La unua preta estas sinteno, dum la dua estas stato
Por angloj: prepared/ready, NL-e:bereid/klaar, gereed, DE-e:bereit/
fertig [bonvolu ne detemigi per asertoj ke unu foje jes havas la
signifon de la alia]
gxis, Ronaldo
Se en difinita lingvo estas tri vortoj por "tablo" depende de la alteco
de la tabloj, mi kredas ke Esperanto devus havi nur unu vorton kaj en
okazo de bezono aldoni adjektivon.
Amike
Renato
Krom pri la tajperaroj, mi samopinias kun Renato. Krome, en la lingvoj
cititaj de Ronaldo la signifoj ne estas tiel nete distingataj, kiel Ronaldo
pretendas. Mi supozas, ekzemple, ke la angla "ready" povas indiki cxu
sintenon, cxu staton. Se mi diras, ke "N.N. estas preta akcepti reelekton",
ne gravas, cxu temas pri sinteno (emo) aux prepariteco. Se gravas distingi,
ni ja povas, per "ema", "preparita", "konsenta" ... Kiel diras Renato:
> kaj en okazo de bezono aldoni adjektivon.
(Aux varii la vort-uzon.)
Otto