autoritato

1 view
Skip to first unread message

MorphemeAddict

unread,
Apr 12, 2012, 1:29:09 PM4/12/12
to la-bona...@googlegroups.com
Chu Esperanto bezonas du vortojn por la du signifoj de "autoritato"? Mi pensas pri (lau PIV): 
1) Spirita povo, influo, bazita sur la respekto, kiun iu akiris per fidindaj ecoj, sagho, virto ktp. 
2) Povo, rajtigita postuli obeadon. 
Por la dua signifo PIV direktas al "ordonpovo", kiun PIV ne difinas. 

stevo

2012/4/12 Johan Derks <derk...@tiscali.nl>
Kara Vastalto,
Vi tute prave, el via propra starpunkto, proponas malrekomendi 'feroca'.
 
Tamen mi preferas, ke
1. homoj donu, se eble, gheneralan argumenton pri malrekomendo,
do argumento, kiu diras pli ol "Tiu vorto ne plachas al mi."
Ne ekzistas iu regulo, ke tiu kiu kontrauas malrekomendon devas doni argumenton pli
ol tiu kiu proponas malrekomendon.
Jes, lau la Antauparolo al la Fundamento Zamenhof fakte skribas, ke ni nur uzu fundamentajn vortojn al ne-konatuloj
kaj ke, ghenerale, ni richigu la lingvon nur
per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo
Mi ne kontrolis chu la sep trafoj en Tekstaro de Esperanto estas uzitaj de autoritathavaj personoj au ne
(En Monato skribantoj ofte ne estas autoritathavaj, mi opinias).
Tia agomaniero en nia epoko estas netenebla, chu ?
La vortaristoj farighis la plej autoritathavaj, bedaurinde.
Mi povas vivi tre bone sen 'feroca', sed ekzistas ne malmultaj vortoj en SSV, kiuj lau mi suprajhe
ekapartenis al la malrekomenditoj au pri kiuj mi havas suspekton,
ke post profunda traktado, surbaze de gheneralaj argumentoj, mi elektos akcepton (ne preferon !).
 
2. Vi trafis mian 'feroce' kaj reagis, Renato trafis mian 'rajpigi' kaj reagetas.
Mi ne povas superrigardi, chu tiu iom hazarda elekto de 'viktimaj' vortoj estas efektiva agomaniero.
Kial ni ne elektu sisteme chiujn novvortojn en ekzemple Monato ?
Au evoluigu gheneralajn, ne-rigorajn, regulojn lau kiuj oni traktu vortojn, kiuj havas ion komunan,
ekzemple la vortojn finighantajn je iu fremda sufikso? 
Tro ofte diskutantoj ne diskutas, sed donas finopinion, dum en chi-tiu kazo nur Anna diskutis kun mi.
 
Amike,
 
Johan
 
----- Original Message -----
From: "Vastalto" <vast...@gmail.com>
Sent: Thursday, April 12, 2012 3:43 AM
Subject: Re: (la bona lingvo) feroca

Kara Johan,

Mi ne havas ion aldonindan al la argumentoj de Marcos kaj Anna.
Mi nur diru, ke oni rajtas proponi anstataŭaĵon al neoficiala radiko,
kiam oni juĝas ĝin nenecesa.

Amike,

Vastalto

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Apr 12, 2012, 2:00:46 PM4/12/12
to la-bona...@googlegroups.com
Stevo:


>   Chu Esperanto bezonas du vortojn por la du signifoj de "autoritato"? Mi pensas pri (lau PIV): 
1) Spirita povo, influo, bazita sur la respekto, kiun iu akiris per fidindaj ecoj, sagho, virto ktp. 
2) Povo, rajtigita postuli obeadon. 
Unuarigarde mi pensas, ke ne. La dua eble estas "oficiala aŭtoritato" aŭ simile.

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Apr 12, 2012, 3:29:52 PM4/12/12
to la-bona...@googlegroups.com

Efektive, temas pri du diversaj konceptoj ; por Renato, mi klarigas mian penson per referenco al la itala, kie oni (prave) distingas inter “autorità” kaj “autorevolezza”; oni povas havi auxtoritaton (ordopovon), sed ne “autorevolezza” (spiritan influon), se oni ne gxuas bonan publikan estimon.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 12 aprile 2012 20:01
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) autoritato

--

Renato Corsetti

unread,
Apr 12, 2012, 4:51:50 PM4/12/12
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

>   oni povas havi auxtoritaton (ordopovon), sed ne “autorevolezza” (spiritan influon), se oni ne gxuas bonan publikan estimon.

Ĉu en Esperanto oni ne diras "aŭtoritato" kaj "aŭtoritatulo"? Sed se veras la PIVa difino ni devus havi alian vorton por la "ordonpovo" kaj "ordonpovanto".
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages