Re: (la bona lingvo) konsekvenc-o/a

0 views
Skip to first unread message

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 18, 2010, 4:38:52 AM10/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> La hodiaŭa vorto de “lernu” estas “konsekvenco”, kiu estas prezentata kiel
> substantiva kapvorto en PIV kaj en la paĝaro de la Akademio.
> En la Fundamento ĝi esta sprezentata tiel:

> konsekvenc’  conséquent | consequent | consequent |

> Ĉu mi eraras aŭ ĉu temis en la Fundamento pri adjektiva radiko?

Vi maleraras. La nacilingvaj tradukoj en la Fundamenta UV estas klare
adjektivaj.

Mi notas, ke en PIV2005 uziĝas kiel bazformo "konsekvenco" kaj eĉ kun
steleto por Fundamenteco ĉe tiu O-finaĵa formo. Tio ŝajnas esti eraro.
La principo en PIV2005 estas meti tiajn steletojn nur ĉe tiuj formoj,
kiuj efektive aperas en la Fundamento (aŭ kiujn oni povas konkludi
surbaze de la nacilingvaj tradukoj, kiam ne uziĝas finaĵo). Ĉe
KONSEKVENC/ oni evidente forgesis pri tiu PIV-a principo.

Ĉe la elekto de O-finaĵa bazformo oni eventuale sekvis la rekomendon
de la Baza Radikaro Oficiala, en kiu fakte uziĝas "konsekvenco" kiel
bazformon. En BRO la Akademio unuafoje konscie kaj laŭ deklaritaj
principoj elektis la bazformojn, sed ĉe KONSEKVENC/ la elekto en BRO
estas tamen pridubebla.

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Renato Corsetti

unread,
Oct 18, 2010, 6:54:48 AM10/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Bertilo kaj Johan, pro la klarigoj.

Nun mi cerbumos kiel trakti tiun vorton en http://www.bonalingvo.org/index.php/Fundamentaj_kaj_oficialaj_radikoj.

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Oct 19, 2010, 7:32:15 PM10/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/10/17 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

La hodiaŭa vorto de “lernu” estas “konsekvenco”, kiu estas prezentata kiel
substantiva kapvorto en PIV kaj en la paĝaro de la Akademio.
En la Fundamento ĝi esta sprezentata tiel:

konsekvenc’  conséquent | consequent | consequent |

Ĉu mi eraras aŭ ĉu temis en la Fundamento pri adjektiva radiko?


     Tiuj certe estas adjektivoj.  Sed kion do ili respektive signifas ?  Pri la franca "conséquent" mi tion ne kapablus diri sen kunteksto eble iom longa.



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages