Multaj vortoj estas proponebloaj, laux la kunteksto: sama, samspeca, samtipa, samvalora, samfunkcia, samofica, egalvalora, responda…
Laux mi ne tauxgas simila (homos- en la greka signifas egala; la koncepto “simila” estas en la greka homoios-, de kie ekzemple homeopatio).
En la itala, “omologo” estas jxurnalisme uzata precipe kiel substantivo, ekzemple en cxi tiu teksto de Radio Roma-Esperanto de 10.6.2006 (en kiu mi “malvolvis” la tradukendan italan vorton “omologo”, dirante “egalspeca Ministro”):
>La itala Ministro pri Defendo, Arturo Parisi, precizigis ke ĉu Rumsfield, ĉu la egalspeca brita Ministro Des Browne, “notis kun respekto” la italan decidon pri retiriĝo de la italaj trupoj el Irako.
En la itala (sed ankaux en aliaj lingvoj, ekzemple la angla), la verbo “omologare” signifas ratifi, aprobi, registri, rekoni.
Cxiam en la itala, la adjektivo “omologato” povas signifi ankaux “plene aligxinta”; ekzemple, “plene aligxinta al la reganta sistemo”.
Gxisa
Antonio De Salvo
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johano Karlo Rinaldo
Inviato: venerdì 21 agosto 2015 10:20
A: ED.BLdiskutlisto <la-bona...@googlegroups.com>
Oggetto: (la bona lingvo) homologa (ĝisdatigo)
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
"Antonio De Salvo"
> Multaj vortoj estas proponebloaj, laux la kunteksto: sama, samspeca, samtipa, samvalora, samfunkcia, samofica, egalvalora, responda…
Ja ili tute taŭgas
> Laux mi ne tauxgas simila (homos- en la greka signifas egala; la koncepto “simila” estas en la greka homoios-, de kie ekzemple homeopatio).
Ankaŭ pri tio vi pravas
Dankon, J-K Rinaldo