Ĉina Radio

1 view
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
Aug 13, 2009, 5:41:42 AM8/13/09
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉu eblas konvinki Ĉinan Radion ne uzi la vorton “brodkasto”? Tio kondukas al parenca demando pri la termino “podkasto”.

Kaj cetere, se oni rigardas ĝian hejmpaĝon oni trovas la titolon:

Ĉinio apelacias al EU serioze lanĉi kontraŭdumpingan enketon al ĉina aluminia rado

Kore,

Anna

 

 

-----------------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

Tel: 00-39-06 9575 713

anna.lo...@esperanto.org

 

 

Renato Corsetti

unread,
Aug 13, 2009, 6:33:44 AM8/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Ĉu eblas konvinki Ĉinan Radion ne uzi la vorton “brodkasto”?

Mi volonte provos kontakti ilin pri tio, ankaŭ ĉar de longa tempo ni devis kontakti ilin.

Tio kondukas al parenca demando pri la termino “podkasto”.

Ankaŭ pri tio niaj listoj proponas alternativojn, kvankam ni ne multe diskutis pri ili.

kontraŭdumpingan

Pri la vorto "dumping-o" mi kredas ke ni ne havas alternativojn. Ĉu iu volas proponi ion?

Renato

Andreas Kueck

unread,
Aug 13, 2009, 9:58:59 AM8/13/09
to la bona lingvo
On 13 Aug., 12:33, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Anna:
> Ankaŭ pri tio niaj listoj proponas alternativojn, kvankam ni ne multe
> diskutis pri ili.
>
> >   kontraŭdumpingan
>
> Pri la vorto "dumping-o" mi kredas ke ni ne havas alternativojn. Ĉu iu
> volas proponi ion?

Lau mia scio "dumping" (ofte) signifas je "subproduktkosta vendado";
sekve "kontraudumpinga" estas esprimebla per "kontraua al
subproduktkosta vendado". Pro la pezo de tiuj chi alternativoj kaj
eventuala ne-trafeco de vasta internacieco "dumpingo" eble estas
oficialiginda.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Aug 13, 2009, 11:28:49 AM8/13/09
to la-bona...@googlegroups.com, °listo 'oficialigindaj radikoj'
Dankon al Marcos kaj Andreas.

Provizore mi registris "subkosta vendado".

Eĉ neekonomiistoj sukcesas kompreni pri kio temas.

Andreas:


> subproduktkosta vendado". Pro la pezo de tiuj chi alternativoj kaj
> eventuala ne-trafeco de vasta internacieco "dumpingo" eble estas
> oficialiginda.
>

Eble. Eventuale bonvoluprpponi la aferon en la tiucela listo.

Amike

Reanto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages