Tamen pro nacilingva influo oni fojfoje nomas "apartan" (ĉu "solidan"?)
ilon "program·ar·o", ekzemple la TTT-legilon "Mozilla Firefox".
Mi proponas aldoni linion kun "→ program·o" por tiu senco.
Jen estas unu diskuteto pri tio:
http://tatoeba.org/rus/sentences/show/869904
Partoj de komentoj de Aleksej:
====
Mi pensas, ke en la rusa kaj la angla la nomoj «software» kaj
«программное обеспечение» signifas ion similan al «programaĵo». En
Esperanto «aro» havas apartan signifon. «Software» kaj «программное
обеспечение» ne havas nombron kaj ne tute devigas ke la afero estu
plurnombra; dume «programaro» estas aro da programoj.
Komparu, ekzemple, kun uzo de la vortoj «meblo», «meblaro» kaj «meblaĵo»
en Fundamenta krestomatio:
Meblaĵo: “Se ni eliros en la koridoron, ni venos en elegante aranĝitan
ĉambron kun du litoj unu super la dua kaj alia meblaĵo, simila al tiu,
kiun havas la vojaĝantoj de la dua klaso.”
Meblaro: “Kelkaj ŝranketoj por konservado de formularoj, stampiloj,
kolorigaĵo, fadenoj, ŝnuretoj, sigelvakso k. t. p. plenigas la meblaron
de tiu ĉi naĝanta poŝta oficejo.”
Meblo:
“Tiam vi sidis tie kun bela meblita loĝejo kaj tamen sen la plej belega
meblo en domo--juna edzino;”
“Granda, per verda drapo
kovrita tablo … prezentas la ĉefan meblon de tiu ĉi salono, almenaŭ la
moveblan.”
====
====
Mi trovis, ke, dum unu difino de “-ware” en anglaj vortaroj mencias
sencon de komercaĵo (ŝajne ne temas nur aŭ tiom pri monakirilo, kiom pri
aĉeteblaĵo kaj librotenada kalkuleblaĵo), alia senco similas al tiu de
“-aĵo”. https://secure.wikimedia.org/wi.../en/wiki/-ware
====
====
3.
“programaro” kaj “aparataro” estas aroj: ĉiuj aparatoj konsistigantaj la
komputilon, kaj ĉiuj programoj funkciigantaj ĝin.
OpenOffice.org ankaŭ estas aro de programoj: Writer, Calc, Impress ktp.
====
====
Simile (male) al tio, la rusa vorto “мебель” kaj la angla “furniture”
signifas “meblaro” aŭ “meblaĵo”, kaj oni povas erare uzi la vorton
“meblo” por pluraj objektoj. La fakto, ke tiuj lingvoj ne havas apartan
vorton por “meblo”, ne signifas, ke tia distingo estas senutila aŭ konfuza.
====
softvar·o → program·ar·o ?
Amike
Renato
Bona ideo.