Laŭ mia kompreno, geriatrio estas fako de medicino kaj enfokusigas la
malsanojn ligitajn al aĝiĝo, dum gerontologio ĝenerale okupiĝas pri
maljuneco kaj pri la socia kaj korpa bonfarto de maljunuloj.
Mi ne scius kion rekomendi. Vikipedio proponas "maljunecoscienco" kiel
samsignifaĵon por "gerontologio". Ĉu, laŭ la sama ŝablono, "geriatrio"
estu "maljunecmedicino", "maljunula medicino"? (sed tiam kion
rekomendi pri "geriatriisto", plej ofte malbonlingve nomata
"geriatro"? "maljunula medicinisto" iom longas...)
Amike,
--
Fabio
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Fabio Bettani
Inviato: venerdì 29 ottobre 2010 18.53
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) geriatrio, gerontologio
Amike,
--
Fabio
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Dankon al Marcos, kiu resumis, kaj al la aliaj, kiu partoprenis hieraŭ la diskuton.
Mi registris nun la liniojn:
geriatri·o → mal·jun·ul·medicin·o
geriatr·o → mal·jun·ul·kurac·ist·o; mal·jun·ul·medicin·ist·o
gerontologi·o → mal·jun·ec·o·scienc·o
sed nun mi demandas min kaj vin ĉu ne funkcius ankaŭ
mal-jun-medicin-o kaj mal-jun-kurac-ist-o
laŭ la principo de neceso kaj sufiĉo?
Amike
Renato
sed nun mi demandas min kaj vin ĉu ne funkcius ankaŭ
mal-jun-medicin-o kaj mal-jun-kurac-ist-o
laŭ la principo de neceso kaj sufiĉo?
--