sket-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 15, 2009, 9:43:26 AM1/15/09
to °listo 'la bona lingvo'
Thierry (plusendante proponojn de Pierre Choukroun):


sketo - rultabulo
Nun ni havas la linion:

sket-o --> glit-il-o, glit-kur-il-o, glit-ŝu-o

Kiu kompetentas pri sketoj?

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jan 15, 2009, 9:48:13 AM1/15/09
to °listo 'la bona lingvo'

kemio     ĥemio
Akceptata en la formo:

kemi-o [8oa] --> ĥemi-o [fun]

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Jan 15, 2009, 10:07:02 AM1/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> kemio     ĥemio
Akceptata en la formo:
kemi-o [8oa] --> ĥemi-o [fun]

Por mi ĥemio starigas neniun problemon. La vorto pli bone kongruas kun la "nederlanda" vorto "chemie" (prononcata ĥemi').
La "pura" nederlanda estas la bedaŭrinde malpli uzata "scheikunde" aŭ "scheid-kunde",  laŭvorte "apartiga scienco". Ne nur Esperanto suferas pro fremdaj influoj   :o(
 
Amike salutas
Leo

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 15, 2009, 11:44:20 AM1/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> Thierry (plusendante proponojn de Pierre Choukroun):

>> sketo - rultabulo
> Nun ni havas la linion:

> *sket-o* --> glit-il-o, glit-kur-il-o, glit-ŝu-o

> Kiu kompetentas pri sketoj?

SKET/ estas verba radiko:

"sketi" = "gliti, glitkuri"
"sketilo" = "glitilo, glitkurilo, glitŝuo"

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Eduardo

unread,
Jan 15, 2009, 1:09:57 PM1/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
>>> sketo - rultabulo
>> Nun ni havas la linion:
>> *sket-o* --> glit-il-o, glit-kur-il-o, glit-ŝu-o
>
>> Kiu kompetentas pri sketoj?
>
> SKET/ estas verba radiko:
>
> "sketi" = "gliti, glitkuri"
> "sketilo" = "glitilo, glitkurilo, glitŝuo"

Sketi ankaŭ povus esti glitdanci, ĉu ne?

Almenaŭ ĉe ni, hispane, oni pruntis "skate" kaj uzas ĝin kun la sama signifo de "skateboard", tio povas konfuzi.

En la angla "skateboard"[1] povus eble esti tradukita per rultabulo aŭ glittabulo. Eble tion celis Tierry.

Laŭ [2] sketo estus glitŝuo kaj ne rultabulo.

Amike, Eduardo.

[1] (angle) http://en.wikipedia.org/wiki/Skating
[2] (angle) http://en.wiktionary.org/wiki/skate

Renato Corsetti

unread,
Jan 15, 2009, 2:11:41 PM1/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Bertilo kaj Eduardo!

Mi faris la necesajn ĝustigojn kaj nun la tuta sketa familio en nia listo estas:

sket-ej-o --> glit-kur-ej-o
sket-i --> glit-kur-i, glit-kur-i
sket-il-o --> glit-il-o, glit-kur-il-o, glit-ŝu-o
sket-tabul-o --> glit-tabul-o, rul-tabul-o

La lasta linio pri sket-tabul-o pensigas min ke iu uzas g'in ĝuste por traduki rul-tabul-o. Ĉu ekzistas ankaŭ glit-tabulo?

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages