homologa (ĝisdatigo)

1 view
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Aug 21, 2015, 4:20:16 AM8/21/15
to ED.BLdiskutlisto
La SSV gastigas

- homologa > sama, simila.

Mi proponas ĝin ĝisdatigi jene

- homologa > sam·a, simil·a, samvalor.a

J-K Rinaldo

Antonio De Salvo

unread,
Aug 21, 2015, 8:46:46 AM8/21/15
to la-bona...@googlegroups.com

Multaj vortoj estas proponebloaj, laux la kunteksto: sama, samspeca, samtipa, samvalora, samfunkcia, samofica, egalvalora, responda…

Laux mi ne tauxgas simila (homos- en la greka signifas egala; la koncepto “simila” estas en la greka homoios-, de kie ekzemple homeopatio).

 

En la itala, “omologo” estas jxurnalisme uzata precipe kiel substantivo, ekzemple en cxi tiu teksto de Radio Roma-Esperanto de 10.6.2006 (en kiu mi “malvolvis” la tradukendan italan vorton “omologo”, dirante “egalspeca Ministro”):

>La itala Ministro pri Defendo, Arturo Parisi, precizigis ke ĉu Rumsfield, ĉu la egalspeca brita Ministro Des Browne, “notis kun respekto” la italan decidon pri retiriĝo de la italaj trupoj el Irako.

 

En la itala (sed ankaux en aliaj lingvoj, ekzemple la angla), la verbo “omologare” signifas ratifi, aprobi, registri, rekoni.

Cxiam en la itala, la adjektivo “omologato” povas signifi ankaux “plene aligxinta”; ekzemple, “plene aligxinta al la reganta sistemo”.

 

Gxisa

Antonio De Salvo

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johano Karlo Rinaldo
Inviato: venerdì 21 agosto 2015 10:20
A: ED.BLdiskutlisto <la-bona...@googlegroups.com>
Oggetto: (la bona lingvo) homologa (ĝisdatigo)

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Johano-Karlo Rinaldo

unread,
Aug 21, 2015, 10:39:33 AM8/21/15
to ED. BLdiskutlisto


"Antonio De Salvo"


> Multaj vortoj estas proponebloaj, laux la kunteksto: sama, samspeca, samtipa, samvalora, samfunkcia, samofica, egalvalora, responda…

Ja ili tute taŭgas

> Laux mi ne tauxgas simila (homos- en la greka signifas egala; la koncepto “simila” estas en la greka homoios-, de kie ekzemple homeopatio).

Ankaŭ pri tio vi pravas
Dankon, J-K Rinaldo

ro-esp

unread,
Aug 21, 2015, 9:26:49 PM8/21/15
to la bona lingvo


Op vrijdag 21 augustus 2015 10:20:16 UTC+2 schreef J-K Rinaldo de Padova.IT.EU:

Cxiuj tiuj malhavas la kernan signifon. Mi preferus forigi la tutan linion.

"flugilo de kolombo estas homologa al brako de homo"
"en ido de azeno kaj cxevalo, hxromosomo 6 de azeno rolas homologe al hxromosomo 9 de la cxevalo"

Sxajnas al mi ke temas pri tute klara tehxnika nocio, kiu malfacile klarigeblas.

                                           gxis, Ronaldo N
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages