> ante *(prepozicio)* → de
Mi komprenas nek "ante" nek tion, kial ghi estas prepozicio. Se "ante"
estas ghuste formebla el "ant'"plus "e" (pri kio mi dubas), tiam ja
temas pri adverbo.
> Krom tio, mi trovis unu
> paĝon kie estas raportite ke iu aŭstrala Esperantisto uzas "ante"
Evidente temas pri Marcel Leereveld. En la forumo "Klasika Esperanto"
li iafoje ghojigas la legantojn per "ante", ekzemple en tiu mesagho
(se mi ne eraras, li iafoje uzas ankau "ate de"):
http://groups.google.de/group/klasika-esperanto/msg/2878cd0e327b2286?hl=eo
Se mi bone memoras, li pledas por tio, ke unu vorto havu nur unu
signifon. Char tio chi ne trafas okaze de ekzemple "de" (ghi havas pli
ol dek signifojn), li iafoje uzas "ante" kaj "ate de" - vere "klasika
Esperanto", chu ne?
> Ĉu ni do eble entute forigu tiun linion?
Nu, se el ghi oni ekscias la ghustan signifon, tiam la linio utilas.
Pli interesas min tamen tio, chu "ante" estas ghuste formebla, do chu
"ant'" povas esti uzata ne-kunmetite kun signifhava radiko.
--
Andreas Kueck