Mi unue provas klarigi, pri kio
temas:
Reluktanco kaj remanenco estas
terminoj el la scienco, kiu pristudas magnetismon (o.a. 1).
En magneta cirkvito (o.a. 8)
reluktanco iom similas al rezistanco en elektra cirkvito pro analogio (o.a.
1) de la matematikaj esprimoj:
en elektroscienco: rezistanco = elektromova
forto / kurento
en magnetostatiko: reluktanco = magnetomotora
forto / magneta flukso
(Magneta flukso ne estas vera fluo, tial mi
uzas la vorton "flukso".)
Reluktanco esprimiĝas per
nombro!
En komunuza (nescienca) lingvo oni
eble povus diri:
reluktanco = (komunlingve) magneta
rezistanco
Remanenco estas magnetisma fenomeno en iuj
substancoj, kiuj post apliko de magneta kampo, restas magnetaj. Ekzemple,
se oni metas pecon da ŝtalo en magnetan kampon, ĝi iĝas kaj
restas permanenta magneto post malapero de la ekstera kampo: iuj elementaj
magnetoj en la ŝtalo orientitaj laŭ la ekstera magneta kampo konservas sian
orientiĝon.
Ebla komunuza esprimo:
remanenco = (komunlingve)
restmagnetismo
Amike salutas
Leo