Laux la japana devas esti "amas". La japana frazo signifas, ke la poeto
ankaux nun amas la virinon.
Vastalto
"La poeto esprimis sian ardan pasion al la virino, kiun li amis."
Ankaŭ mi dirus tiel!
Amike
Renato
> Tradukante frazon ĉe http://tatoeba.org/epo/sentences/show/408874
> mi dubis, ĉu mi skribu "amas" aŭ "amis" :
> "La poeto esprimis sian ardan pasion al la virino, kiun li amis."
> [...]
> Supozante, ke la poeto amis tiun virinon en la tempo, kiam li verkis poemon,
> ĉu mi uzu la "rektan modon", kiel ni faras en frazo, kia "Li diris, ke li
> amas ŝin"?
Ne. Ne temas pri t.n. nerekta parolo (nek pri rekta parolo).
Sed ja en la jena varianto.
La poeto esprimi sian ardan pasion al la virino, pri kiu li diris,
ke li amas ŝin.
(Li tiam diris: "Mi amas ŝin".)
Kiel aliaj skribis, en la origina versio, la elekto inter "amis" kaj
"amas" dependas nur de tio, ĉu li ankoraŭ nun amas ŝin. Se li ja
ankoraŭ amas ŝin, estu prefere "amas". Se li ne plu amas ŝin, aŭ se
oni ne scias ion pri la nuna situacio, oni povas paroli nur pri la
tiama stato, kun "amis".
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com