Re: pri la principoj de La Bona Lingvo)

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Sep 5, 2010, 6:59:56 PM9/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Eble vi jam konas mian (eble herezan) starpunkton, sed tamen jen:

Mi ne estas tradiciismano, mi ne estas pivisto, nek oficialisto aw
fundament(al)isto.

Se tradicia/oficiala vorto havas tro malklaran signifon, aw tro da
signifoj, ni sercxu alternativojn (kaj se ni trovas ilin, ni uzu ilin).

Se por iu nocio ekzistas krom komplika vorto ankaw vera SSV, ni uzu
tiun SSV-n.
Se ne ekzistas/troveblas vera SSV, ni pledu por oficialigo den nova
vorto, prefere
kun radiko kiu ne devenas de la tradiciaj fontlingvoj.

Ankaw se por iu konvena (t.e. cxiutaga en pluraj naciaj lingvoj) nocio
ne jam ekzistas ajna vorto/esprimo en esp-o, ni sercxu vorton
enkondukindan ekster la tradiciaj fontlingvoj.


Ankaw se vorto enradikigxinta montrigxas malkonvena, aw ecx mensoga,
ni sercxu alternativon. Tradicie oni nomas iujn "senlabora", sed ofte
ili jes laboras. Tiel
indas uzi alian vorton, ekzemple "senpostena" (kiun mi uzas gxis iu
liveras al mi pli bonan)


[ "olda" estas bona vorto nur se oni ne povas/volas distingi maljuna
disde malnova ]


Eble homoj plendas pri tio ke esp-o havas tro da vortoj, sed tio estas
malprava.
Aliaj lingvoj grandaj havas 100.000 aw ecx 650.000 vortojn, kaj tamen
prosperas.
Eble ili plendas reale pri tio ke esp-o havas tro da
*(preskaw-)sinonimoj*, aw ke PIV estas tro dika.

Pri reguloj kaj akademioj: multe de la reguloj jam pruvis siajn
ekzistorajtojn, kaj estas instinkte komprenataj far plimulto de la
lingvo-uzantoj. Bedawrinde iuj registaroj dungas homojn kiujn oni
nomas "ekspertoj" por fusxi la aferon, per oficialaj literumreformoj
ktp...

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Sep 6, 2010, 3:05:58 AM9/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> Eble vi jam konas mian (eble herezan) starpunkton

Certe! Ni chiuj estas malsamaj inter ni, sed chiuj povas kunlabori.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages