Pri "fotogen·a → fot·ind·a, fotograf·ind·a"

6 views
Skip to first unread message

Vasil Kadifeli

unread,
Oct 15, 2015, 10:32:06 AM10/15/15
to °listo 'lbl'
Saluton, 

Pri la propono de bona lingvo :

fotogen·a → fot·ind·a, fotograf·ind·a

Mi pensas, ke vorto per sufikso "-inda" ne taŭgas ĉar "fotinda" signifas "tio/tiu, kiu meritas esti fotata", kiel la vidindaĵoj aŭ arkeologiaj restaĵoj ktp. Sed la angla "fotogenic" aŭ la esperanta ne oficiala vorto "fotogena" signifas "tio/tiu, kiu ne estante tiom bela, tamen aperas en la fotoj bela".

Do eble alia elekto de vorto estus pli taŭga por anstataŭigi la vorton "fotogena". Mi suben metas kelkajn proponojn eble stultaj sed nur por plua pripensado:

"bel-fotiĝ-ema" 
"bel-fotat-ulo"
"bel-foto-poz-em-ulo"
"bel-foto-genera" 
"bel-foto-gener-ema"

ktp.

Amike,
Vasil 

Renato Corsetti

unread,
Oct 15, 2015, 10:51:53 AM10/15/15
to la-bona...@googlegroups.com
Bonvenon, Vasil, al ĉi tiu listo!

Kion pensas la aliaj pri la proponoj de Vasil? Mi certas, ke ni iel trovis fotogerna en la senco de 'fotinda', sed eble ankaŭ la alia signifo estas ebla.

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

lowenstein, anna

unread,
Oct 15, 2015, 11:48:52 AM10/15/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi legis ie, ke Marilyn Monroe estis tre "photogenic", t.e. ke kvankam ŝi ne nepre aspektis aparte bela en la vivo, en fotoj ŝi ĉiam aspektis elstare. Normale mi simple uzus la vorton "fotinda", sed por esprimi tiun apartan sencon (kiu verŝajne estas la vera senco de la vorto "photogenic"), mi dirus ke ŝi tre bone fotiĝis, aŭ aperis tre bone en fotoj. Oni ankaŭ povus diri, ke ŝi tre bone prezentiĝis en fotoj.

Kore,
Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)792 3868 432
anna.lo...@esperanto.org

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 15, 2015, 11:58:20 AM10/15/15
to la-bona...@googlegroups.com
Vasil Kadifeli
Li pravas pri la signifo, tamen mi dirus "bele fotaspekta"
JoKo

Vilhelmo Lutermano

unread,
Oct 15, 2015, 12:20:32 PM10/15/15
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu eble: fototaŭga ?
Vilhelmo Lutermano.
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>


--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso - Esperanto de la komputiloj,
Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl

Renato Corsetti

unread,
Oct 15, 2015, 1:00:48 PM10/15/15
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu bel-fotaspekta? foto-belaspekta?

Ni estas ankoraŭ malproksimaj de komuna respondo.

Vasil Kadifeli

unread,
Oct 15, 2015, 1:21:15 PM10/15/15
to °listo 'lbl'
Laŭ mi "foto-belaspekta" estas bona vorto kaj solvo... 

Amike,
Vasil

--

Leo De Cooman

unread,
Oct 15, 2015, 1:45:10 PM10/15/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 15/10/2015 om 16:51 schreef Renato Corsetti:
> Kion pensas la aliaj pri la proponoj de Vasil? Mi certas, ke ni iel
> trovis fotogerna en la senco de 'fotinda', sed eble ankaŭ la alia
> signifo estas ebla.
En la traduka vortaro Nederlanda - Esperanto - Nederlanda Petro De Smedt
tradukis "fotogeniek" per "fotoplaĉa"

Amike salutas Leo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 15, 2015, 2:12:41 PM10/15/15
to la-bona...@googlegroups.com
Tre bona sovo, JoKo Rinaldo

Nguyen Xuan Thu

unread,
Oct 15, 2015, 10:10:39 PM10/15/15
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ Granda Vjet-Esperanta Vortaro de Nguyen Minh Kinh: la vjetnama vorto "ăn ảnh" (laŭvorte "manĝi foton") tradukiĝas per "filminda".       Laŭ Dictionnaire Français-Espéranto de R. Léger kaj A. Albault, la franca vorto "phogénique" tradukiĝas per "fotoplaĉa".   Amike, Thu

lowenstein, anna

unread,
Oct 16, 2015, 4:14:48 AM10/16/15
to la-bona...@googlegroups.com
2015-10-16 3:10 GMT+01:00 Nguyen Xuan Thu <autu...@gmail.com>:
Laŭ Granda Vjet-Esperanta Vortaro de Nguyen Minh Kinh: la vjetnama vorto "ăn ảnh" (laŭvorte "manĝi foton") tradukiĝas per "filminda".       Laŭ Dictionnaire Français-Espéranto de R. Léger kaj A. Albault, la franca vorto "phogénique" tradukiĝas per "fotoplaĉa".   Amike, Thu

"Filminda" estas kiel "fotinda": ĝi povus taŭgi foje, sed ne ĉiam kaptas la nuancon, kiun oni deziras per "photogenic". "Fotoplaĉa" ŝajnas al mi sufiĉe bona solvo - alivorte, la homo aspektas plaĉe en fotoj. Se oni volas insisti pri la fakto, ke la homo aspektas aparte bone kiam li aŭ ŝi estas fotata, necesas klarigi tion per tuta frazo, kiel tiuj, kiujn mi sugestis en pli frua mesaĝo: "Li prezentiĝas bone en fotoj" aŭ simile. En la angla, oni ankaŭ diras, "La fotilo amas ŝin". En Esperanto, eventuale oni povus diri, "Ŝi plaĉas al la fotilo" aŭ "al fotiloj".

Anna 

2015-10-16 1:12 GMT+07:00 Johano Karlo Rinaldo <esperanto...@gmail.com>:
Il 15/10/2015 19:45, Leo De Cooman ha scritto:
Op 15/10/2015 om 16:51 schreef Renato Corsetti:
Kion pensas la aliaj pri la proponoj de Vasil? Mi certas, ke ni iel trovis fotogerna en la senco de 'fotinda', sed eble ankaŭ la alia signifo estas ebla.
En la traduka vortaro Nederlanda - Esperanto - Nederlanda Petro De Smedt tradukis "fotogeniek" per "fotoplaĉa"
Tre bona sovo, JoKo Rinaldo


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Nguyen Xuan Thu

unread,
Oct 16, 2015, 5:38:37 AM10/16/15
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ la modelo de la franca "photogénique", ekzistas en la franca la adjektivo "phonogénique", difinita de vortaro Larousse kiel eco de voĉo agrable aŭdita post registrado aŭ radiodissendo. La angla traduko estas: voix phonogénique
  1. radio   good broadcasting voice
  2. audio   good recording voice 
Fakte, la registrata voĉo pli belsonas ol la natura. Ĉu ni povas elpensi esperantan vorton por tiu eco?   "voĉplaĉa" per ekzemple? Mi ege deziras, ke ni diskutu pri tio.   Amike, Thu

Renato Corsetti

unread,
Oct 16, 2015, 5:53:41 AM10/16/15
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:


|   radio   good broadcasting voice
audio
  good recording voice 
Mi ege deziras, ke ni diskutu pri tio. 

Eble ni ne devus resti kaptitaj de la emo traduki unu vorton per unu vorto. Por 'fotogena' eble la germaneca 'fototaŭga' de Vilhelmo estus pli bona ol "fotoplaĉa". Se ni volus resti en unu vorto eble "enfotoplaĉa" povus funkcii.

Sed se ni farus kiel la ĉi-supraj anglaj tradukintoj de 'fonogena', ni povus havi tutan esprimon:

-  bela en foto, bone fotebla, ktp.
kaj (unuaj proponoj por fonogena)
- bela radia voĉo, bela dissendovoĉo, bela surbendiga voĉo

Amike

lowenstein, anna

unread,
Oct 16, 2015, 6:08:44 AM10/16/15
to la-bona...@googlegroups.com
Eble ni ne devus resti kaptitaj de la emo traduki unu vorton per unu vorto. Por 'fotogena' eble la germaneca 'fototaŭga' de Vilhelmo estus pli bona ol "fotoplaĉa". Se ni volus resti en unu vorto eble "enfotoplaĉa" povus funkcii.

"Fototaŭga" efektive estas pli preciza redono de la koncepto ol "fotoplaĉa". Aliflanke, ĝi perdas la ideon pri beleco, plaĉeco ktp. Mi komprenas la penson de Renato, ke "fotoplaĉa" eventuale ne estas gramatike tute pravigebla, kaj ke eble la vorto ne estos komprenebla de ĉiuj. Sed mi havas dubojn ankaŭ pri "enfotoplaĉa" kiel sukcesa kunmetaĵo. "Bele fotebla" ŝajnas al mi pli bona solvo.

Rilate al "fonogena", oni rimarkas, ke ne ekzistas la vorto en la angla, kaj ke oni esprimas tiun koncepton per tuta frazeto. Ni devas akcepti la fakton, ke ne ĉiu vorto en ĉiu nacia lingvo povas esti tradukita per unusola vorto en Esperanto. Ofte okazas, ke provoj krei kunmetaĵojn rezultigas tre malelegantajn formojn, kiuj ĉiuokaze estas apenaŭ kompreneblaj.

Kore,
Anna

P.S. Evidente foto-ĝena ne estas taŭga esprimo, Sed eble ni povas supozi, ke foto-gena ulo havas la ĝustajn genojn por aperi bone en fotoj!
 

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 16, 2015, 6:59:42 AM10/16/15
to la-bona...@googlegroups.com
lowenstein, anna
> "Fototaŭga" efektive estas pli preciza redono de la koncepto ol "fotoplaĉa".
Mi male preferas "foplaĉa"... ĉar tuj komprenebla.
Foto povas taŭgi rilate multaj malsamaj konsideroj, kaj inter ili pro la plaĉo.
Do temas pri iom pli ampleksa signifo.

> "fotoplaĉa" eventuale ne estas gramatike tute pravigebla, kaj ke eble la vorto
> ne estos komprenebla de ĉiuj.
Mi tuj komprenis: plaĉa en/el fotado.
Kial ĝi ne estus gramatike pravigebla?

> ...Ofte okazas, ke provoj krei kunmetaĵojn rezultigas tre malelegantajn formojn,
efektive... mi dirus ke foje ili rezultiĝas nefacile pronoceblaj kaj kompreneblaj
JoKo Rinaldo

Vasil Kadifeli

unread,
Oct 16, 2015, 8:52:43 AM10/16/15
to °listo 'lbl'
En la komenco mi pensis ke "fotogenic" signifas "tiu, kiu bele aspektas en la fotoj tamen ke li/ŝi ne estas bela".
Do, mi ŝatis la vortojn "foto-plaĉa" kaj "fono-plaĉa". 
Sed, se ni iomete pripensas la anglan vorton "fotogenic", kio signifas la dua parto "-genic" ? 
En la vortaro mi trovis la jenajn signifojn. 
Ŝajnas ke en la vorto "fotogenic" oni uzas la duan signifon kiu egalas al la Esperanta vorto "taŭga".
Do, laŭ mi, la alternativoj "foto-taŭga", "fono-taŭga"  ktp estas pli bonaj t.e. taŭgaj :-)
Amike,
Vasil


-genic
ˈdʒɛnɪk/
combining form
suffix: -genic
  1. 1.
    producing.
    "carcinogenic"
    • produced by.
      "iatrogenic"
  2. 2.
    well suited to.
    "mediagenic"

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Leo De Cooman

unread,
Oct 16, 2015, 9:17:06 AM10/16/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 16/10/2015 om 14:52 schreef Vasil Kadifeli:
En la komenco mi pensis ke "fotogenic" signifas "tiu, kiu bele aspektas en la fotoj tamen ke li/ŝi ne estas bela".
Do, mi ŝatis la vortojn "foto-plaĉa" kaj "fono-plaĉa". 
Sed, se ni iomete pripensas la anglan vorton "fotogenic", kio signifas la dua parto "-genic" ? 
En la vortaro mi trovis la jenajn signifojn. 
Ŝajnas ke en la vorto "fotogenic" oni uzas la duan signifon kiu egalas al la Esperanta vorto "taŭga".
Do, laŭ mi, la alternativoj "foto-taŭga", "fono-taŭga"  ktp estas pli bonaj t.e. taŭgaj :-)

La interreta vortlisto  https://secure.wikimedia.org/wiktionary/eo/wiki/Vortaro_angla-Esperanta_p
tradukas la anglan vorton "photogenic" per fotoplaĉa

Amike salutas Leo

Vasil Kadifeli

unread,
Oct 16, 2015, 9:24:18 AM10/16/15
to °listo 'lbl'
Jes vi pravas, kaj mi nun rigardis kaj vidis, ke la vorto "fotoplaĉa" ankaŭ ekzistas en PIV-o :

--

Pjer

unread,
Oct 17, 2015, 6:52:16 PM10/17/15
to la bona lingvo
Mi opinias, ke la du vortoj taùgas kaj gramatike kaj strukture estas tuj kompreneblaj ekde ĝiaj elementoj ; kiu havas kvaliton plaĉi fote (en foto), kiu taùgas fote.
Amike, Pjer.

Noël SIMONET

unread,
Oct 20, 2015, 3:41:42 PM10/20/15
to la-bona...@googlegroups.com


- nature at bon foto produkte kapablul[in]a

Noël
.
.
.
.
.
.
.
.

Noël SIMONET

unread,
Oct 20, 2015, 3:57:10 PM10/20/15
to la-bona...@googlegroups.com

- Nature bonata foto produktige kapabl[ul][in]a


Noël
.
.
.
.
.
.
.
.

Le 15/10/2015 16:51, Renato Corsetti a écrit :

ro-esp

unread,
Oct 20, 2015, 6:10:39 PM10/20/15
to la bona lingvo
Mi nur volas diri ke la vorto kiun ni sercxas havas neniun rilaton al genoj aw genioj, kaj ke mi tial malsubtenas "fotogen(i)a"

Gxi rilatas al fotografiisto tute kiel pitoreska rilatas al pentristo.

Ankaw ne ekzakte temas pri indeco aw placxo. Pli proksimas al *fotad-invita*, *fotadat-instiga*

Diri ke io estas "fotogenique" indikas ke fotografiistoj instinkte emas foti gxin.

                                                  gxis, Ronaldo N

Vasil Kadifeli

unread,
Oct 20, 2015, 9:40:01 PM10/20/15
to °listo 'lbl'
Pardonu min pro la angla, sed ĉu ni parolas pri la vorto "photogenic" de la angla ?


A subject (generally a person) is photogenic if appearing aesthetically or physically attractive or appealing in photographs.

Legante plu en la paĝo ŝajnas al mi ke ni povus diri ion kiel "foto-karisma". Sed la vorto "karismo" ne estas fundamenta:

karism/o Θ Aparta kapablo influi homojn, kiun la graco donas al profetoj, mistikuloj ks; (f) la sama kapablo, fontanta el malfacile difineblaj psikologiaj ecoj.

Amike,
Vasil


--

lowenstein, anna

unread,
Oct 21, 2015, 5:32:18 AM10/21/15
to la-bona...@googlegroups.com
La grava afero estas la nuanco, kiun la parolanto deziras transdoni. Tial ni ne bezonas supozi, ke ekzistas nur unu preciza ekvivalento, sed ni donu plurajn sugestojn, por ke uzantoj de La Bona Lingvo elektu la plej taŭgan por sia aparta celo.

Kore,
Anna

Noël SIMONET

unread,
Oct 22, 2015, 9:33:25 AM10/22/15
to la-bona...@googlegroups.com

- KARESMUME FOTEBLA .

La interesa k taùga propono de Vasil pri 'karismo' (devige necesus konstrui al 'karEsmo' por ne konfuzi kun kar'ismo kaj devige re konstrui al 'karAsmo'(=quadra) la antikvan radikon 'karesmo') estas interesa char ghi povus konduki al interesa re Fundamenteblo de la ghis nun tiom malpreciza(=rekte sen utila si diros) finajho '-um' simile koncerne la radiketo 'je' farighanta estonte la malo de 'ne' .

'-um' preciza egalus ekzemple : '=oni ne scias kial oni ne scias' , pli malpli simile tiel por difini la
nomata 'om' universa origina(?) eterna(?) sono .


Pliaj :

- Lum'ume saniga

- Vid'ume adoriga


Amike .


Noël

.
.
.
.
.
.
.
.


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages