hejm-paĝ-o (en la senco de 'kolekto de retpaĝoj ĉe unu TTT-adreso/servilo') --> ret-paĝ-ar-o
hejm-paĝ-o (en la senco de 'ĉefa/komenca paĝo de retpaĝaro') --> ĉef-paĝ-o, en-ir-paĝ-o
----- Oorspronkelijk bericht -----Van: Renato CorsettiVerzonden: donderdag 30 oktober 2008 10:44Onderwerp: (la bona lingvo) "hejmpagho"
Al mi ĝi ŝajnas tute bela."ekpaĝo"
"ekpaĝo"
Tio estas tre malbona vorto.
Mi ne registris ĝin, sed ĉu ankaŭ en la formo "eka paĝo", ĝi estus tiel terura?
Marcos:
> hejm-paĝ-o (en la senco de 'kolekto de retpaĝoj ĉe unu
> TTT-adreso/servilo') --> ret-paĝ-ar-o
Pri tio mi samopinias.
> hejm-paĝ-o (en la senco de 'ĉefa/komenca paĝo de retpaĝaro') -->
> ĉef-paĝ-o, en-ir-paĝ-o
Pri tio mi ne senkondicxe samopinias. Hejmpagx(ar)o de N.N. estas pagx(ar)o
administrata de N.N. kaj prezentanta la aferojn, kvazaux la "hejmon", de
N.N. En tiu senco mi trovas "hejmpagxo"n tauxga esprimo.
Otto
Hejmpagx(ar)o de N.N. estas pagx(ar)o administrata de N.N. kaj prezentanta la aferojn, kvazaux la "hejmon", de N.N. En tiu senco mi trovas "hejmpagxo"n tauxga esprimo.
> Hejmpagx(ar)o de N.N. estas pagx(ar)o
administrata de N.N. kaj prezentanta la aferojn, kvazaux la "hejmon", de
N.N. En tiu senco mi trovas "hejmpagxo"n tauxga esprimo.
S'ajnas al mi natura afero diri "hejmpag'o": tio estas traduko de "home
page", kaj evidente enestas la ideo, ke tiu pag'o estas la "hejmo" de la
koncerna homo, do la loko, kie s'i/li preferas resti. Eble la koncepto ne
estas absolute logika, sed klasikaj Esperantaj kunmetaj'oj ne c'iam estas
100%-e logikaj, ekzemple "respondeca" au' "subac'eti". Oni tamen facile
memoras kaj lernas ilin, c'ar ili konsistas el elementoj, kiujn oni jam
konas.
Do, kvankam la termino "c'efpag'o" certe estas pli bona, mi opinias, ke
"hejmpag'o" povus pluvivi apud g'i.
Anna
Do, kvankam la termino "c'efpag'o" certe estas pli bona, mi opinias, ke "hejmpag'o" povus pluvivi apud g'i.
ek estu nur antaŭ verbaj radikoj laŭ mia scio.
hejmpagho = homepage retejo = (web)site Mi ne vidas problemon.
Lau mi oni evitu reformi la tutan Esperanton.
> hejmpagho = homepage
> retejo = (web)site
> Mi ne vidas problemon.
La chefa problemo chi-okaze estas, ke necesas bone
scii, kion signifas la koncernaj vortoj, por povi
diskuti pri ili.
"Website" ne signifas "ejo en la Reto". La Reto
estas pli vasta afero ol "web". "Web" estas mallongigo
de "world-wide web". Tio nomighas en Esperanto
"Tut-Tera Teksajho", mallonge "TTT". TTT ne egalas
al la tuta Interreto. Tial "Retejo" ne estas trafa
redono de la celita senco. Ghi estas tamen bone uzebla
kiel nepreciza termino, kiu inkluzivas la celitan nocion.
Sed ghi estas principe pli vasta. Interalie ghi inkluzivas
la multegajn FTP-ejojn.
La precize trafa termino estas "TTT-ejo". Tiu
termino estas praktike uzata.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>