avantaĝi

4 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Feb 19, 2014, 4:52:25 AM2/19/14
to ED-BLdiskutlisto
Ĉu transitiva aŭ netransitiva verbo?
Dankon, J-K Rinaldo

Josenilton

unread,
Feb 19, 2014, 8:11:52 AM2/19/14
to la-bona...@googlegroups.com
Se 'avantagha' estas prezenti avantaghon, do 'avantaghi' estas netransitiva verbo.

2014-02-19 6:52 GMT-03:00 J-K Rinaldo el Padova.IT.EU <espera...@libero.it>:
Ĉu transitiva aŭ netransitiva verbo?
Dankon, J-K Rinaldo


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Johan Derks

unread,
Feb 19, 2014, 8:05:44 AM2/19/14
to la-bona...@googlegroups.com
lau mi netransitiva
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: woensdag 19 februari 2014 10:52
Onderwerp: (la bona lingvo) avantaĝi

Ĉu transitiva aŭ netransitiva verbo?
Dankon, J-K Rinaldo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

Renato Corsetti

unread,
Feb 19, 2014, 8:45:35 AM2/19/14
to la-bona...@googlegroups.com

J.-K.:

| Ĉu transitiva aŭ netransitiva verbo?

Mi havas la impreson, ke ni jam diskuti pri tio, sed eble sen konkludo. Nek PIV nek REVO havas la verban formon.

Mi mem havas la impreson ke ĝi povus signifi "doni avantaĝon". Kion pensas la aliaj?

Amike

Renato


Johan Derks

unread,
Feb 19, 2014, 9:06:26 AM2/19/14
to la-bona...@googlegroups.com
Por tio, Renato, mi donas la vorton "avantaĝigi".
 
Amike,
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: woensdag 19 februari 2014 14:45
Onderwerp: (la bona lingvo) avantaĝ-i

Renato Corsetti

unread,
Feb 19, 2014, 10:05:21 AM2/19/14
to la-bona...@googlegroups.com

Johan:

 

|    Por tio, Renato, mi donas la vorton "avantaĝigi".

 

Mi trovis ankaŭ tiun formon tra la jaroj. La fakto estas, ke la verbo el substantivaj radikoj ne havas fiksitan signifon. Laŭ mi ili havas la signifon de la ago plej kutima per tiu koncepto.

Oni martelas per martelo, oni honoras iun per honor-titolo, oni brosas per broso, ktp….

 

Pri avantaĝo mi ne havas certan respondon.

 

Amike

 

Renato

 

***

renato corsetti

renato....@gmail.com

 

 

Josenilton

unread,
Feb 19, 2014, 9:59:32 AM2/19/14
to la-bona...@googlegroups.com
ESTI AVANTAGHA = AVANTAGHI
ESTIGI AVANTAGHON = AVANTAGHIGI

Renato Corsetti

unread,
Feb 19, 2014, 11:01:05 AM2/19/14
to la-bona...@googlegroups.com

Josenilton:

 

|  ESTI AVANTAGHA = AVANTAGHI

|   ESTIGI AVANTAGHON = AVANTAGHIGI

Sed la baza radiko ĉi tie estas substantiva.

Ne validas la sistemo:

Martela = rilata al martelo

Marteli = esti martela

Marteligi = bati per martelo.

Amike

Renato

 

Josenilton

unread,
Feb 19, 2014, 11:24:51 AM2/19/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konstruis mian netransitivigan rezonon bazinte min sur PIV:
 
avantaĝ8o. Tio, kio donas ian superecon, pli grandan profiton, aŭ enhavas pli grandan utilon, oportunon: ĉiu formo de regado havas siajn avantaĝojn; la amikeco havas tian avantaĝon super la parenceco, ke[…].
 
avantaĝa. Prezentanta avantaĝon: proponi al iu avantaĝajn kondiĉojn; avantaĝa prezo.
 
avantaĝe. Kun avantaĝo: tiu medikamento estas avantaĝe anstataŭita de iu nova.



--

Johan Derks

unread,
Feb 19, 2014, 11:10:28 AM2/19/14
to la-bona...@googlegroups.com
La relativa facileco de Esperanto - lau mi - ne kushas tiom en la semantika logiko, sed en la morfema rilateco.
Per tio mi volas diri:  Ne gravas multe, ke oni devas lerni chu marteli = esti martela au bati per martelo, gravas, ke martelo
(au por araboj: mrtl) havas rilaton kun martelo/marteli/martela. La preciza formo en kiu la radiko devas funkcii estas afero de posta zorgo.
 
Amike,
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: woensdag 19 februari 2014 17:01
Onderwerp: (la bona lingvo) avantaĝ-i

--

Renato Corsetti

unread,
Feb 19, 2014, 12:32:33 PM2/19/14
to la-bona...@googlegroups.com

Josenilton:

 

|   Mi konstruis mian netransitivigan rezonon bazinte min sur PIV:

 

Jes, sed kaj PIV kaj REVO kaj la Akademio en la 8-a aldono evitasd diri kion signifas ‘avantaĝi’.

 

Amike

 

Renato

Josenilton

unread,
Feb 19, 2014, 2:58:34 PM2/19/14
to la-bona...@googlegroups.com
Sed mi demandas: chu la frazo TIU KONDICHO ESTAS EN SI AVANTAGHA estas ghusta? Se jes, ech spite al la silento de nia prestighaj vortaroj, eblas diri, ke TIU KONDICHO EN SI AVANTAGHAS, chu ne logike?

--

Renato Corsetti

unread,
Feb 19, 2014, 4:06:29 PM2/19/14
to la-bona...@googlegroups.com

Josenilton:

 

|    Sed mi demandas: chu la frazo TIU KONDICHO ESTAS EN SI AVANTAGHA estas ghusta? Se jes, ech spite al la silento de nia prestighaj vortaroj, eblas diri, ke TIU KONDICHO EN SI AVANTAGHAS, chu ne logike?

Nu, la sistemo de Esperanto, laŭ mi, baziĝas sur la signifo de la radiko.

Se la radiko estas adjektiva, tiam

Bel-a/bel-as (=estas bela)/bel-o (= la bel-aĵo, bel-ado)

Se la radiko estas substantiva, tiam

Martel-o (=aĵo)/martel-a (havante la kvaliton de martelo)/martel-i (bati per martelo)

Se la radiko estas verba, tiam

Manĝ-i (fari la agon manĝi)/ manĝ-a (havante la kvaliton de la ago manĝi)/ manĝ-o (ago manĝi, sed foje ankaŭ manĝaĵo)

Amike

Renato

Josenilton

unread,
Feb 19, 2014, 4:15:28 PM2/19/14
to la-bona...@googlegroups.com
Vi tute pravas.

caraco jean-claude

unread,
Feb 19, 2014, 4:39:38 PM2/19/14
to la-bona...@googlegroups.com
avantage kaj avantager estas francaj vortoj. Ili respondas al avantaĝo kaj avantaĝi. Mi ne vidas la problemon, oni avantaĝas per avantaĝo, kiel oni martelas per martelo. Marteli ne signifas esti martela.

Jean-Claude

Josenilton

unread,
Feb 19, 2014, 4:47:56 PM2/19/14
to la-bona...@googlegroups.com
Bona lumjheto, Jean!
 
Okazas, ke en Esperanto multaj verkistoj uzas la verbon AVANTAGHI kiel transitivan verbon, dum aliaj ghin uzas kiel netransitivan. Pro tio la dubo, chu ghi estas NETRANSITIVA au TRANSITIVA estighis hodiau. Lau la logika vidpunkto, mi kredas, ke ghi estas NETRANSITIVA, sed kiu faras la gramatikajn regulojn ankau estas la literaturistoj. Do...

NOEL

unread,
Feb 20, 2014, 2:09:26 AM2/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
 
Jes , lerte JXUSTA ankaù Logika .
 
Relegu la jxus-taga pravan komenton de Estimata Johan kaj Pluraj Aliuloj en la historio i.a Kabe(Kazimierz BEIN) :
 
"La preciza formo en kiu la radiko devas funkcii estas afero de posta zorgo." (Johan)
 
Amike al vi
 
Noël
 
.
.
.
.
.
.
.
.
 
 
----- Message d'origine -----
Envoyé : mercredi 19 février 2014 20:58
Objet : Re: (la bona lingvo) avantaĝ-i

NOEL

unread,
Feb 20, 2014, 2:14:37 AM2/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
 
Gxusta < Jxusta 
 
Pardonu .
 
Noël
 
.
.
.
.
.
.
.
.
----- Message d'origine -----
De : NOEL
Envoyé : jeudi 20 février 2014 08:09

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Feb 20, 2014, 1:34:12 AM2/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
> Corsetti: ...Se la radiko estas substantiva, tiam... Martel-o (=aĵo)/martel-a
> (havante la kvaliton de martelo)/martel-i (bati per martelo)

> Jean-Claude... oni avantaĝas per avantaĝo, kiel oni martelas per martelo.

Mia demando naskiĝis dum esperantigo de la itala diro "avvantaggiarsi di un
qualche fatto o circostanza".
Kio en esperanto pli detale povas esti:
- kaj "avantaĝi iun/ion el/de/per io/iu" (transitiva)
- kaj "etiri avantaĝon el/per/de io/iu" (netransitiva).

Eble la verbo avantaĝi oni povas uzi laŭplaĉe kaj transitive, kaj netransitive.
J-K Rinaldo


caraco jean-claude

unread,
Feb 20, 2014, 3:06:15 AM2/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
Avantaĝi estas transitiva. Ekz : la patro avantaĝis unu el siaj filoj.

Komparu kun la forĝisto martelas la feron.

Ne estas logike derivi la verbon de la adjektivo, kiam la radiko estas substantiva.

Jean-Claude

caraco jean-claude

unread,
Feb 20, 2014, 3:12:22 AM2/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
avvantaggiarsi = avantaĝi sin

Jean-Claude

NOEL

unread,
Feb 20, 2014, 3:38:10 AM2/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
 
"sed kiu faras la gramatikajn regulojn ankau estas la literaturistoj. Do..."  (Josenilton)
 
Aù inverse . Okazas ke iaj Pra-Gramatikistoj por siaj naciaj lingvaj lokaj tradicioj historiaj inventis la sen-utilan regulon : ne-tranzitiveco .
 
La tranzitiveco estus skala , ekde nenio grade gxis tuto .
 
Eble gravis la sen-interkomprenigxo por eviti la kun-vivon do por bedaùrinde 'avantagxi' la militojn ... 
 
En Esperanto , kie la prepozicioj estus cxiam unu-signifaj , mi proponas ke tranzitiveco estu nocio superflua ; nur la sento da interkomprenigxo estus kun-vivo de la vortoj iuj apud la aliaj do ne trudaj , lingvo internacia sen neniam neniu 'akuzativo'  :-)
 
Amike .
 
Noël
 
.
.
.
.
.
.
.
.
   
 

----- Message d'origine -----
Envoyé : mercredi 19 février 2014 22:47
Objet : Re: (la bona lingvo) avantaĝ-i

NOEL

unread,
Feb 20, 2014, 3:46:35 AM2/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
Eble la verbo avantaĝi oni povas uzi laŭplaĉe kaj transitive, kaj netransitive.
(J-K Rinaldo)
Vi Pravas , JK , kaj cxiuj verboj sen diskuti antaù infanoj , komencantoj ...
 
Noël
 
.
.
.
.
.
.
.
.  
----- Message d'origine -----
Envoyé : jeudi 20 février 2014 07:34
Objet : Re: (la bona lingvo) avantaĝ-i

Renato Corsetti

unread,
Feb 20, 2014, 4:19:07 AM2/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:

| Mia demando naskiĝis dum esperantigo de la itala diro "avvantaggiarsi di un
qualche fatto o circostanza".

Mi kredas ke klara traduko, intrenacie komprenebla, povus esti "preni/ricevi avantaĝon el iu fakto aŭ cirkonstanco".

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages