> Mi invitas vin legi kaj lauvole komenti mian artikolon en
http://www.ipernity.com/blog/55667/273178 .
Mi legis kaj komentis. Eble iam ni ĉesos disputi pri teorioj kaj iu reekrigardos al NPIV.
Amike
Renato
Amike salutas Leo
> Mi havas NPIVon apud mi, kiam mi tradukas ĉe http:// tatoeba.org
(EO estas jam estas en la 8a loko, antaŭ la hispana)
Bonege!
> Mi ekzemple malkovris, ke "violoni" = violonludi kaj mi scivolis la
signifon de piani, gitari, ...
Mi uzas por mi mem praktikan reguleton: la verbo rezultanta el substantiva radiko (brosi el broso) indikas la agadon, kiun oni pelj normale faras per la substantivo. Per la piano oni normale pian(lud)as. Mi konscias pri tio, ke oni devas prudenti kaj fari ankaŭ aliajn kontrolojn.
> Sed tiuj vortoj ne aperas en NPIV. Ĉu mi tamen rajtas uzi ilin?
Vi devus esti pli prudenta pri vortoj ja aperantaj en PIV.
Amike
Renato
ELIMELEĤ
(Juda popolkanzono el orienta Eŭropo)
Trad. Claude Piron (2007)
Kiam mastro Elimeleĥ ekfariĝis tre tre ĝoja,
ekfariĝis tre tre ĝoja Elimeleĥ,
li finlegis la ĉapitron
kaj forprenis l' okulvitrojn,
kaj li venigis violonistojn la du.
Kaj kiam la du violonistoj violone violonis,
violone violonis ili du,
tiam ambaŭ violonistoj violone violonis,
violone violonis ili du.
Kaj kiam mastro Elimeleĥ ekfariĝis eĉ pli ĝoja,
ekfariĝis eĉ pli ĝoja Elimeleĥ,
li forprenis la mantelon
kaj surmetis la ĉapelon,
kaj li venigis zimbalonistojn la du.
Kaj kiam la zimbalonistoj zimbalone zimbalonis
zimbalone zimbalonis ili du,
tiam ambaŭ zimbalonistoj zimbalone zimbalonis
zimbalone zimbalonis ili du.
Kaj kiam mastro Elimeleĥ nun fariĝis tute ĝoja,
nun fariĝis tute ĝoja Elimeleĥ,
li ekpsalmis fervorpreĝe
ĉar li sentis sin tute reĝe
kaj li venigis tamburistojn la du.
Kaj kiam la du tamburistoj tamburade tamburadis
tamburade tamburadis ili du,
tiam la du tamburistoj tamburade tamburadis
tamburade tamburadis ili du.
Kaj kiam la du violonistoj zimbalone tamburadis,
tamburiste zimbalonis ili du,
tiam la du tamburistoj zimbalone violonis,
violone zimbalonis ili du.
Mi do rajtus piani, fluti eĉ tenisi ...
Amike salutas Leo
vi rajtas ! Fakte ni chiuj rajtas pironi, do kreeme utiligi la lingvon
samkiel li
Dankon pro la traduko : tiu homo ja estis brila.
José Antonio