi ne plene certas, chu mia prefero al "iski·a·nerv·a" estas prava.
iskiatik-o --> iski-a nervo, iski-a nerv-o-dolor-o (laŭ la kunteskto)

     Aparte ni devas pripensi pri la konsonanto post la so. La greka vorto estas "iskhion", kun la litero khi, al kiu normale respondas en Esperanto la litero hho (chapelita ho). Mi ne vidas, kial oni ne havu "iskhi/o"-n prefere al "iski/o".

     Bele estus, se ni povus la radikon tute ne havi. Efektive,
"iskhion" signifas "kokso" au "koksosto". Tial eble sufichus diri "koks/ost/" anstatau "isk(h)i/". Tamen, por la nunaj anatomiistoj, "iskio" estas nur unu peco de la koksosto, kiun oni ankau nomas "pelv(ost)o" (lau mia opinio devas enesti "ost/" --- se la vorton oni volos havi kaj apliki al la osto, pri kio ni devos interkonsilighi sub la litero P), kaj kiu konsistas el kelkaj kunigitaj ostoj. Devas esti eble aparte nomi chiun el la pecoj (kaj chiun el ties partoj ial foje distingindaj). Indus esplori, chu por tio oni bezonas apartajn radikojn, au chu povas sufichi kunmetajhoj au duvortajhoj, eble kelkvortajhoj.

     Mi opinias, ke ni povus portempe enmeti paragrafojn lau la proponoj de Renato (tamen kun tiuj korektoj, kiujn mi proponis), kvankam ni konscius, ke nian radikon "iskhi/" ni eble iam poste povos forigi.

--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]
r
NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Renato Corsetti

unread,
Nov 18, 2009, 10:45:50 AM11/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Nur Francisko reagis pri iskio. Iom sekvante lin mi enmetis la jenajn liniojn:

iskio

iski·o ~ isĥi·o, pelv·ost·o
iskiato
iskiat·o → isĥi·a/pelv·ost·a nerv·o
iskiatalgio
iskiatalgi·o → isĥi·a/pelv·ost·a nerv·o·dolor·o
iskiatiko
iskiatik·o → isĥi·a nerv·o, isĥi·a nerv·o·dolor·o (laŭ la kunteskto)
Amike

Certe, kiam ni scios la japanan, ĉinan kaj vjetnaman ekvivalenton ni povos ŝanĝi ilin.

Renato

Masako TAHIRA

unread,
Nov 19, 2009, 10:10:46 PM11/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/11/19 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
Laux la japana iskio estas sidosto.

Masakato

Renato Corsetti

unread,
Nov 20, 2009, 3:34:58 AM11/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Masako:
Laux  la japana iskio estas sidosto.
Tio ŝajnas al mi pli bona ol nia "pelv-osto". Kion diras la aliaj?

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Nov 20, 2009, 4:08:17 AM11/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Tre bone! Fakte, la pelvo konsistas el pluraj ostoj, lau' la aldonita bildo, kaj la iskioj estas g'uste tiuj, sur kiuj oni sidas.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Masako TAHIRA
Inviato: venerdì 20 novembre 2009 4.11
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: iskiat-o
Pelvis.jpg

Renato Corsetti

unread,
Nov 20, 2009, 4:26:21 AM11/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> la pelvo konsistas el pluraj ostoj, lau' la aldonita bildo, kaj la iskioj estas g'uste tiuj, sur kiuj oni sidas.
>
Do, se ankaŭ la ostobildoj pravigas la japanojn, ne plu estas kailo por
heziti, kaj ni povas eĉ rezigni pri komparo kun la suoma.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Nov 20, 2009, 2:12:31 PM11/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
>> Masako:
Laux  la japana iskio estas sidosto.
> Tio ŝajnas al mi pli bona ol nia "pelv-osto". Kion diras la aliaj?

Sidosto ŝajnas al mi pli komprenebla ol pelvosto.
 
Amike salutas
Leo

Fra Simo

unread,
Nov 21, 2009, 2:52:51 PM11/21/09
to la-bona...@googlegroups.com

2009/11/20 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>

     La Fundamenta vorto "pelv/o" estas tre bona vorto. GHi nomas  ne tre profundajn porteblajn ujojn (preterpase ni atentu, ke ghi estus bona traduko por la PIV-lingva "bovl/o", t. e. de la angla "bowl" au la franca "bol", pri kiuj antau kelkaj semajnoj ni kune iom cerbumis, se oni venus al konkludo, ke "tas/eg/o" ne sufichas au estas malpli tauga ;  iuj ja ghin uzas kun tiu signifo).  CHu estas bone transpreni en Esperanton tiun metaforon, per kiu oni per tiu sama vorto nomas ankau la tuton de tiuj ostoj kunligitaj, al kiuj ligighas la femuroj kaj la spino, pri tio mi ne havas firman propran opinion.

     En u
nu antaua mesagho mi uzis (eble malprave) "koks/ost/o"-n por tiu sama signifo, memorigante, ke iuj diras "pelv/ost/o" (pli multaj diras simple "pelv/o", sed demando estas, chu "pelv/o", se ghi estu uzata kiel anatomia termino, nomu la korpoparton au ties osto(j)n ;  nu, en tiu supozo, estas pli klare havi vortoparon "pelv/o" kaj "pelv/ost/o" ol vortoparon "pelv/o" (nomanta la osto(j)n) kaj "pelv/ajh/o"). Hodiau mi konstatis, ke en la ReVo ( s. v. "pubo", tie sub "pubosto")oni ja uzas "koks/ost/o"-n kun tiu signifo. Sed oni povus preferi, ke "koks/ost/o" nomu chiu el tiuj du ostaj elstarajhoj, kiuj formas la koksojn, alivorte la "iliojn", kaj "sid/ost/o" chiun el tiuj du elstarajhoj, sur kiuj oni sidas, alivorte la "ishhiojn".
Tiam eble estus oportune havi "pelv/ost/o"-n por nomi la tuton konsistantan el tiuj kvar (kaj la "pub/ost/o", se tiu efektive estu rigardata kiel aparta osto).
 
     Por saghe pridecidi, ni devus antaue havi plenan tabelon de la nomotajhoj kaj (malpli grave, taen utile) plenan tabelon de la ghis nun uzitaj vortoj au duvortajhoj au kelkvortajhoj, kun chi ties difinoj.
 
     Se mi nepre devus tuj decidighi, mi proponus "koks/ost/o/j"-n kaj "sid/ost/o/j"-n por la respektivaj partoj, kaj (iom malvolonte !) "pelv/ost/o"-n por la tuto.
--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

Leo De Cooman

unread,
Nov 21, 2009, 3:21:36 PM11/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko skribis:
>  Se mi nepre devus tuj decidighi, mi proponus "koks/ost/o/j"-n kaj "sid/ost/o/j"-n por la respektivaj partoj, kaj (iom malvolonte !) "pelv/ost/o"-n por la tuto.
Bone por mi.
Fakte temis pri iskiato. Anatomisto devus klarigi al ni, kie tiu nervo(fasko) precize troviĝas.
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2009, 3:50:57 PM11/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:


Por saghe pridecidi, ni devus antaue havi plenan tabelon de la nomotajhoj kaj (malpli grave, taen utile) plenan tabelon de la ghis nun uzitaj vortoj au duvortajhoj au kelkvortajhoj, kun chi ties difinoj.
Mi estus tute ĝoja se inter vi kaj anna, kiu prezentis desegnon de ĉiuj tiuj ostoj, farus koheran tabelon, kiun ni povas aldoni kile klarigon al tiuj terminoj.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Nov 22, 2009, 3:10:39 PM11/22/09
to la-bona...@googlegroups.com

Mi sendas denove la ilustraj’on de la pelvo kun la anglaj terminoj. Kiel vi vidas, en la angla oni uzas latinajn nomojn por tiuj ostoj.

Ni j’us lernis, ke japanoj uzas pli “travideblajn” kunmetaj’ojn, almenau’ por la iskioj. Mi proponas, ke estus pli utile demandi japanon, kiel oni nomas tiujn ostojn en la japana. C’u ankau’ germanoj uzas kunmetaj’ojn surbaze de germanaj radikoj, au’ c’u ankau’ ili uzas latinajn terminojn?

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 21 novembre 2009 21.51
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) iskiat-o

Pelvis.jpg

Renato Corsetti

unread,
Nov 22, 2009, 5:01:43 PM11/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Mi proponas, ke estus pli utile demandi japanon, kiel oni nomas tiujn ostojn en la japana.

Kaj ankaŭ koreon, ĉinon kaj vjetnamon.

Dankon!

Amike

Renato


LEE Jung-kee

unread,
Nov 22, 2009, 5:31:15 PM11/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Koree 'iskiat-o' estas 'maldekstra ostnervo-doloro' .
 
                                          LEE Jung-kee el Koreio

2009/11/23 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>


Amike

Renato



(02)777-5881. 010-3340-5936 / Skype ID : leejungkee
La 6-a Azia kongreso de Esperanto en Mongolio : www.mongolio.info
Seula Esperanto-Kulturcentro : www.esperanto.co.kr
http://groups.yahoo.com/group/azio //groups.google.com/group/azio
Prez. de KAEM (Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA).

大川純平

unread,
Nov 22, 2009, 6:21:02 PM11/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:

Ni j’us lernis, ke japanoj uzas pli “travideblajn” kunmetaj’ojn,
almenau’ por la iskioj. Mi proponas, ke estus pli utile demandi japanon,
kiel oni nomas tiujn ostojn en la japana.

"Kocuban" en la japana kun du cxinaj signoj kiuj signifas "osto" kaj
"disko".

Amike

Gxumpe

大川純平

unread,
Nov 22, 2009, 7:51:53 PM11/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Pardonu, "osto-disko" en la japana estas pelvo.

kaj:

ilium "intesto-osto"
iliac crest "intesto-osta egxo(malfacila signo)"
sacrum "ermito(?) osto"
sacroiliac joint "ermito-intesto-osta junto"
ischial spine "sido-osto-dorno"
pubis "honto-osto"
obturator foramen "fermado-truo"
ishium "sido-osto"
symphysis pubis "honto-osto-kombinajxo"
acetabulum "vasto-osto-pelvo"
coccyx "vosto-osto"

Kore
Gxumpe

----- Original Message -----
From: "Anna Lowenstein" <anna.lo...@esperanto.org>
To: <la-bona...@googlegroups.com>
Sent: Monday, November 23, 2009 5:10 AM
Subject: R: (la bona lingvo) iskiat-o


Mi sendas denove la ilustraj’on de la pelvo kun la anglaj terminoj. Kiel vi
vidas, en la angla oni uzas latinajn nomojn por tiuj ostoj.

Ni j’us lernis, ke japanoj uzas pli “travideblajn” kunmetaj’ojn, almenau’
por la iskioj. Mi proponas, ke estus pli utile demandi japanon, kiel oni

大川純平

unread,
Nov 22, 2009, 8:21:14 PM11/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi devas korekti:

acetabulum "vasta-osto-pelvo"

kaj mi eble devis skribi "sid-" anstataux "sido-":

ishium "sid-osto"
ischial spine "sid-osto-dorno"

Pardonon!

Gxumpe

Leo De Cooman

unread,
Nov 23, 2009, 8:17:03 AM11/23/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti skribis:


> Kaj ankaŭ koreon, ĉinon kaj vjetnamon.

