Re: (la bona lingvo) kashmir-o; arangho de la listo

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Apr 27, 2009, 12:29:46 PM4/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato registris

kaŝmir·o → kaŝmir·a lan·o

Ĉi-kaze ni nepre aldonu, ke ni nur malrekomendas unu uzon de la vorto "kaŝmiro"/"Kaŝmiro" (ĉiukaze la malpli oftan):

kaŝmir·o (kiam uzata por speco de lano) → kaŝmir·a lan·o

Ĉiuokaze, eble sufiĉas ĉi-kaze "~" anstataŭ "→". Kion opinias la aliaj?

----

Mi kontraŭas la novan manieron registri la vortojn en aparta paĝo. Laŭ mi estas tre bona eco de niaj listoj, ke oni vidas multajn evitindajn novradikojn kun bonlingvaj alternativoj sur unu paĝo. Kiam oni serĉas alternativojn al iu novradiko, oni ankaŭ vidas bonlingvajn alternativojn al aliaj radikoj, kaj tial lernas multe pli ol se ĉiu vorto estus sur aparta paĝo.

Aldone, la Bonlingva Vortaro, kiun mi baldaŭ lanĉos surbaze de ReVo kaj nia listo, devos havi apartan paĝon por ĉiu vorto, ĉar tie aldoniĝos multe pli da informoj (difinoj kaj uzekzemploj kun fontindikoj). Do estos bone, se paralele al la Bonlingva Vortaro, kiu havos apartan paĝon por ĉiu vorto, nia listo konservos sian karakteron de bona ilo por havi superrigardon pri multaj vortoj samtempe.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Apr 27, 2009, 1:25:14 PM4/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
kaŝmir·o (kiam uzata por speco de lano) → kaŝmir·a lan·o
Mi aldonis tion.

Ĉiuokaze, eble sufiĉas ĉi-kaze "~" anstataŭ "→". Kion opinias la aliaj?
Eble mi retenus la sagon, ĉar la kontrasto kun la nomo de la regiono estas iom ĝena.

- - -
Mi kontraŭas la novan manieron registri la vortojn en aparta paĝo.
Ankaŭ mi ne estos aparte feliĉa pri tio, sed se ni volas resti kiel nun, baldaŭ ni devos havi du paĝojn por K. Ankaŭ tio povas esti solvo.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Apr 27, 2009, 3:29:58 PM4/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ankaŭ mi ne estos aparte feliĉa pri tio, sed se ni volas resti kiel nun, baldaŭ ni devos havi du paĝojn por K. Ankaŭ tio povas esti solvo.

Jes, mi preferas havi du paĝojn "Ka-Kn" kaj "Ko-Kv" anstataŭ havi apartan paĝon por ĉiu vorto.

Amike,

Marcos

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages