~~~
renato corsetti
renato....@gmail.com
En la eŭropaj landoj preskaŭ ĉiuj landoj aprobis leĝon pri tio; eble nur Italio
kaj Hungario ne havas ĝin.
PRI LA ENHAVON. Ronaldo: Kiom mi scias, NENIU lando havas legxon pri gxi. Jes, multe da landoj havas iom da provizoj ke homoj ricevas monon se ili ne perlaboras suficxon, sed la cxefa trajto de la (senkondicxa) baza enspezo estas ke , se senpostenulo komencas labori 5 aw 20 horojn en la semajno, ri rajtas teni la salajron anstataw ricevi malpli da sxtata subteno. Homo kiu ricevas la jaman monprovizon kutime gajnas NENIOM se ri laboras 5 horojn semajne. La termino "senkondicxa" signifas ke cxiu kiu mendas, ricevas, ecx la ricxuloj. Estas atendeble (ne atendeble, sed atendeble) ke multe da ricxuloj ne mendos.J-K Rinaldo de Padova.IT.EU: ....En la eŭropaj landoj preskaŭ ĉiuj landoj aprobis leĝon pri tio
Tamen pli ol pri la enhavo, mi celis diskuton pri la taŭgeco de la esprimo "minimuma garantiata enspezo/baza enspezo".
... laŭ la Eurostat-datumoj mge (minimuma garantiata enspezo) en Eŭropo, ĝisdatigita je januaro 2015, varias de 184 al 1923€.
En ok eŭropaj landoj mge estas sub 500€:
- 184 Bulgario
- 218 Romanio
- 300 Litovio
- 333 Ĉeĥio
- 333 Hungario
- 360 Latvio
- 380 Slovakio
- 390 Estonio.
En kvin landoj ĝi estas komprenata inter 500-1000€
- 589 Portugalio
- 684 Grekio (kaj en ĉi tagoj Tsipras anocis pliigon)
- 720 Malto
- 757 Hispanio
- 791 Slovenio
En aliaj sep landoj mge superas 1000€
- 1.379 Britio
- 1.458 Francio
- 1.462 Irlando
- 1.473 Germanio
- 1.502 Belgio kaj Nederlando
- 1.923 Luksemburgio.
En ok EU-landoj ne estas antaŭvidata mge: Aŭstrio, Kipro, Kroatio, Danlando, Finlando, Italio, Pollando, Svedio
Interese ke mge en Usono estas 1.035€