"fiakro", "kochero" kaj "droshko"

3 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Dec 6, 2009, 7:08:55 AM12/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas la jenajn tri liniojn:

fiakr·o → lu·kaleŝ·o
koĉer·o → kaleŝ·stir·ist·o
droŝk·o → (lu·)kaleŝ·(et·)o

Ĉiuj tri radikoj estas neoficialaj sed troveblaj kaj en PIV kaj en ReVo. "Kaleŝo" estas Fundamenta.

Ĉu la aliaj konsentas kun la malrekomendindeco de ĉi tiuj tri radikoj? Kaj ĉu miaj alternativoj taŭgas? Precipe ĉe la tria mi ne certas: Kaj PIV kaj ReVo uzas ankaŭ la vorton "rusa" en la difino de "droŝko"; sed la germanlingva Vikipedio nenion diras pri tio ke estas rusaj veturiloj en la artikolo "Droschke".

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
Dec 6, 2009, 8:06:32 AM12/6/09
to la-bona...@googlegroups.com

Mi pensas, ke “koĉero” povus simple esti “kaleŝisto”.

 

Kiam oni ankoraŭ uzadis kaleŝojn, estis multaj diversaj specoj kun siaj apartaj nomoj. En la angla vikipedio, mi trovas liston de preskaŭ 60 malsamajn terminojn (sub la kapvorto “Carriage”). Sendube, ĉiuj havis siajn apartajn trajtojn, same kiel nuntempaj aŭtomobiloj.

 

Sub la kapvorto “droshky” mi trovas jenajn informojn:

A droshky or drosky (Russian: дрожки) is a term used for several types of carriage, including:

  • A low, four-wheeled open carriage used especially in Russia. It consists of a long bench on which the passengers ride sideways or astride, as on a saddle, with their feet on bars near the ground.[1]
  • Various two-wheeled or four-wheeled public carriages used in Russia and other countries.[2]

La unua difino evidente rilatas al iu aparta rusa variaĵo, dum la dua estas tiel ĝenerala, ke ĝi temas tutsimple pri la rusa vorto por ia ajn veturilo tirata de ĉevaloj. Mi ne estas certa, ĉu “rusa kaleŝo” taŭgus por la unua difino, ĉar mi supozas, ke kaleŝoj normale havas tegmenton.

 

Aliflanke, kiam la vorto “droŝko” aperas en esperantaj tekstoj, mi demandas min, ĉu temas pri tiu specifa veturilo, aŭ tutsimple pri ia ajn kaleŝo en rusa kunteksto.

 

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: domenica 6 dicembre 2009 13.09
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) "fiakro", "kochero" kaj "droshko"

Antonio De Salvo

unread,
Dec 6, 2009, 8:29:07 AM12/6/09
to la-bona...@googlegroups.com

Laux mi, suficxas kalesxisto.

Krome, persone mi havas malfacilajxojn por elparoli la kunmetitan vorton “kalesxstiristo”, kiu eventuale povas tauxge funkcii kiel lang-ekzercilo.

Cetere, mi forte dubas, cxu modernaj homoj scias, kio estis fiakro (kaj ecx simpla “kalesxo”, por ne paroli pri drosxko).

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: domenica 6 dicembre 2009 13.09
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) "fiakro", "kochero" kaj "droshko"

 

Mi proponas la jenajn tri liniojn:

Renato Corsetti

unread,
Dec 6, 2009, 4:20:35 PM12/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
leginte ĉiujn intervenojn mi provizore registris:


> fiakr·o → lu·kaleŝ·o
> koĉer·o → kaleŝ·ist·o
> droŝk·o → (lu·)kaleŝ·(et·)o
Pri la lasta ankaŭ mi estas en dubo kiel ĉiuj, ĉu aldoni (rusa).

amike

Renato


ro-esp

unread,
Dec 11, 2009, 6:33:47 AM12/11/09
to la-bona...@googlegroups.com

> Date: Sun 6 Dec 2009 04:08
> From: Marcos Cramer
>
>
> Mi proponas la jenajn tri liniojn:
>
> fiakr·o → lu·kaleŝ·o
> koĉer·o → kaleŝ·stir·ist·o
> droŝk·o → (lu·)kaleŝ·(et·)o
>
> Ĉiuj tri radikoj estas neoficialaj sed troveblaj kaj en PIV kaj en ReVo.
> "Kaleŝo" estas Fundamenta.
>
> Ĉu la aliaj konsentas kun la malrekomendindeco de ĉi tiuj tri radikoj?

kiel iu jam klarigis, ekzistas dekoj da specoj de kalesxoj. Por "lu"kalesxo
mi versxajne uzus la vorton taksio :-)

Kio strangas estas tiu "kocxero"... cxu nur nederlandanoj rekon(et)as gxin
(koetsier), aw cxu gxi estas iel/iom internacia?

La vorto kalesxisto law mi estas uzebla senprobleme

gxis, Ronaldo N

ro-esp

unread,
Dec 11, 2009, 6:50:37 AM12/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
(esperante ke google ne fusxas la temlinion: SMS
>
> == 1 of 7 ==
> Date: Sun 6 Dec 2009 05:12
> From: Fabio Bettani
>
>
> Karaj,
>
> en nia listo legeblas:
> somos·o (elparolo de SMS) → (telefon·a) mesaĝ-(et-)o, tekst·o·mesaĝ·o.

prefere SMS --> telefona tekstmesagxo

>
> Ĉu laŭ la listanoj ne pli taŭgas (aŭ almenaŭ aldonindas) la
> alternativo poŝ·mesaĝ·o,

ne, gxi kawzus konfuzon


> Cetere, laŭ mi ne indas listigi la linion ĉe "somos·o", sed simple ĉe "SMS".
>
> Kiel diras PMEG:
>
> "Kiam oni elparolas per la liternomoj, oni ordinare iom pli emfazas la
> lastan liternomon (ekz. “i jo kO”), sed oni ne kunŝovu la liternomojn
> en unu vorton (kvankam mallongigoj normale estas skribataj
> unuvortece). Se oni elparolus unuvorte, oni devus akcenti la
> antaŭlastan vokalon, *kotOpo*, *ijOko*. Tia elparolo iafoje aperas,
> sed ĝi ne estas normala, nek konsilinda."

efektive tiel aspektas la praktiko. Decide law mi estas ke neniu
parolas pri somosi, somosu, somosajxo, somose


> From: Marcos Cramer
>
>
> Mi konsentas kun Fabio ke ni listigu la alternativon "poŝmesaĝo",

do, linio kia

posxmesagxo --> telefona tekstmesagxo ?

> kiu fakte estas la alternativo al SMS kiun mi plej ofte mem uzas, kaj laŭ mia
> impresoankaŭ plej ofte aŭdis aŭ legis.

iom purisme: ne necesas posxtelefono por SMS, foje ecx ne
telefono...Se mi bone informigxis, eblas sendi SMS-on ekde fiksa (?)
telefono al ekzemple retposxtadreso

>
> Mi ankaŭ konsentas ke ni havu linion ĉe SMS. Tamen mi pensas ke ni ankaŭ
> konservu la linion ĉe "somoso". Almenaŭ skriblingve mi jam kelkfoje
> renkontis "somoso", kaj facile troveblas nemalmultaj interretaj uzoj de ĝi.
> (Verŝajne kelkaj el tiuj kiuj skribas "somoso" tamen prononcas ĝin kiel "so
> mo SO", sed tio ne signifas ke ni ne havu linion pri "somoso"; ĝi ja estas
> skribata tiel de nemalmultaj; kaj ni ankaŭ havas linion pri "okej" (apud
> linioj pri "o kej" kaj "OK") kvankam ĝiaj plej multaj uzantoj ĝin prononcas
> kiel "o KEJ".)

plej multaj prononcas oke' (jes mi regurdas, pardonon)

> La alternativo "teksta mesaĝo" laŭ mi estas evitinda anglismo. Fakte
> tradiciaj leteroj kaj retmesaĝoj ankaŭ estas "tekstaj mesaĝoj",

efektive

> Date: Sun 6 Dec 2009 08:26
> From: Leo De Cooman
>
>
> Marcos Cramer skribis:
> > Do laŭ mi ni havu la jenajn du liniojn:
> > SMS → poŝ·mesaĝ·o, (telefon·a) mesaĝ·(et·)o
> > somos·o → poŝ·mesaĝ·o, (telefon·a) mesaĝ·(et·)o
>
> Cxu ne preferindus somoso-o?
> Ekzemple: "mi somosoe avertos lin."

hmm... mi ne entuziasmas

> Date: Mon 7 Dec 2009 00:08
> From: Renato Corsetti
>
>
>
>> SMS → poŝ·mesaĝ·o, (telefon·a) mesaĝ·(et·)o
>> somos·o → poŝ·mesaĝ·o, (telefon·a) mesaĝ·(et·)o

"telefonmesagxo" estus samgrade informmanka kiel "teksta mesagxo" :-(

gxis, Ronaldo N

Antonio De Salvo

unread,
Dec 11, 2009, 12:40:33 PM12/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
>kiel iu jam klarigis, ekzistas dekoj da specoj de kalesxoj. Por "lu"kalesxo
mi versxajne uzus la vorton taksio :-)
>Kio strangas estas tiu "kocxero"... cxu nur nederlandanoj rekon(et)as gxin
(koetsier), aw cxu gxi estas iel/iom internacia?
>La vorto kalesxisto law mi estas uzebla senprobleme

Almenaux en la itala (kie ekzistas la vorto "calesse", prenita el la franca "calèche", siavice el la germana "Kalesche", plie siavice el la cxehxa "kolesa"), "kalesxo" ne estas iu ajn cxaro tirita de cxevalo(j), sed du-rada cxaro tirita de unu sola cxevalo.

Cxiam en la itala, "cocchio" (el la hungara "kocsi") estas sinjoreca cxaro tirata de du aux kvar cxevaloj. Gvidisto de "cocchio" estas (cxiam en la itala) "cocchiere", do termino parenca al la esperanta "kocxero" kaj al la nederlanda "koetsier".
Tamen, en la itala "cocchiere" estas "klera" esprimo, ne uzata en la komunuza lingvo, same kiel "cocchio" (oni diris, kaj dauxre diras, "carrozza").

En normala itala lingvo, je la epoko kiam ekzistis publike lueblaj cxevalcxaroj (kun dejxoranta veturigisto), ties gvidisto estis nomata "vetturino" (= veturigisto) aux "fiaccheraio" (= el la franca, fiakristo: Sinjoro Fiacre estis la cxefa posedanto kaj ekspluatanto en Parizo de tiaj lucxaroj kun veturigisto).

Konklude: la koncepto estas jam eksmoda, almenaux en Italio (en Romo ankoraux cirkulas kelkaj fiakroj/ cxevalcxaroj, sed nur por turistaj urbovizitoj), do mi ne perdus multe da tempo pri la demando, cxu anstatauxigi "fiakro"-n kaj ties derivajxojn kaj "kocxero"-n. Se mi devus nepre elekti, mi preferus la gxeneralajn terminojn "luveturilo", "lucxaro", "lucxaristo", "luveturigisto".
Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Dec 12, 2009, 9:40:29 AM12/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio, mi aldonis v iajn variaĵojn.

Amike

Renato

Russ Williams

unread,
Feb 3, 2010, 9:11:58 AM2/3/10
to la bona lingvo
On Dec 6 2009, 1:08 pm, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> Mi proponas la jenajn tri liniojn:
>
> fiakr·o → lu·kaleŝ·o
> koĉer·o → kaleŝ·stir·ist·o
> droŝk·o → (lu·)kaleŝ·(et·)o
>
> Ĉiuj tri radikoj estas neoficialaj sed troveblaj kaj en PIV kaj en ReVo.
> "Kaleŝo" estas Fundamenta.

Pardonu la malfruan etan korekton:
Efektive, "fiakro" ja estas oficiala, en OA2. Mi tamen konsentas ke
"lukaleŝo" (aŭ simple "kaleŝo", depende de kunteksto) ofte povus esti
pli rekonata. (Mi lernis la vorton "fiakro" dum legado de frua
literaturo, ekzemple "Pro kio?".)

amike,
Russ

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages