Bonajn Festotagojn sed ne nur

10 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 24, 2015, 3:30:53 PM12/24/15
to ~ listo lbl
Karaj listanoj, estas oportune saluti vin ĉiujn okaze de Kristnasko kaj danki vin ĉiujn pro via kontribuo al la laboroj!

Aliflanke, ĉar la fino de la jaro alproksimiĝas kaj la nova jaro alvenas kun planoj pri novaj laboroj, mi petas vin rigardi ĉi tiun angulon de nia retejo:  http://bonalingvo.net/index.php/Vt:_A . Tie vi trovos la komencon de listo, kiun ni faris antaŭ jaroj por "lernu" kaj kiu ankoraŭ ne estas uzata. Lernu rajtis nin aperigi ĝin kun agnosko de "lernu". Ni povus fari tion. Ĉu iu el vi pretus dissendi unu vorton tage en ret-listo aŭ en Facebook?

Se jes, mi pretas rekonstrui la tutan liston, kiel eble plej rapide.

Amike

Renato

 

--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Pjer

unread,
Dec 26, 2015, 12:14:36 PM12/26/15
to la bona lingvo
Dankon pro via Kristnaskaj salutoj.
Ĉu mi bone memoras kaj ne eraras, ni kunfaris tiun laboron por difini kaj klarigi la vorttrezoron de iu lernromaneto farita de Anna, ĉu ne ? Ĉu tiu pria lernromaneto finfine aperis en Lernu ? ...sen tiu difinoj, ĉu ?
Amike, Pjer.

lowenstein, anna

unread,
Dec 26, 2015, 1:18:08 PM12/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
2015-12-26 17:14 GMT+00:00 Pjer <pj...@ozone.net>:
Dankon pro via Kristnaskaj salutoj.
Ĉu mi bone memoras kaj ne eraras, ni kunfaris tiun laboron por difini kaj klarigi la vorttrezoron de iu lernromaneto farita de Anna, ĉu ne ? Ĉu tiu pria lernromaneto finfine aperis en Lernu ? ...sen tiu difinoj, ĉu ?
Amike, Pjer.

De tempo al tempo ankaŭ mi demandas al la respondeculoj de "Lernu", ĉu la nova kurso (kiu baziĝas sur rakonto, kiun mi mem verkis) baldaŭ aperos. Ŝajne oni ja aktive okupiĝas pri la enkomputiligo de la lecionoj kaj ekzercoj, kvankam la aperodato konstante ŝoviĝas pli for. Antaŭe oni diris al mi, ke ĝi estos preta ĝustatempe por Zamenhof-tago ĉi-jare, nun oni parolas pri la venonta februaro. Ĉiuokaze, ŝajne oni ja okupiĝas pri ĝi. Iam ĝi devos aperi.

Kore,
Anna 

Le jeudi 24 décembre 2015 21:30:53 UTC+1, Renato Corsetti a écrit :
Karaj listanoj, estas oportune saluti vin ĉiujn okaze de Kristnasko kaj danki vin ĉiujn pro via kontribuo al la laboroj!

Aliflanke, ĉar la fino de la jaro alproksimiĝas kaj la nova jaro alvenas kun planoj pri novaj laboroj, mi petas vin rigardi ĉi tiun angulon de nia retejo:  http://bonalingvo.net/index.php/Vt:_A . Tie vi trovos la komencon de listo, kiun ni faris antaŭ jaroj por "lernu" kaj kiu ankoraŭ ne estas uzata. Lernu rajtis nin aperigi ĝin kun agnosko de "lernu". Ni povus fari tion. Ĉu iu el vi pretus dissendi unu vorton tage en ret-listo aŭ en Facebook?

Se jes, mi pretas rekonstrui la tutan liston, kiel eble plej rapide.

Amike

Renato

 

--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)792 3868 432
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Jan 23, 2016, 1:29:24 PM1/23/16
to ~listo 'lbl', ~ listo 'azia kulturo', ~listo bvt, °listo 'lbml', la-bona...@yahoogroups.com
Bonvolu rigardi ĉi tiun angulon de la retejo:  http://bonalingvo.net/index.php/Vt:_A . Tie vi trovos la komencon de listo, kiun ni faris antaŭ jaroj por "lernu" kaj kiu ankoraŭ ne estas uzata. Lernu rajtis nin aperigi ĝin kun agnosko de "lernu". Ni povus fari tion. Ĉu iu el vi pretus dissendi unu vorton tage en ret-listo aŭ en Facebook?


Se jes, mi pretas rekonstrui la tutan liston, kiel eble plej rapide.

Amike

Renato

 

--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com





Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages