taksimetr-o

4 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 2, 2008, 2:46:20 PM11/2/08
to °listo 'la bona lingvo'
taksimetr-o --> prez-o-mezur-il-o ?

tiu aparateto sur taskioj por mezuri la prezon pagotan.

renato




Antonio De Salvo

unread,
Nov 4, 2008, 3:33:58 AM11/4/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

taksimetr-o --> prez-o-mezur-il-o ?
tiu aparateto sur ta
ksioj por mezuri la prezon pagotan.

Mi respondas:

taksimetro estas pauxsajxo laux la franca “taximètre” (de kie la angla “taximeter”), siavice formita en moderna epoko (1905) per la grekaj vortoj “taxis” (= ordigo, sed ankaux takso) kaj “metron” (= mezuro).

Estas menciinde, ke en la itala gxi transiris kiel “tassAmetro”, kaj en la germana kiel “TaxAmeter”, cxar en tiuj lingvoj oni preferis devenigi la unuan parton de la vorton el la latina termino “taxa”, responda al la greka “taxis” en la senco “takso, pago”.

Kiel evidentas, gxia signifo estas “mezurilo de pago/ prezo/tarifo/monsumo”, “pagomezurilo”, “prezomezurilo”, kaj simile (kiam mi estis juna, anstataux “mezurilo” oni diris “komputilo”, sed nuntempe cxi tiu vorto akiris alian signifon, kaj fakte gxi estas indikita en PIV kiel arkaika).

Estas tre instrue (kiel oftege okazas) vidi, kiel oni diras gxin en la germana, iu lingvo kiu estas tre proksima al esperanto koncerne kapablon esprimi konceptojn per kunmetitaj vortoj: “Fahrpreisanzeiger” = vetur-prez-indikilo, tarif-indikilo.

 

Gxis

Antonio De Salvo


Pilar Otto

unread,
Nov 4, 2008, 5:08:57 AM11/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> taksimetro estas pauxsajxo laux la franca “taximètre” (de kie la angla
> “taximeter”), siavice formita en moderna epoko (1905) per la grekaj
> vortoj “taxis” (= ordigo, sed ankaux takso) kaj “metron” (= mezuro).
>
> Estas menciinde, ke en la itala gxi transiris kiel “tassAmetro”, kaj
> en la germana kiel “TaxAmeter”, cxar en tiuj lingvoj oni preferis
> devenigi la unuan parton de la vorton el la latina termino “taxa”,
> responda al la greka “taxis” en la senco “takso, pago”.

Ankaux en la norvega oni diras "taksameter".

Historia frandajxo: Se mia memoro ne trompas min, en malnova lingvafona
kurso pri Esperanto, en kiu Edmond Privat estas la cxefa parolanto,
"taksimetro" signifas la veturilon mem, do taksion! (Mi bedauxrinde ne plu
havas tiun kurson, do mi ne povas konstati, cxu mia memoro trompas min aux
ne.)

Otto

Leo De Cooman

unread,
Nov 4, 2008, 10:53:47 AM11/4/08
to la-bona...@googlegroups.com

Antonio skribis:
> Estas tre instrue (kiel oftege okazas) vidi, kiel oni diras gxin en la germana, iu lingvo kiu estas tre proksima al esperanto koncerne kapablon esprimi konceptojn per kunmetitaj vortoj: “Fahrpreisanzeiger” = vetur-prez-indikilo, tarif-indikilo.
 
Laŭ mia sento "tarifo" estas listo, sur kiu estas indikata la formulo, laŭ kiu la pagenda sumo estos kalkulata. En la nederlanda oni vidas en trinkejoj krom "prijslijst" (prezolisto) ankaŭ "tarief" (eble iu el ambaŭ estas nun arkaika aŭ franca "tarif", mi ne scias, ĉar mi ne emas viziti tiajn lokojn).
Tarifo por uzi taksion estas la prezo por minuto kaj/aŭ kilometro da veturado.
Taksimetro miaopinie montras la kreskantan sumon, ne la tarifon Ĉu "vetur-sum-indikilo"? Ĉu sum-(ig-)ilo?
Amike salutas 
Leo    
 

Renato Corsetti

unread,
Nov 4, 2008, 11:13:21 AM11/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

Taksimetro miaopinie montras la kreskantan sumon, ne la tarifon Ĉu "vetur-sum-indikilo"? Ĉu sum-(ig-)ilo?
Se vi serĉas la bonan lingvon, rigardu en www.bonalingvo.it .

Mi jam registri tie ion, kion nun mi ne memoras.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Nov 4, 2008, 1:16:49 PM11/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pilar Otto:

>Se mia memoro ne trompas min, en malnova lingvafona
kurso pri Esperanto, en kiu Edmond Privat estas la cxefa parolanto,
"taksimetro" signifas la veturilon mem, do taksion! (Mi bedauxrinde ne plu
havas tiun kurson, do mi ne povas konstati, cxu mia memoro trompas min aux
ne.)

Mi respondas:
mi gratulas pro la nekredebla memorkapablo!
Inter la cxirkaux tri mil libroj de mia hejma biblioteko trovigxas
ankaux cxi tiu:
Butler Montagu Christie Linguaphone Conversational Course Esperanto -
Linguaphone Interparola Kurso Esperanto London
(ankaux la diskojn mi havas, sed praktike mi ne povas ilin auxskulti, pro
manko de tauxga aparato).
Nu, je pagxo 38, sub la titolo "La strato", legeblas cxi tiuj
frazoj:

Sur la strato sencxese pasas tramoj, omnibusoj (oni ordinare nomas
ilin busoj), taksimetroj kaj veturiloj cxiuspecaj.
La taksimetroj portas la vojagxanton cxiudirekten, sed la tramoj kaj
la busoj iras laux vojo fiksita.
Kompreneble, "taksi" estas multe pli multekosta, ol tramveturilo kaj
buso, per kiuj oni povas transiri la urbon de unu fino al la alia tre
malkare.

La libro ne havas daton, sed oni povas facile supozi, ke gxi havas
multajn jarojn, laux la bildoj, kaj ankaux surbaze de cxi tiu frazo ce la
sama pagxo 38: "Nokte la stratoj lumigxas per gaso aux elektro".

Gxis
Antonio De Salvo

Antonio De Salvo

unread,
Nov 4, 2008, 4:28:27 PM11/4/08
to la-bona...@googlegroups.com

Leo De Cooman:

>Laŭ mia sento "tarifo" estas listo, sur kiu estas indikata la formulo, laŭ kiu la pagenda sumo estos kalkulata. En la nederlanda oni vidas en trinkejoj krom "prijslijst" (prezolisto) ankaŭ "tarief" (eble iu el ambaŭ estas nun arkaika aŭ franca "tarif", mi ne scias, ĉar mi ne emas viziti tiajn lokojn).

Tarifo por uzi taksion estas la prezo por minuto kaj/aŭ kilometro da veturado.

Taksimetro miaopinie montras la kreskantan sumon, ne la tarifon Ĉu "vetur-sum-indikilo"? Ĉu sum-(ig-)ilo?

 

Mi respondas:

Leo pravas, ke tarifo ne estas la gxusta termino en la kazo de mezurilo (laux tempo kaj distanco) de pago/ kosto/ prezo. Se ankoraux eblus uzi la vorton “komputilo” en la klasika (arkaika?) senco, mi dirus “prezokomputilo”, “pagokomputilo”, “kostokomputilo” (samkiel mi kutimis paroli pri “gaskomputilo”); cxar tio ne eblas, mi dirus:

prezokalkulilo, pagokalkulilo, kostokalkulilo,

aux prezomezurilo, pagomezurilo, kostomezurilo,

aux pagindikilo, pagomontrilo (ne prezindikilo, cxar tio egalus al etiketo kun indiko de la prezo).

 

Kuriozajxo: laux la vatikana leksikono pri moderna latino, en tiu lingvo oni dirus “mercedis vectationis index” (= “indikilo/ montrilo de la rekompenco/ pago pro la veturigo”, “veturpaga indikilo/ montrilo”).

 

Gxis

Antonio

 


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages