Kara Renato kaj karaj samlistanoj,
La precedencoj en Esperanto sugestas, ke indas adopti la
formon namast/e per la asimila metodo, do trakti ghin kiel
salutan adverbon. Ghi funkciu gramatike analogie al 'bele,
brile, bonege', kaj signifu lau mi 'ekzistas etoso de
reciproka respekto inter ni, kaj jen gesto fortiganta mian
kredon pri tiu ekzisto'. La verbo namast/i signifu lau mi
'deklari reciprokecon de respekto, kaj fakultative ankau gesti
en maniero indikanta tiun etoson', kaj lasu al la kulturoj
libervolan elekton de konkreta gesto. Multaj vershajne adoptos
la sudazian formaton, sed la leksika difino ne insistu pri
tio.
Prefere oni adoptu ghin kiel verban radikon, sed sub la
kompreno, ke la adverba formo aperos treege ofte.
Mi min detenas pri la plua uzindo de la verbo nam/i, kiun
mi lanchis en Primico.
Amike
Probal