striptizo

3 views
Skip to first unread message

Fabio Bettani

unread,
Oct 24, 2010, 12:17:59 PM10/24/10
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj,

en Vikipedio kaj en ReVo mi rimarkis la vorton "striptizo". ReVo
difinas ĝin jene: "Spektaklo en kiu homo malrapide senvestigas sin,
tute aŭ parte, vestaĵo post vestaĵo".

Eble rekta anstataŭigo per "senvestiĝo" estus trosimpliga, ĉar tiel ne
estus klare ĉu temas pri imitado de profesia striptizo aŭ ĉu pri
simpla seniĝo je vestoj (ekz. por naĝi, por sin lavi, ktp). Kion vi
opinias?

Amike,

--
Fabio

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Oct 24, 2010, 12:31:55 PM10/24/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio Bettani skribis:
> ... eble rekta anstataŭigo per "senvestiĝo"
aŭ per ¨malkaŝa nudiĝo"
J-K

Marcos Cramer

unread,
Oct 24, 2010, 3:02:47 PM10/24/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi dirus "senvestiĝo-spektaĵo". (Mi uzas "spektaĵo" kun la sama signifo kiel "spektaklo", laŭ propono de ReVo. Kion opinias la aliaj pri tio?)

Amike,

Marcos

Johan Derks

unread,
Oct 24, 2010, 3:48:03 PM10/24/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
> Mi dirus "senvestiĝo-spektaĵo". (Mi uzas "spektaĵo" kun la sama signifo kiel "spektaklo", laŭ propono de ReVo. Kion opinias la aliaj pri tio?)
La priskribo estas tute ghusta, sed mankas la signifo 'to tease': tauzi, eksciti.
Mi pensas pri tauzo-nudigho, sed mi ne estas certa pri tio, chu oni komprenos 'tauzo' kiel mi celas ghin. 
 
Amike,
Johan

Antonio De Salvo

unread,
Oct 24, 2010, 3:53:35 PM10/24/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi uzas "ekscitnudigxo" (ankaux en NPIV sub "nuda").
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Fabio Bettani
Inviato: domenica 24 ottobre 2010 18.18
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) striptizo

Karaj,

Amike,

--
Fabio

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Vastalto

unread,
Oct 24, 2010, 8:58:38 PM10/24/10
to la-bona...@googlegroups.com
Laux mia necerta memoro, W. Auld uzis "incitnudigxo"-n en sia poemo.

Vastalto

Fabio Bettani <fabio....@gmail.com> skribis:

Johan Derks

unread,
Oct 25, 2010, 3:04:20 AM10/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Shajnas ke la signifoj de la vortoj 'eksciti', 'inciti' kaj eble ech 'tauzi'
estas malfacile distingeblaj por ni !
Johan

Vastalto

--

Pablo

unread,
Oct 25, 2010, 6:47:53 AM10/25/10
to la bona lingvo
Saluton:

Vidante la vorton striptizon mi tuj elpensis seksnudigxo. Jen do mia
propono.

Amike,

Pablo.

Pablo

unread,
Oct 27, 2010, 5:32:14 AM10/27/10
to la bona lingvo
Saluton:

Mi proponis seks-nudigxon por striptizo.

Nun mi proponas du novajn vortigojn: danc-nudigxo, log-nudigxo...

Mi atendas viajn komentojn.

Amike,

Pablo.



Johan Derks

unread,
Oct 27, 2010, 6:16:08 AM10/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Pablo:

Mi proponis seks-nudigxon por striptizo.
Nun mi proponas du novajn vortigojn: danc-nudigxo, log-nudigxo...
Mi atendas viajn komentojn.

Mi ne kontentas pri seks-nudigho.
'seks' lau mia ideo, ne havas rektan rilaton kun erotiko, do 'seksnudigho'
ne rekte pensigas pri ekscitigho, kio ja estas la kasha celo de tia
spektado.
Tial mi preferas incitnudigho au ekscitnudigho.

Eble danc-nudigho estas alternativo, lognudigho malpli, char al kio ghi
logas ?

Amike,
Johan

ro-esp

unread,
Oct 27, 2010, 6:41:56 PM10/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
miaimprese

mankas al esp-o vorto por "to strip" (senigi je io)
mankas al esp-o vorto kia "to tease"
mankas al esp-o prefikso kia NL-a ont- ((tute aw parte!)sen...igi)

Mi ne jam vidas eblecojn fortraduki

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Faro

unread,
Oct 27, 2010, 10:50:21 PM10/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Ronaldo,
Cxu vi diras pri tipe nederlanda, germana, franca kaj angla kutimoj kiel
sxercmoketo(gxi tute ne estas bona vorto!)???
Se jes, mi uzas vorton "takino" >takini, takino, takinulo, takinajxo, mia
franco inventis tiun vorton el la vorto "taquiner".
Li diris al mi, ke bona vorto ne ekzistas en Esperantio. Mi spertis tiun
kutimon dum travivado en Germanio.
Se mi erarus, pardonon!

H. Tsukuru (Faro)


miaimprese
mankas al esp-o vorto kia "to tease"

renato corsetti

unread,
Oct 28, 2010, 2:47:30 PM10/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leginte ĉiujn mesaĝojn pri "striptizo", mi emus al la linio:

striptiz-o --> ekscit-nudiĝ-o

Kion vi opinias?

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 28, 2010, 4:06:37 PM10/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
En la mesaĝoj pri striptizo estis la propono de Marcos pri

spektakl-o ᅵ[1oa] = spekt-aĵ-o

Kion ni pensas pri ĝi?

Amike

Renato

    

-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Leo De Cooman

unread,
Oct 28, 2010, 7:05:43 PM10/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 28/10/2010 21:06, Renato Corsetti skribis:
> spektakl-o [1oa] = spekt-aĵ-o

>
> Kion ni pensas pri ĝi?

Bone!

Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Oct 28, 2010, 6:09:40 PM10/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> Oct 28 10:06PM +0200 ^

> En la mesag^oj pri striptizo estis la propono de Marcos pri

> spektakl-o [1oa] = spekt-aj^-o

> Kion ni pensas pri g^i?

Law mi temas pri malsamaj nocioj. Spektaklo estas io kion multe da
homoj emas rigardi (sed ne pro gxia beleco). Spektajxo estas io kion
oni efektive rigardas, ecx se tiu io estas teda

Antonio De Salvo

unread,
Oct 28, 2010, 7:19:47 PM10/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Laux mi, "spektajxo" tauxgas nur por la dua signifo laux PIV de "spektaklo" ("cxiu vidajxo, kiu altiras atenton kaj intereson" - ne nepre pozitivan: la vido de urbo post bombado povas konsistigi mizeran spektajxon).
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: venerdì 29 ottobre 2010 0.10
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) spektakl-o

> spektakl-o [1oa] = spekt-aj^-o

gxis, Ronaldo N

--

Anna Lowenstein

unread,
Oct 29, 2010, 3:29:29 AM10/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Vidinte, ke la vorto "spektaklo" estas oficiala, mi abunde uzis ĝin en "Morto de artisto". Spektaklo laŭ mi estas io tre impona, vidinda, impresa, ĝuste kiaj estis la romaj teatraĵoj kaj aliaj prezentaĵoj. Mi uzis ankaŭ la vorton "spektaĵo", sed tio estas malpli kolora.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: venerdì 29 ottobre 2010 1.20
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: spektakl-o

Johan Derks

unread,
Oct 29, 2010, 5:27:46 AM10/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
spektakl-o  [1oa] = spekt-aĵ-o

Kion ni pensas pri ĝi?


Kion mi pensas dependas de tio, kion signifas tiu egalec-signo.
'spektaklo' havas kromsignifon de io grandioza, atentokapta, miriga, ech (en la nederlanda:) kverelo, bruego.
Tiun kromsignifon ankau redonas la adjektivo 'spektakla'. Pro tio mi ne volas sugesti, ke spektajho estas en chiuj variajhoj samsignifa kun spektakla.
Do, se la egalec-signo ne esprimas iun preferon por spektajho, mi akceptas:
spektakl-o  [1oa]
1. (en la signifo de io grandioza, atentokapta, miriga0
2. (en la signifo de prezentajho)  = spekt-aĵ-o
 
Amike,
Johan

Johan Derks

unread,
Oct 29, 2010, 5:44:06 AM10/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Leginte ĉiujn mesaĝojn pri "striptizo", mi emus al la linio:
striptiz-o --> ekscit-nudiĝ-o
Kion vi opinias?


Ghuste tio shajnas la plej bona al mi.
Johan

Marcos Cramer

unread,
Oct 29, 2010, 6:17:47 PM10/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Vidinte ke multaj listanoj sentas ke "spektaklo" estas io pli impona kaj miriga ol "spektaĵo", mi ne plu emas subteni linion pri "spektaklo". Fakte mi mem ankaŭ sentis ke "spektaklo" havas tian kromsignifon, sed pro la difino en ReVo mi komencis dubi pri tio. Vidinte ke tiom da listanoj sentas la aferon same, ŝajnas al mi preferinde senkritike akcepti tiun jam oficialan vorotn.

Amike,

Marcos

ro-esp

unread,
Oct 29, 2010, 7:29:35 PM10/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
"Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it> Oct 29 01:19AM +0200 ^

> Laux mi, "spektajxo" tauxgas nur por la dua signifo laux PIV de
> "spektaklo" ("cxiu > vidajxo, kiu altiras atenton kaj intereson"

??? Law mi la unua difino de "spektaklo" en PIV (mangxu gxin la
mefisto) estu forstrekata.
Publika prezento povas esti granda, sed se gxi estas teda, se nenio
movigxas, ne temas pri spektaklo. Prelego, montrado de diapozitivoj,
ne estas spektaklo

> ne nepre pozitivan: la vido de urbo post bombado povas konsistigi
> mizeran spektajxon).

Se oni spektas dum la bombado, tiam jes estas spektaklo


"Anna Lowenstein" <anna.lo...@esperanto.org> Oct 29 09:29AM +0200 ^

> Spektaklo la? mi estas io tre impona, vidinda, impresa, ?uste kiaj
> estis la romaj > teatra?oj kaj aliaj prezenta?oj.

"Johan Derks" <derk...@tiscali.nl> Oct 29 11:27AM +0200 ^

> Renato:
>> spektakl-o [1oa] = spekt-a?-o
>> Kion ni pensas pri ?i?

> Kion mi pensas dependas de tio, kion signifas tiu egalec-signo.

kutime gxi signifas ke la vortoj estas samsignifaj kaj ke ni ne
esprimas preferon por ajna el la du. Cxi kaze mi ne opinias ilin
samsignifaj

> 'spektaklo' havas kromsignifon de io grandioza, atentokapta, miriga,
> ech (en la > nederlanda:) kverelo, bruego.
> Tiun kromsignifon ankau redonas la adjektivo 'spektakla'. Pro tio mi
> ne volas sugesti, > ke spektajho estas en chiuj variajhoj
> samsignifa kun spektakla.

> Do, se la egalec-signo ne esprimas iun preferon por spektajho, mi akceptas:
> spektakl-o [1oa]
> 1. (en la signifo de io grandioza, atentokapta, miriga0

> 2. (en la signifo de prezentajho) = spekt-a?-o

Tamen, mi estas tiom /eigenwijs/ ke law mi, io spektata sed ne
prezentata, tamen estas spektajxo

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2010, 4:48:23 PM10/30/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

|   Vidinte ke multaj listanoj sentas ke "spektaklo" estas io pli impona kaj miriga ol "spektaĵo", mi ne plu emas subteni linion pri "spektaklo".

 

Bone, sed mi mem ne vere sentas grandan malsamecon inter “spektaklo” kaj “spektaĵo”. Eble en la itala oni estas iom pli proksima al la originala signifo de “spektaklo”. Ĉiuokaze “spektaklo” estas oficiala. Ni ne plu parolu pri la linio.

 

Amike

 

Renato

 

PS. En la araba, lingvo pli skemisma ol Esperanto, laŭ mia vortaro oni diras “spektaĵo” por “spektaklo” , kaj oni havas du vortojn por “spektakla”, unu estas “spektaĵa” kaj unu estas “mirinda”.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages