Ĉu? J-K Rinaldo
- fiki --> virinamori, virinseksumi...
oni ja devas kompreniki ke la aganto estas viro
> Mi tute konsentas kun tio, ke la linio aperu nur kun "~". Malrekomendi iujn
> jam kutimajn slangajn esprimojn ja ne estas la ĉefa celo de tiu grupo.
Alivorte: Se la malbonlingva vorto estas tiel malbonlingva, ke ghi
estas slanga, tiam ghi estas akceptata. Interesa faceto de l'
bonlingvismo ;-)
> Ĉiu
> vivanta lingvo ja nature havas ankaŭ slangajn esprimojn, kaj se ni provus
> forigi tiujn el Esperanto, ni nur malhelpus al ĝi esti vivanta lingvo.
Kaj chu tio analoge ne ankau validas por ne-slangaj esprimoj?
--
Andreas Kueck
> Ĉiu
> vivanta lingvo ja nature havas ankaŭ slangajn esprimojn, kaj se ni provus
> forigi tiujn el Esperanto, ni nur malhelpus al ĝi esti vivanta lingvo. Laŭ
> mi ni eĉ povus tute forigi la ekzistantan linion pri "fiki".
Tute prave, lau mi. Mi kredas ke la celo devus esti proponi
alternativojn al la malregulaj, troeuropecaj kaj precipe nenecesaj,
balastaj neologismoj (mi ne memoras chu "novvortoj" estas akceptebla).
J-K Rinaldo
> Pli bone ke ĝi restu... temas pri grava vorto
Nu, fakte temas pri grava ago... Mi opinias same al Marcos. Mi forigus
tiun linion.
Jose' Antonio
J-K Rinaldo
> - fiki --> virinamori, virinseksumi...
> oni ja devas komprenigi ke la aganto estas viro
ne, oni devas komprenigi ke la aganto havas kacon/penison, aw io
simila al kaco, kaj eble
ke la alia persono havas vaginon/picxon.
sodomii, se mi bone komprenas, estas "multekosta" sinonimo de "bugri"
bugri kaj fiki estas tiom komunuzaj ke ne necesas LBL-linio.
"amori" estas pli problema. Tute ne klaras al mi cxu/kiam gxi signifas
"seksumi" aw cxu/kiam nura "kolombumado" jam estas amorado..
gxis, Ronaldo N
Mi tute konsentas kun tio, ke la linio aperu nur kun "~".
Renato:
>Pri la senco de la
radiko "fik-" evidente estas alia kultura miskompreno. Latinidoj,
inkluzive de PIV, tradukas per ĝi vortojn pri la ago farata de viro, ĝermanidoj
eble konsideras ĝin ambaŭseksa.
Tio, kion diras Renato, estis vera en itala lingvo gxis la sesdekokaj jaroj: gxis tiam, la itala verbo responda al “fiki” (“scopare”, lauxvorte “balai”) jam per si mem indikis viran agon, kaj estis uzata precipe en transitiva formo (“scopare una donna” = fiki virinon). Ankoraux nun, en la italaj vortaroj, la verbo estas klarigita per “sekse ekposedi”, kio montras tre klare la koncepton pri vira superregado. La termino estis uzata ankaux absolute, sed cxiam en rilato kun vira ago.
Tamen, kun la “revolucio de moroj”, la verbo estas nun uzata ankaux en rilato kun virino: krom en absoluta formo (“quella donna scopa volentieri” = tiu virino fikas volonte), ecx en transitiva formo sed renverse (nuntempaj knabinoj rakontas sengxene al siaj amikinoj: “ieri ho scopato il mio ragazzo” = hieraux mi fikis mian fiancxon).
Temas, memkompreneble, pri aserto de virina memstareco kaj memdecido, kompare kun la iama submetigxo.
Mi ecx emus konsideri “fiki” ne nur netransitiva/ absoluta, sed ankaux transitiva.
Pri PIV: en NPIV 2002 estas ankaux la ekzemplo (rilatigita al virino) “kiel arde kaj arte sxi fikas!”.
Gxis
Antonio
P.S. “Fiki” estas komunuza, sed triviala termino. Laux mi ne eblas gxin trafe anstatauxigi per “kleraj” terminoj, kiaj koiti, sekskunigxi, amori ktp.