kondukti / konduktanco / konduktivo

11 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Oct 25, 2025, 12:53:57 AMOct 25
to la bona lingvo
Jen sciencaj vortoj. "Rezisti" estas oficiala, "kondukti" ne. Do mi proponas:
  • kondukti → malrezisti
  • konduktanco → malrezistanco
  • rezistivo → rezistopovo
  • konduktivo → malrezistopovo
  • fotokonduktiva → lumomalrezistopova
Kion vi pensas?

Leo De Cooman

unread,
Oct 26, 2025, 8:36:39 AMOct 26
to la-bona...@googlegroups.com

Ni povus reiri al la originala radiko "konduk" en ties sepa signifo.

Eble la neoficiala postafikso "anc" estas anstataŭigebla per "ec": Kial eco ne estus "mezurebla"?

Tiam "konduktivo" iĝus "kondukt-(ec-)o: ekz.: la kondukeco de tiu fera drato estas 1 simenso (ĝia rezistanco estas 1 omo. Aŭ eble: ĝia rezisteco estas 1 omo. Aŭ: ĝia malkondukeco estas 1 omo.

Kaj "fotokonduktiva" povus esti "lumelektrokonduka", parolante pri materialo, kiu iĝas (pli) elektrokonduka, kiam ĝi estas prilumata.

Amike salutas Leo


Op 25/10/2025 om 06:53 schreef noammohr:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/e70fb2f3-cd37-4896-a93a-02cd1be44d35n%40googlegroups.com.

Pjer

unread,
Oct 26, 2025, 12:03:01 PMOct 26
to la bona lingvo
Jes mi opinias, ke la proponoj de Leo tute taŭgas.
Amike, Pjer.

Noam Mohr

unread,
Oct 26, 2025, 11:27:49 PMOct 26
to la-bona...@googlegroups.com
Kio estas la avantaĝo de konduki kompare kun malrezisti?

Mi ne malamas la ideon de "rezisteco", sed mi rimarkas la kialon por distingi rezisteco disde rezistanco: la unua estas la fizika fenomeno, la dua estas mezurata kvanto. Do, eble rezistkvanto? La unuo de rezistanco estas Omo, sed la unuo de rezistivo estas Omo-metro, do oni nepre distingu ilin.

Mi supozas, ke vi sugestas "lumelektrokonduka" ĉar kondukiĝas elektro, ne lumo -- lumo nur kaŭzas la konduktecon. Sed en la kunteksto, konduki jam klare estas implice elektrokonduki. Por mi, la dusenceco ne estas problemo. Sed eble io kiel perlumkonduka (aŭ perluma malrezistopovo) funkcius.


Leo De Cooman

unread,
Oct 27, 2025, 3:28:58 PM (13 days ago) Oct 27
to la-bona...@googlegroups.com

Se mi bone memoras, ni nomis "rezisteco" en la nederlanda "specifieke weerstand" (specida rezistanco". Tiu esprimo estas simila al multaj aliaj, ekzemple al "specifa maso". 

Se la kunteksto ne klarigas ĝin, ni povas aldoni, ke temas pri rezusteci al elektra, magneta, varma, .... "fluado". (Ĉu la oficialigo de "kurento" vere necesis?

La elekto de "konduk(t)" aŭ "resist" kiel baza radiko similas al la elekto inter "bon" kaj "mav". Mi fakte ne kontraŭus la elekton de radiko, al kiu mi ne alkutimiĝis, sed ni devus trakti multajn radikojn samtempe.  Fakte la bazaj formuloj estas la samaj en multaj partoj de scienco kaj teĥniko, sed la nomoj malfaciligas la aferon. Ni parolas pri "elektromotora forto" en elektroscienco, pri "magnetomova forto" en magnetoscienco (ĉu la vorto ekzistas), sed ni uzas tute aliajn vortojn, parolante pri la "fluo": jen kurento, jen flukso.... Jen pri rezistanco, jen pri reluktanco ...

Mi certe ne kontraŭus logikan simpligon, kiu feliĉigus studentojn kaj instigus ilin studi en Esperanto (mi revas; ĉu ne? ...)

Amike salutas Leo


Op 27/10/2025 om 01:32 schreef Noam Mohr:

Noam Mohr

unread,
Oct 30, 2025, 3:00:34 AM (11 days ago) Oct 30
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ŝatas la ideon de Leo: 
  • specifa rezisteco.
Tio akordas ne nur kun la nederlanda (kaj germana) uzo, sed ankaŭ al la angla termino "specific resistivity" kiu estas samsignifa vorto kun "resistivity". Sed mi konfesas, ke la signifo de "specifa rezisteco", kvamkam internacia (konstaste kun "rezistopova"), ne estas pli memklara ol "rezistivo".

La ĉina vorto por rezistanco estas 电阻 elektro-rezisto, kaj por rezistivo estas 电阻率 elektro-rezisto-indico. Se ni emas al klara signifo pli ol internacieco, ni povas uzi:
  • rezistivo → rezistindico
Sed ni devus konsideri, ke ni jam havas 
  • indico ~ numera indikaĵo, karakterizaĵo
kaj ke ReVo donas aldonan rekomendon 
  • indico → indikilo
 por specife ĉi tiun signifon, kiel kvocienton. Do, ĉu ni aldonu ĝin por "indico", kaj uzu anstataŭe:
  • rezistivo → rezistindikilo
?

Ĉiuokaze, mi rekomendas, ke ni aldonu interkrampan "(elektro-)" antaŭ "rezisti/eco" kaj "konduki/eco" ĉar tiuj vortoj havas pli vastan signifon kaj, depende de la kunteksto, foje ili bezonus tian specifigon.

Mi konsentas, ke "konduki" pli facile akceptiĝus ol "malrezisti", eĉ se "malrezisti" estas logike plej bona vorto por esprimi la fizikan malon de rezisti. Sed se ni ne akceptas "konduki", mi ankoraŭ pensas, ke "malrezisti" estas pli bona ol nova vorto "kondukti". Do, eble ni povas doni ambaŭ elektojn, por tiuj, kiuj ial ne ŝatas la uzon de "konduki".

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages