homofobio

15 views
Skip to first unread message

Fabio Bettani

unread,
Feb 9, 2011, 12:41:53 PM2/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj,

en Vikipedio mi trovis artikolon pri homofobio
(http://eo.wikipedia.org/wiki/Homofobio).

Homofobiuloj ne havas timon (aŭ eĉ malamon) al ĉiuj homoj, sed nur al gejoj.

Vikipedio mem sugestas la alternativon "kontraŭgejismo", kiun eble ni
menciu en niaj listoj.

Mi ja antaŭvidas kritikon, ke homofobiuloj ne nur malamas gejojn, sed
ĉiajn ne-aliseksemulojn: lesbaninojn, ambaŭseksemulojn, ktp...
Sed mi akceptus "kontraŭgejismo" ĉiuokaze, ĉar la vorto laŭ mi sufiĉe
klaras por klarigi la koncepton.

Kion vi opinias?

--
Fabio

renato corsetti

unread,
Feb 9, 2011, 2:20:14 PM2/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio:

| Vikipedio mem sugestas la alternativon "kontraŭgejismo", kiun eble ni
menciu en niaj listoj.

Mi pensas, ke la afero estUS farebla. Nun ni havas la linion:

gej·o ~ sam·seks·em·ul·o

Kiu ne malpermesus la linion

Homofobi-o --> kontraŭ-gej-ism-o .

Ĉu ni povus provi aldoni ankaŭ la variaĵon "kontraŭ-sem-seks-ism-o"?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Feb 9, 2011, 6:33:42 PM2/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu ni povus provi aldoni ankaŭ la variaĵon "kontraŭ-sem-seks-ism-o"?

Prefere "kontraŭ·sam·seks·em·ism·o", ĉu ne (sen tiu aldone "-em-" la signifo estus ke oni estas kontraŭ la sama sekso).

Amike,

Marcos

ro-esp

unread,
Feb 9, 2011, 8:23:56 PM2/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
law mi ne temas pri "kontraw gejismo" [spaco intenca],temas pri eviti
gejajn homojn, aw ekskludi ilin, aw ecx uzi rektan perforton kontraw
ili.

"kontrawgejismo" sugestas ke ekzistas iu malsano aw vivkoncepto
(elektebla!) "gejismo". Se mi ne eraras, efektive ekzistas homoj kiuj
kredas gejecon io ia, sed tiuj ne nepre ekskludas/evitas/batas
gejulojn. (huh, ge-julojn ;-))


Mi ne scias cxu fareblas fortraduki vorton tiom vaste uzata kiom
"fobio" (cxu ekzistas esp-a vorto kiu havas la signifojn de
timo/evitemo/malamo), sed eble jes la alian parton.

Cetere, cxu mi bone komprenis ke "gejo" ampleksas ambaw seksojn, aw
nur la icxojn?

gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Anna Lowenstein

unread,
Feb 10, 2011, 2:34:31 AM2/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
"Fobio" certe estas utila kaj necesa koncepto. Kompreneble, oni povus demandi sin, ĉu "homofobio" temas pri vera fobio aŭ nur pri malaprobo, kontraŭeco. Tamen, eviti la vorton "fobio" en ĉi tiu kunteksto ŝajnas al mi tro pedante - ne temas pri medicina priskribo sed pri komunuza vorto. Mi proponas: "gejofobio, kontraŭgejismo, kontraŭgejeco". "Kontraŭsamseksemismo" estas vere tro longa.

Ĉu la vorto "gejo" rilatas nur al viroj eventuale estas demando, kiun la koncernatoj mem devus decidi. Sed la sama ambigueco rilatas al "homo" en "homofobio". Mi ĉiam pensas, ke estus oportune en Esperanto diri "gejo, gejino", dum la E-gejoj mem uzas la vorton "lesbanino".
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: giovedì 10 febbraio 2011 2.24
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: homofobio

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Feb 14, 2011, 4:20:05 AM2/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi provizore aldonis la linion:

homofobi·o → kontraŭ•sam•seks•em•ism•o, kontraŭ·gej·ec·o

Kritikoj bonvenaj.

Renato

--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Marcos Cramer

unread,
Feb 14, 2011, 5:25:23 AM2/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Mi provizore aldonis la linion:

homofobi·o → kontraŭ•sam•seks•em•ism•o, kontraŭ·gej·ec·o

Kritikoj bonvenaj.

Estas iom strange proponi unu formon kun "-ismo" kaj la alian kun "-eco". Laŭ mi ambaŭ finaĵoj eblas ĉe ambaŭ versioj, kompreneble kun nuanca signifodiferenco. Unu solvo povus esti mencii ĉiujn kvar formojn, ĉu aparte ("kontraŭ·sam·seks·em·ism·o, kontraŭ·sam·seks·em·ec·o, kontraŭ·gej·ism·o, kontraŭ·gej·ec·o"), aŭ ĉu matematikece ("kontraŭ·sam·seks·em·[ism/ec]·o, kontraŭ·gej·[ism/ec]·o"). La dua verŝajne estas iom malfacile komprenebla por normaluloj, dum la unua eble igas la linion iom tro peza. ALia ebla solvo estas decidiĝi pri unu ĝenerale preferinda sufikso; mi persone konsideras homofobion pli ismo ol eco, sed eble aliaj malsamopinias.

Amike,

Marcos

Leo De Cooman

unread,
Feb 14, 2011, 8:01:59 AM2/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 14/02/2011 11:25, Marcos Cramer skribis:

> Estas iom strange proponi unu formon kun "-ismo" kaj la alian kun
> "-eco". Laŭ mi ambaŭ finaĵoj eblas ĉe ambaŭ versioj, kompreneble kun
> nuanca signifodiferenco. Unu solvo povus esti mencii ĉiujn kvar
> formojn, ĉu aparte ("kontraŭ·sam·seks·em·ism·o,
> kontraŭ·sam·seks·em·ec·o, kontraŭ·gej·ism·o, kontraŭ·gej·ec·o"), aŭ ĉu
> matematikece ("kontraŭ·sam·seks·em·[ism/ec]·o,
> kontraŭ·gej·[ism/ec]·o"). La dua verŝajne estas iom malfacile
> komprenebla por normaluloj, dum la unua eble igas la linion iom tro
> peza. ALia ebla solvo estas decidiĝi pri unu ĝenerale preferinda
> sufikso; mi persone konsideras homofobion pli ismo ol eco, sed eble
> aliaj malsamopinias.

Ĉu plia eblo estus fortraduki nur la radikojn?

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Feb 14, 2011, 8:23:20 AM2/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>ᅵᅵ Estas iom strange proponi unu formon kun "-ismo" kaj la alian kun "-eco". Laŭ mi ambaŭ finaĵoj eblas ĉe ambaŭ versioj, kompreneble kun nuanca signifodiferenco. Unu solvo povus esti mencii ĉiujn kvar formojn, ĉu aparte ("kontraŭᅵsamᅵseksᅵemᅵismᅵo, kontraŭᅵsamᅵseksᅵemᅵecᅵo, kontraŭᅵgejᅵismᅵo, kontraŭᅵgejᅵecᅵo"), aŭ ĉu matematikece ("kontraŭᅵsamᅵseksᅵemᅵ[ism/ec]ᅵo, kontraŭᅵgejᅵ[ism/ec]ᅵo"). La dua verŝajne estas iom malfacile komprenebla por normaluloj, dum la unua eble igas la linion iom tro peza. ALia ebla solvo estas decidiĝi pri unu ĝenerale preferinda sufikso; mi persone konsideras homofobion pli ismo ol eco, sed eble aliaj malsamopinias.

Mi mem ankaŭ ne estas kontenta pri la nuna linio. Eble ni povas limiĝi nur al la vortoj kun -ismo.

Leo:
>ᅵᅵ Ĉu plia eblo estus fortraduki nur la radikojn?

MI ne komprenas. Bonvolu klarigi plie aŭ doni ekzemplon.

Amike

Renato

-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Leo De Cooman

unread,
Feb 14, 2011, 12:58:29 PM2/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 14/02/2011 14:23, Renato Corsetti skribis:
Marcos:

>   Estas iom strange proponi unu formon kun "-ismo" kaj la alian kun "-eco". Laŭ mi ambaŭ finaĵoj eblas ĉe ambaŭ versioj, kompreneble kun nuanca signifodiferenco. Unu solvo povus esti mencii ĉiujn kvar formojn, ĉu aparte ("kontraŭ·sam·seks·em·ism·o, kontraŭ·sam·seks·em·ec·o, kontraŭ·gej·ism·o, kontraŭ·gej·ec·o"), aŭ ĉu matematikece ("kontraŭ·sam·seks·em·[ism/ec]·o, kontraŭ·gej·[ism/ec]·o"). La dua verŝajne estas iom malfacile komprenebla por normaluloj, dum la unua eble igas la linion iom tro peza. ALia ebla solvo estas decidiĝi pri unu ĝenerale preferinda sufikso; mi persone konsideras homofobion pli ismo ol eco, sed eble aliaj malsamopinias.

Mi mem ankaŭ ne estas kontenta pri la nuna linio. Eble ni povas limiĝi nur al la vortoj kun -ismo.

Leo:
>   Ĉu plia eblo estus fortraduki nur la radikojn?

MI ne komprenas. Bonvolu klarigi plie aŭ doni ekzemplon.

Ekzemple homofobi· → kontraŭ•sam•seks•em•, kontraŭ·gej·

Amike salutas Leo


Renato Corsetti

unread,
Feb 14, 2011, 2:14:17 PM2/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

>ᅵᅵ Ekzemple homofobiᅵ → kontraŭ•sam•seks•em•, kontraŭᅵgejᅵ

"Kontraŭsamseksemo" ŝjanas al mi tute ebla. Pri "kontraŭgej-" verŝajne oni devas elekti inter "ismo" kaj "eco".

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Feb 14, 2011, 3:14:57 PM2/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:


> "Kontraŭsamseksemo" ŝjanas al mi tute ebla. Pri "kontraŭgej-" verŝajne oni devas elekti inter "ismo" kaj "eco".

En ambaŭ okazoj oni certe aldonu aŭ "-ism-" aŭ "-ec-".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 14, 2011, 4:08:24 PM2/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi:

> "Kontraŭsamseksemo" ŝjanas al mi tute ebla. Pri "kontraŭgej-" verŝajne oni devas elekti inter "ismo" kaj "eco".
Marcos:
>ᅵ En ambaŭ okazoj oni certe aldonu aŭ "-ism-" aŭ "-ec-".

Ĉu vi volas diri ke devas esti "kontraŭsamseksemismo" kaj "kontraŭsamseksemeco"? Ĉu ne ankaŭ la simpla "kontraŭsamseksemo"?

Amike

Renato


-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Eduardo Trápani

unread,
Feb 15, 2011, 7:46:59 PM2/15/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Tamen, eviti la vorton "fobio" en ĉi tiu kunteksto ŝajnas al mi tro pedante

Mi samopinias kun Anna kaj almenaŭ du gravaj vortaroj en la hispana[1]
kaj la angla[2] subtenas la uzadon de "fobio" per iliaj difinoj.

Kaj se ni jam sugestis aldoni radikon per indikado de oficialigindeco ni
produktigu ĝin! Kaj se tio ne eblas ni produktigu la jam ekzistantajn.
Jen nia celo, ĉu ne? Neproduktemajn novradikojn oni ne proponus.

mia propono:

homofobio -> samseksemfobio

homofobio -> samseksemabomenon

Ni ne uzu gej-. Neniu certe scias ĉu tiu inkluzivas virojn kaj virinojn
kaj aldone, se ni uzus tiun radikon ni devus forigi la linion
gej->samseksem, ĉu ne? Uzi ambaŭ formojn ne aspektas kohere.

Amike, Eduardo.

[1] http://buscon.rae.es/draeI/SrvltConsulta?TIPO_BUS=3&LEMA=homofobia
[2] http://oxforddictionaries.com/view/entry/m_en_us1255551#m_en_us1255551

Marcos Cramer

unread,
Feb 16, 2011, 8:31:18 AM2/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo skribis:

mia propono:

homofobio -> samseksemfobio

Mi ja preferus limigi la signifon de "fobio" al la medicina sifgnifo difinita en nia oficialigopropono, anstataŭ doni al ĝi ĉiujn sencojn kiujn havas la elemento "-fobia" en iuj internaciaj vortoj (ĉi-kaze simple temas pri malaprobo aŭ kontraŭado).


Ni ne uzu gej-.  Neniu certe scias ĉu tiu inkluzivas virojn kaj virinojn kaj aldone, se ni uzus tiun radikon ni devus forigi la linion gej->samseksem, ĉu ne?  Uzi ambaŭ formojn ne aspektas kohere.

Nia linio pri "gej/" ne estas  "gej->samseksem" sed "gej·o ~ sam·seks·em·ul·o". La signo "~" signifas, ke ni ne malrekomendas "gej/" sed nur proponas eblan alternativon sen mem esprimi malrekomendon aŭ rekomendon de "gej/". Neniel estas nekohere havi linion pri "gej/" kun la signo "~" kaj uzi "gej/" en alternativo de aliaj linio; ni jam havas plurajn similajn kazojn en nia listo.

Amike,

Marcos

ro-esp

unread,
Feb 16, 2011, 5:51:38 PM2/16/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com>
> Date: Feb 15 10:46PM -0200

> mia propono:
>
> homofobio -> samseksemfobio
>

> aŭ
>
> homofobio -> samseksemabomenon

ambaw law mi rilatas al homofili-fobio/abomeno, dum tio kion ni celas
konsistas el
malamo, evitemo, perforto al samseksemuloj

>
> Ni ne uzu gej-.

Mi konsentas (ecx se nur estus cxar homoj ne komprenas ke la ej estu
prononcata kiel en rejno, mejlo kaj hejmveo)

> Neniu certe scias ĉu tiu inkluzivas virojn kaj virinojn
> kaj aldone, se ni uzus tiun radikon ni devus forigi la linion
> gej->samseksem, ĉu ne? Uzi ambaŭ formojn ne aspektas kohere.

> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

> Nia linio pri "gej/" ne estas "gej->samseksem" sed "gej·o ~
> sam·seks·em·ul·o".

efektive
gxis, Ronaldo N

Eduardo Trápani

unread,
Feb 17, 2011, 7:22:13 AM2/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Mi ja preferus limigi la signifon de "fobio" al la medicina sifgnifo difinita en
> nia oficialigopropono, anstataŭ doni al ĝi ĉiujn sencojn kiujn havas la elemento
> "-fobia" en iuj internaciaj vortoj (ĉi-kaze simple temas pri malaprobo aŭ
> kontraŭado).

Tamen ne. Vidu ĉe Oxford (angle)[1] kaj RAE (hispane, norma) [2]. En ambaŭ
difinoj temas pri la sama signifon kiun ni donas al fobio. Eble indus serĉi en
aliaj lingvoj. Mi daŭre opinias kiel Anna, ke estus tro pedante, en tiu ĉi
vorto, ne uzi "fobio".

[1] http://www.oxforddictionaries.com/definition/homophobia?view=uk
[2] http://buscon.rae.es/draeI/SrvltConsulta?TIPO_BUS=3&LEMA=homofobia

> Ni ne uzu gej-. Neniu certe scias ĉu tiu inkluzivas virojn kaj virinojn kaj
> aldone, se ni uzus tiun radikon ni devus forigi la linion gej->samseksem, ĉu
> ne? Uzi ambaŭ formojn ne aspektas kohere.
>
> Nia linio pri "gej/" ne estas "gej->samseksem" sed "gej·o ~ sam·seks·em·ul·o".
> La signo "~" signifas, ke ni ne malrekomendas "gej/" sed nur proponas eblan
> alternativon sen mem esprimi malrekomendon aŭ rekomendon de "gej/". Neniel estas
> nekohere havi linion pri "gej/" kun la signo "~" kaj uzi "gej/" en alternativo
> de aliaj linio; ni jam havas plurajn similajn kazojn en nia listo.

Dankon pro la klarigo, mi ne tro atentis pri -> kaj ~.

