R: WestSüdWest

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jul 26, 2014, 7:10:03 PM7/26/14
to la-bona...@googlegroups.com
La internacia mallongigo de tio estas "WSW" kaj miaopinie ni akceptu
gxin kiel ni ankaw akceptas [W] por "watto". Akcepti la vortojn
"eosta" kaj "westa" estas malalta prezo por internacia uzebleco

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Ferdinand Cesarano

unread,
Jul 26, 2014, 8:10:17 PM7/26/14
to la-bona...@googlegroups.com


"ro-esp" <ro-...@dds.nl>:


>
> La internacia mallongigo de tio estas "WSW" kaj miaopinie ni akceptu gxin kiel ni ankaw akceptas [W] por "watto". Akcepti la vortojn "eosta" kaj "westa" estas malalta prezo por internacia uzebleco
>
>                                     gxis, Ronaldo N
>

Kiuj akceptas la formon "watto", tiuj estas reformuloj, ne bonalingvuloj.

La ĝusta Esperanta nomo de tiu mezur-unuo estas "vato".

http://www.reta-vortaro.de/revo/art/vat1.html#vat1.0o

Ke ni memoru ke la angla W Esperantiĝas kiel V: Vaŝintono, Viomingo. (Same la hispana konsonanta U: Paragvajo, Gvatamalo.)

Pri la direktaj vortoj: la Esperantaj vortoj "orienta" kaj "okcidenta" estas internaciaj, estante subtenataj de la lingvoj latina kaj latinidaj; kaj ili estas dekomence uzataj. Granda estas la ironio de aparte tie ĉi vidi sugestojn pri alternativaj strangaĵoj/monstraĵoj kiujn mi aliloke apenaŭ legas.

Feĉjo

Antonio De Salvo

unread,
Jul 27, 2014, 4:13:03 AM7/27/14
to la-bona...@googlegroups.com
La demando kiel esperantigi internacie uzatajn mallongigojn, siglojn kaj simile, estas tikla.
Tre ofte, ja:
- tiuj mallongigoj/ sigloj farigxis veraj propraj nomoj (ekz. UNESCO);
- la franca kutimo (ecx legxe preskribita) malakacepti anglajxojn rompas, por tiel diri, la fronton de internacieco: tiel AIDS en la franca farigxas SIDA, NATO farigxas OTAN, ktp.;
- en ne malmultaj kazoj, iu organizo estas internacie konata laux la anglaj komencliteroj, kvankam gxi apartenas al alia tendaro (ekz. COMECON).
Kiam (1971-2007, do dum 37 jaroj) mi prizorgis la E-elsendojn de Radio Roma, tre ofte mi devis alfronti tiajn problemojn, cxar la sama elsendo direktigxis al diverslingvaj (precipe euxropaj) landoj. Mi praktike solvis la problemon tiamaniere:
- per simpla adopto de esperantaj literoj (ekz. UNESKO);
- per adopto de Esperantligva siglo kiu respondas al la anglalingva originalo (AIDS = Akirita Imununo-Deficita Simptomaro);
- per plena literumo laux E-lingvaj komencliteroj (AIDOSO);
- per traduko aux klarigo, akompanata de E-lingva siglo (Europa Ekonomia Komunumo/ EEK; Nord-Atlantika Pakto/ NATO; Konsilio por Ekonomia Interhelpo/ COMECON, Unuigxintaj Nacioj/ UN).

Cxe-okaze (kvankam pri alia temo): ankaux tikla estas la problemo, kiam pluraj terminoj, internacie konataj, havas la saman signifon, sed tute malsimilan historian aplikon. Ekzemple, Fuehrer, Duce, Caudillo, Conducator, Poglavnik, signifas cxiuj "Gvidanto", sed memkompreneble nek ili estas intersxangxeblaj, nek estus prave diri simple "Gvidanto", sen akompano de la originala termino.

Konklude: teoriaj diskutoj estas cxarmaj, kaj fakte ili allogas min; sed cxiam kun ereto da praktikemo.
Gxis
Antonio De Salvo


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: domenica 27 luglio 2014 01:10
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: WestSüdWest
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

lowenstein, anna

unread,
Jul 28, 2014, 3:17:11 AM7/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
La internacia mallongigo de tio estas "WSW" kaj miaopinie ni akceptu gxin kiel ni ankaw akceptas [W] por "watto". Akcepti la vortojn "eosta" kaj "westa" estas malalta prezo por internacia uzebleco


Ronaldo proponas aldoni vorton al la lingvo nur ĉar tio donas oportunan mallongigon. Tio estas ne sufiĉe forta kialo por aprobi anstataŭigon de Fundamenta vorto.

Mallongigo ne nepre devas havi la saman komencliteron kiel la vorto mem. Pensu pri la internaciaj ĥemiaj mallongigoj, kiuj ne nepre kongruas kun la nacilingvaj vortoj, certe ne kun la anglaj nomoj (ekz. Fe kaj Au estas "Iron" kaj "Gold" en la angla). Do, estus eble pluuzi W kaj E por okcidento kaj oriento, se tio faciligus la internacian uzadon. Sed la Esperantaj vortoj restu senŝanĝaj.

Anna


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.

For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages