Mi pensas, ke la aldono de "emo" verŝajne estas bazita sur ties uzo en la pli ofta esprimo "samseksemo". Aliflanke la Ligo de Samseksemaj Geesperantistoj en iu jaro ŝanĝis sian nomon al Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj. "Infanemo" kaj "bestemo" tutsimple signifas, ke la koncerna homo amas bestojn aŭ infanojn.
Mi emus diri "seksumado kun bestoj" aŭ "kunbesta seksumado", kaj same por infanoj. Oni povus diri "seksumemo" supozeble rilate al homo, kiu havas tian deziron, sed ne nepre realigas ĝin. Do ankaŭ tio povus esti taŭga esprimo.
Rilate al "viradulto", mi supozas, ke tio estis evitesprimo uzata de Zamenhof en epoko, kiam oni ne kutime parolis pri tio. Ĝi ne plu estas uzinda esprimo.
"Sangadulto" ŝajnas al mi bela literatura metaforo, sed ne utila kiel jura priskribo. Eble oni povus aldoni al la rekomendo "[metafore]". Mi proponas:
- incesto ~ interparenca seksumado, enfamilia seksumado, [metafore] sangadulto.
Samtempe, kvankam tio ŝajnas kontraŭdira, mi retenus la linion pri "sangadulto", ĉar mi ne rekomendus ĝin kiel la normalan manieron por esprimi tiun koncepton, nur kiel literaturan esprimon.
Rilate al "nekrofilio" mi ŝatas viajn proponojn. Sed mi preferus aranĝi ĝin tiel:
nekrofilio → kunkadavra seksumado, erotikemo al kadavroj, kadavremo.
Anna