Vorto de la tago - ŜMINKO

12 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 31, 2013, 7:05:30 AM1/31/13
to °listo 'lbl', °listo 'oficialigoj'
Kvankam mi persone ne ŝatas virinojn kun ŝminko, mi devas agnoski ke la hodiaŭa vorto de la tago: ŝmink-o estas neoficiala sed vastege uzata. Ĉu oficialiginda?

|    Kolora ŝmiraĵo, uzata precipe de virinoj, aktoroj ks, por refreŝigi aŭ intensigi la vizaĝkoloron, la trajtojn ktp:

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
ren...@esperanto.org

Nguyen Xuan Thu

unread,
Jan 31, 2013, 9:21:32 AM1/31/13
to la-bona...@googlegroups.com
Certe ĝi estas oficialiginda!                                                                                                            Amike,                                                                                                                                            Thu

2013/1/31 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
 
 

Pjer

unread,
Feb 1, 2013, 12:45:32 PM2/1/13
to la-bona...@googlegroups.com

Fakte mi lernis tiun vorton en francan kurson kaj mi uzis plurfoje ŝmink' sen scii, ke ĝi estas ne oficialigita.

Ŝmink'i kaj ŝmiri sencas proksime.   kolor'ŝmir'i, (pli)bel'ŝmir'i, sen'sulk'et'ŝmir'i (iom longe fakte) povas esti s-ss-vortoj por ŝminki, ĉu ne?
Fakte por la substantivo: kolorŝmiraĵo... iom pli longas.

Amike, Pjer.

Anna Lowenstein

unread,
Feb 2, 2013, 3:39:21 AM2/2/13
to la-bona...@googlegroups.com

Ŝminko certe estas vaste uzata vorto, kiu meritas oficialigon. Laŭ mia memoro, ĝi estis en la listo por la 9a Oficiala Aldono. Sed kiam la akademianoj diskutis ĝin, estis iu problemo pri la difino, tiel ke finfine oni simple prokrastis tion kaj ne oficialigis ĝin. Mi tute ne povas memori, kio estis la problemo tiel serioza, ke oni ne sukcesis atingi interkonsenton pri la difino!

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pjer
Inviato: venerdì 1 febbraio 2013 18.46
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Vorto de la tago - ŜMINKO

--

Johan Derks

unread,
Feb 3, 2013, 2:59:34 AM2/3/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi diskutis tiun vorton kun Svetlana. En la serba oni uzas shminki ankau por akcenti kaj beligi la virinan vizaghon, en la nederlanda ne. Se oni uzus la vorton schminken por la vizagho tio havus malplivalorigan signifon.
Tamen mi pensas, ke la vorto taugas kaj por teatroluda preparado kaj por beligado de la vizagho.
Lau mi ghi estu oficialigita.
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zaterdag 2 februari 2013 9:39
Onderwerp: R: (la bona lingvo) Vorto de la tago - ŜMINKO

Renato Corsetti

unread,
Feb 3, 2013, 4:15:31 AM2/3/13
to la-bona...@googlegroups.com, °listo 'oficialigoj'
Ŝajne ĉiuj estas por oficialigo de "ŝmink-o". Kaj nun mi rimarkas, ke ni jam havas la difinon en niaj listoj de oficialigindaj radikoj. Dankon al ĉiuj pro la diskutoj.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages