J-K Rinaldo
La vorto "RENDIMENTO" jam estis pritraktita.
Mi celis la nova vorto PERFORMANCO, kiu troviĝas ekzemple en grava itala
vortaro.
Kaj kiu, pro sia parenteco al la angla vorto, povus aperi utilan solvon.
Mia propono estis nur komenca propono, kiu evidente bezonas plibonigon.
Ĝis, J-K Rinaldo
Sed mi komprenis bone! Via sugesto estas la lasta ĉe rendimento. En mia
denaska, la hispana, oni povas en normala uzado interŝanĝi "rendimiento" kaj
"performance" (rekte el la angla). Oni uzas ilin pli mapli kiel sinonimoj.
Tial mi sugestis, nur sugestis, tion.
Ke via propono inkluzivis unu el niaj samsignifaj vortoj memorigis min pri tio
ke la semantikaj kampoj ja tuŝas unu la alian.
Eduardo.
Ĉu tio ne similas iel al "rendimento"?
rendimento
rendiment·o → efik·o, efik·ec·o, produkt·o·kapabl·o
Eduardo.
performanco > efik·o, efik·ec·o, produkt·o·kapabl·o
ĉu?
J-K
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Eduardo Trápani
Inviato: giovedì 24 febbraio 2011 17.57
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) performanco
> ĉu produktokapablo?
rendimento
Eduardo.
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
Jes, iel. Ne temas pri la funkciado mem sed pri kiel tiu funkciado rilatigas
rimedojn kaj rezultojn.
Ĉu ĉiuj opinias ke "performaco" = "rendimento"? Se jes, ni povas uzi la saman
linion kiam temas pri funkciado.
Mi iris al GoogleTranslate, kontrolis la tradukon el la la angla al kelkaj
latinidaj lingvoj kaj ŝajne jes, temas pri la sama koncepto. Oni nur iam
pruntis la novradikon el malsamaj lingvoj.
Amike, Eduardo.
helpus se mi scius pri kiu signifo de la angla vorto ni parolas. ekzemple:
1 Tiu ardlampo(?) havas rendimenton de 20%:gxi konsumas 60 wattojn da
elektro kaj havas performancon de 12 wattoj da lumo
2 hieraw de la oka gxis la nawa horo vespere, ni spektis performancon
de tiu teatra danctrupo
gxis, Ronaldo N
Tiu estas sinonimo de rendimento, ni uzu la saman linion. Ĉu iu
kontraŭas tion?
> 2 hieraw de la oka gxis la nawa horo vespere, ni spektis performancon de
> tiu teatra danctrupo
performanco ... spektaklo, ludado
Eduardo.
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Eduardo Trápani
Inviato: venerdì 25 febbraio 2011 2.28
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Re: performanco
performanco ... spektaklo, ludado
Eduardo.
--
Provizore mi registris:
performanc·o → (laŭ la kunteksto) efik•o, efik•ec•o, produkt•(o•kapabl•)o, funkci·ad·o, prezent·o
Ĉi tie ni ne devas limigi nin, ĉar tiu angla vorto havas multajn signifojn laŭ la kuntekstoj.
Amike
Renato
Cxu taugas: "ni spektis plenumon de tiu teatra danctrupo"
Amike salutas Leo
Mi pli ŝatas la alternativon de Anna, "prezento".
"Plenumo" havas laŭ mi devan nuancon kaj do ne tiel taŭgus por tiu frazo.
Eduardo.
| Cxu taugas: "ni spektis plenumon de tiu teatra danctrupo"
Mi aldonis al la linio ankaŭ la variaĵon "plenumo". Poste ni devos forigi kelkajn.
Amike
Renato
Cxu vi estas en ordo? Mi ja klarigis ke (se ni parolas pri tiu signifo
de la angla vorto) NE temas pri sinonimo de rendimento.
> From: Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
> Cxu taugas: "ni spektis plenumon de tiu teatra danctrupo"
Mi pensas ke ne. Oni jes plenumas taskon, promeson, atendon(2), profetajxon
nepre tiun...
gxis, Ronaldo N
Eble mi estas en ordo sed mi ne komprenas la malsamon, bonvolu ne koleri.
La mesaĝo iĝis longa, sed mi ĉefe ŝatus scii:
Se vi tradukus ĝin al la angla, kiel vi elesperantigus "rendimento" kaj
"performanco" en via frazo? Ĉu estus du malsamaj vortoj? Ankaŭ tio
povus helpi min kompreni kaj la aliajn trovi bonan samsignifan vorton.
Elesperantigi al la angla aŭ al lingvo kiun vi elektas, ne gravas.
Aliajn pripensojn mi notas ĉi sube, sed la respondo al la supra demando
por mi estus treege klariga.
Aliaj aferoj:
Ĉu tiu frazo estas originale verkita, ĉu ĝi venas el alia lingvo? Ĉu
tion ni povus legi? Mi reskribus ĝin ĉi tiel: "Ĝi havas rendimento de
20%, ĝi konsumas 60 wattojn da elektro kaj _eligas_ (aŭ generas aŭ io
tia) 12 wattojn da lumo". Mi nur volas certi ke ni ne diskutas longe
por pravigi unuopan frazon kiu povus ne esti tute ĝusta.
Bonvolu kontroli tion ĉi[1], temas pri eŭropa leĝo, oficiale tradukita
(la lingvon vi elektas ĉe la dekstra supra angulo).
angle: Energy efficiency: energy _performance_ of buildings
hispane: Eficiencia energética: _rendimiento_ energético de los edificios
itale: Efficienza energetica: _rendimento_ energetico nell'edilizia
Ankaŭ tie ĉi [2], Eŭropa Komisiono (temas pri la fino de vendado de
kelkaj lumpilkoj kaj tio pli intime rilatas vian ekzemplan frazon) vi
povas vidi en la oftaj demandoj ke ili uzas "rendimiento / rendimento"
en la hispana kaj itala por tio kion ili nomas "performance" en la
angla, kio rilatas la lumforto rilate al la elektro uzata.
Amike kaj enorde :), Eduardo.
[1] http://europa.eu/legislation_summaries/other/l27042_en.htm
[2] http://ec.europa.eu/energy/lumen/faq/index_en.htm por ŝanĝi la
lingvon mi ŝangis la ligilon, ekzemple por la hispana kaj itala:
http://ec.europa.eu/energy/lumen/faq/index_es.htm
http://ec.europa.eu/energy/lumen/faq/index_it.htm
angle: Energy efficiency: energy _performance_ of buildings
hispane: Eficiencia energética: _rendimiento_ energético de los edificios
itale: Efficienza energetica: _rendimento_ energetico nell'edilizia
Ŝajnas al mi, ke en ĉi tiu kunteksto, la vortoj "efficiency" kaj "performance" praktike havas la saman signifon. La diferenco estas nura nuanco.
"Performance" estas neŭtra: temas pri la efikeco, sed sen antaŭsupozo, ĉu estos aŭ estu pozitiva rezulto.
"Efficiency" same estas efikeco, sed kun pozitiva nuanco: temas pri tio, kion oni deziras atingi. Preciza traduko estus io de la speco "neperdo" aŭ "nemalŝparado".
Anna