Mi proponas jenan linion:
mocio -> propono (en kunveno)
Kiel vi opinias?
Vastalto
> mocio -> propono (en kunveno)
Mi ne havas problemojn registri tion. Kion pensas la aliaj?
Amike
Renato
> Vastalto:
>> mocio -> propono (en kunveno)
> Mi ne havas problemojn registri tion. Kion pensas la aliaj?
En parlamentoj (almenaŭ iuj parlamentoj) kaj ankaŭ en multaj aliaj
similaj decidejoj, estas grava diferenco inter odinara propono kaj
mocio. Mocio estas formala propono ekz. pri ŝanĝo de leĝo (post mocio
devas sekvi formala traktado laŭ difinitaj reguloj).
En la Sveda kaj la Finna parlamentoj oni krome distingas inter tia
formala propono fare de paralementano aŭ grupo de parlamentanoj
(mocio), kaj simila formala propono fare de la registaro, uzante
malsamajn terminojn por tiuj du specoj de formalaj proponoj. Por tiu
lasta varianto mi tamen ne konas Esperantan terminon. Ĝi devus esti
"propozicio", se bazi ĝin sur la Sveda vorto. Por tio tamen kredeble
sufiĉas "registara propono".
Sed anstataŭigi "mocio" per "propono" malfaciligus redoni formalajn
tekstojn pri paralamenta laboro en Esperanto. En ordinara lingvaĵo oni
certe povas diri simple "(formala) propono", sed en pli ekzakta
prezentado de politika laboro la vorto "mocio" verŝajne estas havinda,
eble eĉ havenda.
En la Germana oni ne uzas vorton similan al "mocio", sed ja faras en
parlamenta laboro distingon inter ordinara propono, = "Vorschlag", kaj
mocio, = "Antrag".
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
Kiel do vi opinias pri:
mocio -> formala propono (en kunveno)
Vastalto
> Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com> skribis:
Tio estas almenaŭ pripensinda. Mi ne scias sufiĉe multe pri politika
scienco kaj pri la diversaj sistemoj de parlamenta laboro por povi
diri, ĉu eble ekzistas krom mocioj ankaŭ alispecaj formalaj proponoj,
kiujn oni prefere ne intermiksu kun efektivaj mocioj. Pri tio aliaj
devos juĝi.
Ĉiuokaze mi vidas abismon inter vortoj kiel "turpa" kaj "dificila"
unuflanke, kaj vortoj kiel "mocio" aliflanke. Laŭ mi la bonlingvismo
prefere koncentriĝu je la unua speco de vortoj. Fakterminojn kiel
"mocio" (kiuj ne estas simplaj superfluaj sinonimaj de komunlingvaj
vortoj), sed kiu havas apartan signifon) ni prefere lasu en paco, eĉ
kiam la speciala signifo povas ŝajni al nefakuloj harfenda kaj
malhavebla. Alia afero estas, kiam tia faktermino komencas uziĝi ankaŭ
komunlingve, kiel vere superflua duoblaĵo de ordinara vorto (perdante
sian fakan specialsignifon). Tiam povas esti inde fari
kontraŭrekomendon. Sed ion tian mi ne rimarkis pri la vorto "mocio".
--
Bertilo Wennergren
Direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro
>> mocio -> formala propono (en kunveno)
>Tio estas almenaŭ pripensinda.
Bone! Ni pripensu tion kun la aldono (en la ĝenerala lingvo). Cetere, kiel oni diras "mocio" en la japana, ĉina, ktp.?
> Ĉiuokaze mi vidas abismon inter vortoj kiel "turpa" kaj "dificila"
unuflanke, kaj vortoj kiel "mocio" aliflanke.
Certe kaj pri tio ni preferas okupiĝi, kvankam aŭ ni jam pritraktis ĉiujn aŭ ne venas indikoj pri novaj.
Amike
Renato
Certe mi samopinias kun Bertilo pri tiu punkto.
Mi tute ne havas intencon nuligi la fakvortojn kiel "mocio" en faka
uzado.
Mia intenco estas, ke estas pli bone, se eblas diri aferon pli simple
kaj pli travideble en cxiutaga vivo. Eble tia intenco foje iras trans
la limo de la bonlingvismo, kiu estas komune akceptita en tiu cxi forumo.
Lastajn jarojn (almenaux en Japanio) oni penas plifaciligi malfacilajn
fakajn esprimojn por ordinaraj (mezkleraj) civitanoj en kelkaj kampoj de
medicina servo, sxtata kaj municipa administrado, juraj procesoj ktp.
Por popularigi sciencojn kaj fakajn konojn oni bezonas ne nur lernigi
fakajn konceptojn unuflanke sed ankaux uzi travideblajn esprimojn
aliflanke.
Pro tiuj motivoj mi faras kelkajn proponojn en cxi tiu forumo.
Cetere mi havas demandon: "Cxu oni fakte uzas la vorton "mocio" en la
kunsidoj de UEA aux de la Akademio?"
Amike
Vastalto
>ᅵᅵ Lastajn jarojn (almenaux en Japanio) oni penas plifaciligi malfacilajnᅵ
fakajn esprimojn por ordinaraj (mezkleraj) civitanoj en kelkaj kampoj de medicina servo, sxtata kaj municipa administrado, juraj procesoj ktp.
> Cetere mi havas demandon: "Cxu oni fakte uzas la vorton "mocio" en la kunsidoj de UEA aux de la Akademio?"
-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
> Certe mi samopinias kun Bertilo pri tiu punkto.
> Mi tute ne havas intencon nuligi la fakvortojn kiel "mocio" en faka
> uzado.
> Mia intenco estas, ke estas pli bone, se eblas diri aferon pli simple
> kaj pli travideble en cxiutaga vivo.
Tiam mi plenkore samopinias. "Mocio" plej ofte estas ne nur
anstataŭigebla, sed efektive tre anstataŭiginda per "propono", kiam
oni parolas ĉiutage kaj nefake.
> Cetere mi havas demandon: "Cxu oni fakte uzas la vorton "mocio" en la
> kunsidoj de UEA aux de la Akademio?"
Laŭ mia memoro mi neniam ajn renkontis tiun vorton en efektiva uzo!
Kara Renato,
Ankaux mi ne auxdis la vorton "mocio" en la komitataj kunsidoj de UEA
almenaux parollingve, sed ie en retlisto mi renkontis gxin kaj stumblis,
cxar mi ne komprenis gxin.
Masako
En la nederlanda parlamento 'mocio' estas chiu eldiro de parlamentano, pri
kiu la parlamento vochdonas.
Do ghi povas esti esprimo de opinio (aprobo de tiu opinio ne havas formalajn
konsekvencojn) au
propono pri ŝanĝo de leĝo, t.e. amendo(propono).
Do nek 'propono' nek 'formala propono' lau mi estas bona anstatauanto de
'mocio'.
Amike,
Johan
> Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com> skribis:
Interese kaj grave. Ŝajnas, ke ofte temas kerne pli vere pri postulo
ol pri propono.
Mocianto postulas, ke la parlamento (aŭ alispeca decida kunveno) traktu,
ordinare per voĉdonado, ion proponitan. Parte trafus la vorto "elpaŝo".
Kiam temas pri t.n. mocio de nekonfido, la karaktero de postulo estas aparte
frapa.
Mi konkludas, ke la termino "mocio" estas nemalhavebla. Sed povas esti, ke
en iuj parlamentoj tiu nocio tute ne rolas.
-- ------------------------------------ Renato Corsetti renato....@uniroma1.it ------------------------------------
> Bertilo:
>
>> Mi konkludas, ke la termino "mocio" estas nemalhavebla. Sed povas esti,
>> ke en iuj parlamentoj tiu nocio tute ne rolas.
> Jes, kaj kiel ni vidis ĝi havas malsamajn signifojn en malsamaj landoj. Ĝi
> praktike ŝajnas malfacile uzebla en monda skalo.
Mi pensas, ke estas maltrafe diri, ke la vorto "mocio" havas malsamajn
signifojn
en malsamaj landoj. Laŭ mi temas nur pri tio, ke la reguloj pri mociado estas
malsamaj en malsamaj parlamentoj. Tiaj reguloj certe ankaŭ povas esti
ŝanĝataj en unu parlamento, sed tiam oni ne dirus, ke la signifo de la vorto
por mocio ŝanĝiĝis en la koncerna lingvo.
Tute simile estas diversaj reguloj, kiel estiĝas leĝo, kiel oni voĉdonas, kiajn
taskojn havas prezidanto, kian rolon havas parlamento k.t.p. Tamen la
samaj vortoj ("leĝo", "voĉdoni", "prezidanto", "parlamento"...) povas
esti uzataj.
La fakto, ke la prezidanto de ekz. Islando havas tute alian rolon kaj
tute aliajn
taskojn ol ekz.la prezidanto de Usono, ne malebligas, ke oni povu nomi
ambaŭ "(ŝtat)prezidanto" (aŭ, se oni tion preferas, nomi ambaŭ "prezidento").
Tute analoge, kiam oni en la Angla parolas pri mocioj, oni uzas la vorton
"motion" sendepende de tio, pri kiu parlamento oni parolas. Tio estas baze
tute normala kaj senproblema.
> mocio -> propono (en kunveno)
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> Mi pensas, ke estas maltrafe diri, ke la vorto "mocio" havas malsamajn signifojn
> Mi proponas jenan linion:
> mocio -> propono (en kunveno)
Mi opinias ke tio estus grandega trosimpligo. Ja okazas amasoj da
kunvenoj en kiuj neniam pasas mocio.
Se havi linion prie, ni nepre specifu ke temas pri difinita tipo de
propono, en difinita
speco de kunvenoj (politikaj, se ne ecx gremiaj)
gxis, Ronaldo N
Bertilo:Provante fari la linion pri mocio surbaze de tio, kio estis dirita en la mesaĝoj, mi venis al la jeno:> Mi pensas, ke estas maltrafe diri, ke la vorto "mocio" havas malsamajn signifojn
moci-o (en la ĝenerala lingvo) --> (formala) propono, elpaŝo, postulo, (oficiala) peto
Povas esti ke en la faka jura lingvo oni povas bezoni tiun vorton, sed efektive en la normala lingvo ĝi ne ŝajnas unuzenca. Ni cerbumu ankoraŭ.
> > Mi pensas, ke estas maltrafe diri, ke la vorto "mocio" havas malsamajn signifojn