Mi rigardis, kiel oni diras nederlande:
(La sama bildo troviĝas ĉe la Esperanta kaj la nederlanda versioj en
Vikipedio. Jen la numeroj el tiu bildo kun nederlandaj nomoj kun eblaj
tradukoj:)

1. "heiligbeen" sakrosto, sakro
2. "darmbeen" "instesta osto" (?)
3. "zitbeen" sidosto
4. "schaambeen" pubosto

Amike salutas
Leo

Anna Lowenstein

unread,
Nov 23, 2009, 10:39:18 AM11/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Estas interese, ke en la nederlanda pluraj el la konceptoj ŝajnas preskaŭ samaj kiel en la japana, precipe "sidosto", ankaŭ eventuale "intesta osto", kaj ankaŭ "hont-osto", ĉu ne? Sed fakte mi ja uzas la vorton "pubo" por tiu parto de la korpo, do mi ne havus problemon pri "pub-osto".
Kore,
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: lunedì 23 novembre 2009 14.17
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: iskiat-o

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2009, 12:13:01 PM11/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
LEE:
Koree 'iskiat-o' estas 'maldekstra ostnervo-doloro' .
Dankon, Lee! Ĉu "maldekstra osto" estas nia "iskio/isĥio/sid-osto"?

Kial maldekstra?

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2009, 12:19:15 PM11/23/09
to la-bona...@googlegroups.com, Ermigi RODARI
Dankegon, Ĝumpe! Vi montris kiel Esperanto povus ankoraŭ gajni el aziaj lingvoj, se ĝi volus.

Cetere, Leo, mi demandas min kial nederlandanoj kaj japanoj konsentas pri pluraj el ĉi tiuj ostoj.

Mi provis resumi la tuton en http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Provo_pri_terminareto_pri_ostoj.

Kompletigoj bonvenaj. Antonio certe povas trovi la latinajn nomojn, kie ili ne estas egalaj al la anglaj.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Nov 23, 2009, 1:35:51 PM11/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:

> Estas interese, ke en la nederlanda pluraj el la konceptoj ŝajnas
preskaŭ samaj kiel en la japana, precipe "sidosto", ankaŭ eventuale
"intesta osto", kaj ankaŭ "hont-osto", ĉu ne? Sed fakte mi ja uzas la
vorton "pubo" por tiu parto de la korpo, do mi ne havus problemon pri
"pub-osto".

Ankaŭ PIV proponas "pubosto"n kiel sininimon por "pubio"

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2009, 1:43:09 PM11/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Ankaŭ PIV proponas "pubosto"n kiel sininimon por "pubio"
Pubio evidente io, kio loĝas en Francio kaj interesiĝas pri filozofio.

Mi proponus tuj:

pubi-o --> pub-ost-o

pubiotomi-o --> tranĉ-o de la pub-ost-o

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Nov 23, 2009, 3:02:18 PM11/23/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato skribis:


> Cetere, Leo, mi demandas min kial nederlandanoj kaj japanoj konsentas
pri pluraj el ĉi tiuj ostoj.

Ne nur la nederlandanoj, ankaŭ la flandroj. Mi ĵus rigardis la germanan
vikipedion: ankaŭ la germanoj havas similajn esprimojn.

Amike salutas
Leo

Antonio De Salvo

unread,
Nov 23, 2009, 3:09:49 PM11/23/09
to la-bona...@googlegroups.com

Mi deiris el la listo prizorgita de Renato, por trovi la formojn en la lingvoj latina, angla, itala, kaj en esperanto laux tri fontoj (PIV, cxina kvinlingva terminaro pri anatomio, japana medicina vortaro).

Mi transskribas la rezultojn, por plua esplorado.

Gxis

Antonio

 

 

1 latina

2 angla

3 itala

4 PIV

5 Nomina anatomica (cxina)

6 Yamazoe (japana)

 

1 crista iliaca

2 iliac crest

3 cresta iliaca

4 ilia kresto

5 iliaka kresto

6 iliaka kresto; iliumosta kresto

 

1 os ilium; os ilii

2 ilium bone

3 ilio

4 ilio

5 iliako

6 iliako; iliumosto

 

1 articulatio sacroiliaca

2 sacroiliac articulation; sacroiliac joint

3 articolazione sacroiliaca

4 sakroilia artiko

5 sakro-iliaka artiko

6 sakroiliaka artiko; sakroiliumosta artiko

 

1 sacrum

2 sacred bone

3 osso sacro; sacro

4 sakro

5 sakro

6 sakro; sakra osto

 

1 spina ischiadica; spina ischialis

2 ischial spine; ischiadic spine; ischiatic spine; spine of the ischium

3 spina ischiatica

4 iskia spino

5 iskia dorno

6 iskia spino

 

1 pubis

2 pubis

3 pube

4 pubio; pubosto

5 pubio

6 pubo; pubosto

 

1 foramen obturatum; forame obturatorium

2 obturator foramen

3 foro otturatorio; forame otturatorio

4 obtura truo (cxe la koksosto)

5 obtura forameno

6 obtura forameno (de koksosto)

 

1 ischium; os ischii

2 ischium

3 ischio

4 iskio

5 iskio

6 iskio

 

1 symphysis pubis

2 pubic symphysis

3 sinfisi pubica

4 pubia simfizo

5 pubia simfizo

6 puba simfizo; pubosta simfizo

 

1 acetabulum

2 acetabulum; cotyle; cotyloid cavity

3 acetabolo

4 acetabulo; koksosta kavajxo

5 acetabulo

6 acetabulo

 

1 coccyx; os coccygis

2 coccyx

3 coccige

4 kokcigo

5 kokcigo

6 kokcigo

 

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2009, 3:42:13 PM11/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
ankaŭ la germanoj havas similajn esprimojn.
Jen tra kiu kanalo ili venis al Japanujo en la 19-a jarcento. Sed, se tiel estas, la internacieco de la angla esprimoj estas nur lastatempa fenomeno.

Amike

renato


Marcos Cramer

unread,
Nov 23, 2009, 3:59:39 PM11/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:


> > > Cetere, Leo, mi demandas min kial nederlandanoj kaj japanoj
> > > konsentas pri pluraj el ĉi tiuj ostoj.

>
> Leo:
> > ankaŭ la germanoj havas similajn esprimojn.
> Jen tra kiu kanalo ili venis al Japanujo en la 19-a jarcento.

Mi opinias pli verŝajna ke ili eniris la japanan rekte de la nederlanda. La germanlingva Vikipedio skribas en la artikolo pri la japana lingvo: "Ĝis la 19-a jarcento la la interŝanĝo kun la Okcidento okazis pere de la nederlanda lingvo, kio ankaŭ havis lingvajn efikojn."

Ja la nederlandoj daŭre havis komercan reprezentejon en Japanujo, dum ĉiuj aliaj eŭropanoj estis elpelitaj el Japanujo por la daŭro de pli ol 200 jaroj (meze de la 17-a ĝis meze de la 19-a jarcento).

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2009, 4:36:24 PM11/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Mi opinias pli verŝajna ke ili eniris la japanan rekte de la nederlanda.
Tre verŝajne estas tiel. Mi simnple pensis pri la amaseto da japanoj, kiuj studis en Germanujo, kiam la imperiestro decidis malfermi la landon.

Renato


Ronald Schindler

unread,
Nov 23, 2009, 5:08:22 PM11/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Cetere, Leo, mi demandas min kial nederlandanoj kaj japanoj konsentas
pri pluraj el ĉi tiuj ostoj.

Leo skribis:


Ne nur la nederlandanoj, ankaŭ la flandroj. Mi ĵus rigardis la germanan
vikipedion: ankaŭ la germanoj havas similajn esprimojn.

Tion mi nur povas substreki.

Ronaldo S.

LEE Jung-kee

unread,
Nov 23, 2009, 6:41:05 PM11/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
LEE respondas.
 
Pardonon!
Mi miskomprenis cxinan ideogramon.
En korea lingvo ' sido' kaj 'maldekstro' estas samaj ideogramoj, tial mi eraris.
Kiel en Japanio, en Koreio oni diras ke, 'iskio' estas 'sid-osto'.
 
                                    Sincere via, LEE Jung-kee
2009/11/24 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>


Amike

Renato



Renato Corsetti

unread,
Nov 24, 2009, 5:39:08 AM11/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Lee:
En korea lingvo ' sido' kaj 'maldekstro' estas samaj ideogramoj, tial mi eraris.
Kiel en Japanio, en Koreio oni diras ke, 'iskio' estas 'sid-osto'.
Dankon! vi trovas tion jam registrita en http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Provo_pri_terminareto_pri_ostoj.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Nov 24, 2009, 6:15:38 AM11/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Mi deiris el la listo prizorgita de Renato, por trovi la formojn en la lingvoj latina, angla, itala, kaj en esperanto laux tri fontoj (PIV, cxina kvinlingva terminaro pri anatomio, japana medicina vortaro).

Kara Antonio, vi faris laboregon! Nun mi laŭgrade (po unu vorto tage) provos kopii la aferon kun la necesaj komputilaj adaptoj. Bonvolu vidi la unuan vorton en http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Provo_pri_terminareto_pri_ostoj .

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Nov 24, 2009, 11:42:57 AM11/24/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato skribis:


> Kara Antonio, vi faris laboregon! Nun mi laŭgrade (po unu vorto tage)
provos kopii la aferon kun la necesaj komputilaj adaptoj.

Similan labor(eg)on helpas fari la programo, kiun konstruis s-ro Van
Wilgen, pri kiu mi raportis en "meblo de Kabe".

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 24, 2009, 1:09:24 PM11/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Similan labor(eg)on helpas fari la programo, kiun konstruis s-ro Van 
Wilgen, pri kiu mi raportis en "meblo de Kabe".
Eble tio estas tro malfacila por mi.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Nov 26, 2009, 7:40:28 AM11/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Konstatante, ke lachi-subajho restis nes-sendita, mi nun ghin sendas (sen la dezirinda atenta relego !)
 
     Neniu incitighu, ke, kvankam nur malofte mi kapablas interveni, okazas, ke mi tion faras iom precizeme, per tio malsimpligante la taskon de la finskribanto de niaj paragrafoj.

 
2009/11/18 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
Nur Francisko reagis pri iskio. Iom sekvante lin mi enmetis la jenajn liniojn:

iskio

iski·o ~ isĥi·o, pelv·ost·o
     La simbolo "~" lasas la legantojn senhelpaj. Devas esti "→".
     Same senhelpaj ilin lasas la senklariga proponado de du tradukajhoj. Ni devas elekti la unuan au la duan, au sciigi pri diferenco inter tiuj.

     Mi iom bedauras, ke mi menciis la vortonjn "pelv/o" (kiel anatomian terminon) kaj "pelv/ost/o"
 
iskiato
iskiat·o → isĥi·a/pelv·ost·a nerv·o
     Sama atentigo (chi tie kaj pli malsupre) !  kun aldono, ke la signo "/"  ekzistas en la skribera sistemo de Esperanto nur kiel unu el la eblaj formoj de la streketo intervortera (kiun en nia tabelo ni skribas per "·").
 
iskiatalgio
iskiatalgi·o → isĥi·a/pelv·ost·a nerv·o·dolor·o
iskiatiko
iskiatik·o → isĥi·a nerv·o, isĥi·a nerv·o·dolor·o (laŭ la kunteskto)
Amike

Certe, kiam ni scios la japanan, ĉinan kaj vjetnaman ekvivalenton ni povos ŝanĝi ilin.



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !
 

Renato Corsetti

unread,
Nov 26, 2009, 1:49:10 PM11/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

iskio

iski·o ~ isĥi·o, pelv·ost·o
     La simbolo "~" lasas la legantojn senhelpaj. Devas esti "→".
Se aliaj konsentas, por mi tio estas en ordo.

Nun la linio tamen estas:

iski·o ~ isĥi·o, sid·ost·o

Mi kredas, ke estas efektive malfacile je la nuna momento decidi pri unu aŭ pri la alia. Bonvolu rigardi la ĝisdatigitan terminon "ischium" en http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Provo_pri_terminareto_pri_ostoj .

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages