Tamen, laux mi, grio povas esti farita el kia ajn grenspeco: tritiko, aveno,
hordeo ... sed semolo nepre estu el tritika faruno, laux miaj vortaroj -
simile, kiel polento nepre estu el maizo. Mi mencias semolon kaj polenton
kune pro rememoro pri la geografiaj lecionoj pri Italujo: "En Italujo oni
kultivas/kulturas cxefe tritikon kaj maizon. La griojn el tritika faruno oni
nomas semolo, kaj la griojn el maizo oni nomas polento".
Do pli bona linio laux mi estus:
semol·o -> tritik·farun·a gri·et·o
Otto
On 8 Nov., 14:59, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
>> Mi proponas la linion
>
>> semol·o ? (subtil·a) gri·o
mi ne komprenas la vorton "subtila" cxi tie
> Krause tradukas ghin per "Griessmehl", lauvorte: "grifaruno". Chu
> ankau tio chi trafas?
mi konsultos vortaron prie
> (Chiuokaze estas bone havi anstatauajhon, char la vorton "semolo" mi
> ne kapablas memorteni.)
parenca problemo, al kiu mi pensas pro "kuskus"... estas la distingo
inter "sorgo"kaj "milio".
Kiom mi scias , milio (france millet) egalas al nederlanda gierst (cxu
angle barley ?), sed desmedt diras ke sorgo estas gierst, kaj milio
egalu al gierstgras. Do, cxu desmedt eraris?
Kaj cxu "kuskus" estas cxiam el tritiko (tarwe, weizen), aw ankaw foje
el gierst ?
gxis, Ronaldo N
parenca problemo, al kiu mi pensas pro "kuskus"... estas la distingo inter "sorgo"kaj "milio".
parenca problemo, al kiu mi pensas pro "kuskus"... estas la distingo
inter "sorgo"kaj "milio".
Kiom mi scias , milio (france millet) egalas al nederlanda gierst (cxu
angle barley ?), sed desmedt diras ke sorgo estas gierst, kaj milio
egalu al gierstgras. Do, cxu desmedt eraris?
"sorgo" ne estas oficiala.
estus bone se vi antaŭ estontaj tiaspecaj publikaj eldiroj kontrolus la oficialecon en la Akademia vortaro ĉe akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro ).
----- Oorspronkelijk bericht -----Van: Renato CorsettiVerzonden: woensdag 11 november 2009 19:50Onderwerp: (la bona lingvo) milio kaj sorgo
Se mi fidu PIV-on, grio estas grenero plimalpli sensxeligita (cxu tio
egalas al
senbranigita?)
"semolo" (NL-e grutten, gries(-meel)) indikas grenerojn ne
pulvorigitaj, sed nur
rompitaj ("pistitaj").
Do, mi malemas indiki semolon per la vortoj "grio"aw "faruno"
Se PIV malpravas cxi punkte, bonvolu diri tion