Iel mi havas la senton ke bonlingve oni uzus nur la radikojn ĉe la dekstra
flanko. Kaj tial mi daŭre pensas ke uzi vorton de la maldekstra flanko de nia
proponoj en la dekstra flanko de alia difino estas ... iomete strange. Kial
diskuti kaj serĉi samsignifajn vortojn kiujn eĉ ni ne uzas?

gej·o ~ sam·seks·em·ul·o

homofobi·o -> gej·xxxx·o

Sed se vi taksas tion kohera kaj se oni jam faras tion en aliaj okazoj en nia
listo, nu, estu tiel. Mi ne ŝatas sed mi estas rimarkeble tro nova ĉi tie por
kontraŭstari tion.

Amike, Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Feb 17, 2011, 7:46:07 AM2/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

>ᅵᅵ Sed se vi taksas tion kohera kaj se oni jam faras tion en aliaj okazoj en nia listo, nu, estu tiel.ᅵ Mi ne ŝatas sed mi estas rimarkeble tro nova ĉi tie por kontraŭstari tion.

Jes, efektive pri kelkaj vortoj, kiel "gejo" ni ne volas malrekomendi ĝin sed ankaŭ ni scias, ke multaj preferas alian kunmetitan vorton. En tiuj okazoj ni uzas la signon de =.

Neniu estas tro nova ĉi tie.

Anna Lowenstein

unread,
Feb 17, 2011, 9:23:48 AM2/17/11
to la-bona...@googlegroups.com

Eble foje estas eĉ avantaĝe esti novulo. Novulo, kiu lernis per klasika kurso, certe seniluziiĝus, kiam li aŭ ŝi irus la unuan fojon al la loka grupo, kaj malkovras, ke neniu utiligas la vortkreajn ecojn de Esperanto. Claude Piron rakontis en “La Bona Lingvo”, kiel tio okazis al li.

 

Aliflanke, novulo kiu lernis per Vikipedio kaj la “vorto de la tago” en lernu.net, verŝajne ne komprenus, kial ni kontraŭstaras “normalajn” vortojn kiel “lanta” kaj “averaĝa”.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 17 febbraio 2011 13.46
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) homofobio

 

Eduardo:

>   Sed se vi taksas tion kohera kaj se oni jam faras tion en aliaj okazoj en nia listo, nu, estu tiel.  Mi ne ŝatas sed mi estas rimarkeble tro nova ĉi tie por kontraŭstari tion.



Jes, efektive pri kelkaj vortoj, kiel "gejo" ni ne volas malrekomendi ĝin sed ankaŭ ni scias, ke multaj preferas alian kunmetitan vorton. En tiuj okazoj ni uzas la signon de =.

Neniu estas tro nova ĉi tie.

Amike

Renato




-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

--

Pjer

unread,
Feb 21, 2011, 7:05:08 AM2/21/11
to la bona lingvo
Mi plurfoje pensis same kiel Edouard pri kohero. Se ni havos = plie de
~, eble malsimpliĝos la kompreno por uzantoj.

Dum fobi'o ne aperas en S.S.V., ĉu povis esti :
homo'fobi'o --> sam'seks'em'abomeno, sam'seks'em'fobi'o ~
sam'seks'em'abomen'a malsano ?

ro-esp

unread,
Feb 21, 2011, 5:33:49 PM2/21/11
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer <pjer-...@voila.fr> Feb 21 04:05AM -0800 ^

> Mi plurfoje pensis same kiel Edouard pri kohero. Se ni havos = plie de

> ~, eble malsimpli?os la kompreno por uzantoj.

Mi ne komprenas pri kio temas cxi supre. Bonvolu reformuli, kaj evt citi

> Dum fobi'o ne aperas en S.S.V., ?u povis esti :


> homo'fobi'o --> sam'seks'em'abomeno, sam'seks'em'fobi'o ~
> sam'seks'em'abomen'a > malsano ?

Cxu malamo gxenerale estas malsano? Eblete iel jes.

Cxu rasismo estas malsano? Law mi ne, kaj por homofobio validas la
samo. Temas pri....opinio, sinteno, kredo ke samseksemuloj estas
malpli valoraj ol aliaj homoj.

La SSV-linio pri ksenofobio diras fremdulmalamego, ne fremdulecabomeno

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages