preceden-to/-co

4 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Dec 24, 2011, 4:26:47 AM12/24/11
to ED-LBLdiskutlisto
Neniu el la cititaj radikoj estas citataj en la bonlingva vortaro.
Ili estas ambaŭ cititaj en PIV, kaj temas pri grava signifo.

- Ĉu oficialigi almenaŭ unu el ili?
- aŭ estas ebleco esprimi la signifon per ssv?

Bondezirante
bonajn jarfinajn festotagojn,
kaj sanon, kune kun ĉia bono, dum la venonta jaro
J-K Rinaldo

Vastalto

unread,
Dec 24, 2011, 4:58:55 AM12/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
Cxu temas pri "antauxekzemplo"?

Vastalto

"J-K Rinaldo el Padova.IT.EU" <espera...@libero.it> skribis:

J-K Rinaldo

unread,
Dec 24, 2011, 7:42:37 AM12/24/11
to la bona lingvo
La radiko havas sinoniman novvorton "antecedentoj", kies signifo PIV
klarigas per
- "tuto de la antaŭa konduto de persono; ies pasinta vivhistio" en
juraj aferoj,
- "tuto de la antaŭaj afekcoj de iu malsanulo", en medicinaj aferoj.
Tamen la vorton plej ofte oni renkontas en frazoj kun la vorto
¨senprecedenca¨ kaj kun signifoj ofte nek jurajn nek medicinaj,
Jen ekzemplo: senprecedenca skandalo, senprecedenca krimo.
J-K

On 24 Dic, 10:58, Vastalto <vasta...@gmail.com> wrote:
> Cxu temas pri "antauxekzemplo"?
>
> Vastalto
>
> "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU" <esperanto...@libero.it> skribis:

Marcos Cramer

unread,
Dec 27, 2011, 1:02:49 PM12/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mia impreso "precedenco" estas la kutima vorto; mi ne memoras esti aŭdinta aŭ leginta "precedento". Serĉo en la Tekstaro de Esperanto konfirmis mian senton: Tie estas 27 trafoj el kvin malsamaj verkoj por "precedenc/", sed nur tri trafoj el du malsamaj verkoj por "precedent/". Do laŭ mi ni havu la jenan linion:

precedent·o → precedenc·o

Aldone ni povus diskuti pri oficialigindeco de "precedenco" en la listo oficialigindaj radikoj. Sed eble ni unue iomete atendu, ĉu venas iu bona propono por anstataŭigi ambaŭ formojn de la radiko per iu kunmetaĵo (mi tamen mem ne sukcesis elpensi kontentigan kunmetaĵon).

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Dec 27, 2011, 1:38:48 PM12/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
Laŭ mia impreso "precedenco" estas la kutima vorto
Ankaŭ laŭ mi. Bedaurinde mia PIV (mi ne scias pri la lasta) preferas la malan solvon.
precedent·o → precedenc·o
Mi volonte registrus ĝin tuj. Vastalto, tamen, sugestis "antaŭekzemplo". Ĉu estas aliaj sugestoj? Thu, kiel oni diras en la vjetnama?

Amike

Renato


-- 
---
Renato Corsetti
Via del Castello, 1, 00036 Palestrina, Italujo
ren...@esperanto.org

Anna Lowenstein

unread,
Dec 27, 2011, 2:01:39 PM12/27/11
to la-bona...@googlegroups.com

Renato ne scias pri la lasta eldono de PIV, ĉar mi havas ĝin en mia laborĉambro. La nova eldono rekomendas “precendenco”, kiu estas ankaŭ Zamenhofa.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 27 dicembre 2011 19.39
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) preceden-to/-co

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Luis Ignacio Raudón Uribe

unread,
Dec 27, 2011, 6:16:32 PM12/27/11
to la bona lingvo
Mi sugestas "antaŭaĵo(j)".
Amike.
Luis Raudón.

Renato Corsetti

unread,
Jan 4, 2012, 6:09:41 PM1/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Lastatempe ne plu venis indikoj pri ĉi tiu linio.

Mi provizorege registris:

precedent·o → antaŭ·ekzempl·o, precedenc·o

Bonvolu kritiki ĝin.

amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
jubilea jaro 125
ren...@esperanto.org

J-K Rinaldo

unread,
Jan 5, 2012, 3:30:00 AM1/5/12
to la bona lingvo
precedento, precedenco --> tia okazintaĵo
senprecedenca --> neniam okazinta

Nur por sugesti alian solvon, ne uzante la vorto "precedenco". Ĉu?
J-K

Leo De Cooman

unread,
Jan 5, 2012, 5:42:51 AM1/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 5/01/2012 0:09, Renato Corsetti schreef:

> precedent·o → antaŭ·ekzempl·o, precedenc·o
>
> Bonvolu kritiki ĝin.

En http://tekstaro.com mi vidis 2 fojojn "precedent" kaj 27 fojojn
"precedenc".

En la nederlanda oni uzas la prunteprenitan "precedent" por referenci
antaŭan okazintaĵon, antaŭan kazon.
Oni ankaŭ uzas "antecedent". Mi ne klare vidas la diferencon inter ambaŭ
vortoj.
Ĉu vere temas pri "ekzemplo"? Ĉu "kazo" ne taŭgus?

Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Jan 5, 2012, 8:19:20 PM1/5/12
to la bona lingvo


On Jan 5, 11:42 am, Leo De Cooman <Leo.De.Coo...@pandora.be> wrote:
> Op 5/01/2012 0:09, Renato Corsetti schreef:
>
> > precedent·o → antaŭ·ekzempl·o, precedenc·o

Mi ial pensas ke precedento kaj precedenco estas malsamaj aferoj, se
ne povas"meiti mian fingron" sur la distingo

Leo:
> En la nederlanda oni uzas la prunteprenitan "precedent" por referenci
> antaŭan okazintaĵon, antaŭan kazon.
> Oni ankaŭ uzas "antecedent". Mi ne klare vidas la diferencon inter ambaŭ vortoj.

"precedent" estas ke simila kazo jam pasis, kaj ke tio validas kiel
kialo decidi same cxi kaze.. Ekzemple se jugxisto aw parlamento devas
decidi pri io.

Esploru ies "antecedentojn" estas telefoni aw skribi letern al ies
iama laborcxefo aw lernejo, por ekscii pri kia homo temas. Tia esploro
kutime estas la bazo por akcepti iun kiel kandidato por posteno ktp aw
ne.

> Ĉu vere temas pri "ekzemplo"?

Law mi ne, aw ne ekzakte
gxis, Ronaldo N

Pjer

unread,
Jan 7, 2012, 11:11:40 AM1/7/12
to la bona lingvo
Jes, la propono de J-K R. plaĉas al mi:
precedento, precedenco -> (tia aù sama) okazintaĵo.

Ekzemple:En tiu afero oni ne konas (tian) okazintaĵon.
La afero estas neniam okazinta.

Eble ankoraù kun jam:
jamaĵo, jamkazo, jamfakto ... ?

Kaj paralele mi proponas:
antecedento -> antaùfakto, antaùkazo.

La francoj distingas : antécédent = antaùfakto...
kaj précédent = praviga aù referenca antaùfakto...

Novjarajn amikaĵojn al ĉiuj, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Feb 4, 2012, 1:04:22 PM2/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:


>  Tamen la vorton plej ofte oni renkontas en frazoj kun la vorto ¨senprecedenca¨ kaj kun signifoj ofte nek jurajn nek medicinaj,
Jen ekzemplo: senprecedenca skandalo, senprecedenca krimo.
  
La demando estas malfacila.  "antaŭekzemplo" certe estas bona, sed en ĉi tiu kazo iom tro longa.

Eble ni devas demandi Vastalton, kiel oni diras en la japana, kaj niajn aliajn amikojn kiel oni diras en la suoma, ĉina, vjetnama, ktp.

Amike

Renato
--

renato corsetti
via del castello, 1, 00036 palestrina, italujo,
ren...@esperanto.org

Vastalto

unread,
Feb 4, 2012, 7:42:37 PM2/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
"senprecedenca":
En la japana oni diras "zen-rei no nai"(=sen antaŭekzemplo).
zen-rei = antaŭekzemplo
... no nai = sen ...

Amike,
Vastalto

Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> skribis:

Harri Laine

unread,
Feb 5, 2012, 3:46:17 AM2/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis, 4.2.2012 20:04:

>> Jen ekzemplo: senprecedenca skandalo, senprecedenca krimo.

...


> Eble ni devas demandi Vastalton, kiel oni diras en la japana, kaj
> niajn aliajn amikojn kiel oni diras en la suoma, ĉina, vjetnama,
> ktp.

Mi ne scias, kion "senprecedenca" fakte signifas, ĉar la ekzemploj
kiujn mi trovas rete apenaŭ estas klarigeblaj per la PIV-a
difino de "precedenco". Ŝajnas al mi, ke estas io simila al

(ĝis nun) nekonata
antaŭe ne vidita
senkompara
nekomparebla
sen antaŭaĵo
sen antaŭa similaĵo

Mi pensas ke en la Finna oni plej ofte dirus "ennen näkemätön",
t.e. "antaŭe ne vidita". aŭ "vertaansa vailla" = "kiu ne havas
sian egalaĵon". – Vorton similan al "pecedenc" ni ne havas.

Harri

Renato Corsetti

unread,
Feb 5, 2012, 5:06:52 AM2/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Vastalto kaj Harri!

Efektive ĉi tiuj vortoj "precedenco" aŭ "precedento" estas profunde latinaj. La etimologio diras ke en la latina la vorto signifis "io kio falis/okazis antaŭe". Latinid-lingvanoj ne konas la etimologion sed sentas la vorton bela.



Ŝajnas al mi, ke estas io simila al

(ĝis nun) nekonata
antaŭe ne vidita
senkompara
nekomparebla
sen antaŭaĵo
sen antaŭa similaĵo

Mi cerbumas kion elekti el tiuj kaj ankaŭ el "antaŭekzemplo".

Pjer

unread,
Feb 5, 2012, 9:07:16 AM2/5/12
to la bona lingvo

precedenco:
> La etimologio diras ke en la latina la vorto signifis "io kio
> falis/okazis antaŭe".
Fakte, pro tio mi proponis supre inter aliaj : okaz·int·aĵ·o
kaj paralele mi forgesis ankaŭe proponi anstataŭ
antecedento la vorton: okazitaĵo. (pri la 2a dif. de PIV)

Amike, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages