NERD

6 views
Skip to first unread message

Josenilton

unread,
Mar 30, 2014, 11:22:56 AM3/30/14
to la-bona...@googlegroups.com

Gesinjoroj, la angladevena nomo NERD difinas la homon strange inteligenta, kiu ĝenerale estas kontraŭsociema kaj vivas manie koncentrita sur intelektaj aŭ teknikaj faroj. Ĉu La Bona Lingvo jam nome difinis aŭ redifinis tian homon?

[En Interreto mi ĵus trovis pli ol ses mil paĝojn uzantajn la nomon NERDO.]

Renato Corsetti

unread,
Mar 30, 2014, 12:58:18 PM3/30/14
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:

|   Ĉu La Bona Lingvo jam nome difinis aŭ redifinis tian homon?

Fakte chi tiu listo okupighas chefe pri 'tradukado' al simpla Esperanto de malsimplaj esprimoj en Esperanto.

Sed pro aliaj agadoj ekestis la listo http://www.bonalingvo.org/index.php?title=En:_N , en kiu vi trovas la linion: 

nerd = studemulo, mallertulo, strangulo [Precizan tradukon oni povas provi fari nur surbaze de la signifo de la unuopaj vortoj]

Amike

Renato
-

renato corsetti ren...@esperanto.org

Josenilton

unread,
Mar 30, 2014, 1:15:01 PM3/30/14
to la-bona...@googlegroups.com

Kaj pri la rete jam sufiĉe disvastigita esperanta "NERDO"? Kion vi pensas? Kiel pli simple kaj klaresprime ni povus nomi tian homon? Ĉu povus esti SOLINTELIGENTULO, INTELEKTULEMO; STUDIZOLULO, TEKNOMANIULO, SCIPEDANTO, KOMPUTILEMULO, SCIEGULO, SAVANTISMULO?

 



--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Mar 30, 2014, 1:33:38 PM3/30/14
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:


|  
Kaj pri la rete jam sufiĉe disvastigita esperanta "NERDO"? Kion vi pensas?

Mi povas pensi pri adapto de nia linio al:

nerd-o --> studemulo, mallertulo, strangulo [Precizan tradukon oni povas provi fari nur surbaze de la signifo de la unuopaj vortoj]

Ĉu ankaŭ aliaj jam renkontis uzon de la vorto 'nerdo'?
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages